Re: Termoj por terminaro [2/2]



Carmen Bianca Bakker píše v Út 16. 10. 2018 v 12:42 +0200:
Sal Tirifto,

Suker Carmen,

Elektra reto ne estas malbona traduko, sed ĉar ni plej ofte uzas
«reton» kiel en «interreto», povus esti ke homoj malkomprenus tiun
tradukon.  Do mi voĉdonas por «doma elektro».

Mi ne tre zorgus pri tio, sed se ni jam samsentas pri »doma elektro«,
mi aldonos tion.

Ekzistas multe da mallongigoj, kiujn oni ne tradukas. Ekzemple: MP3,
FLAC, GPG, PGP, SSH, SMB, DHCP, IP, TCP, UDP, ktp ktp ktp.  Eĉ GNOME
;)
Mi pensas, ke eta sekcio pri esperantigo de mallongigoj bonus.
Resume: Uzu anglajn/originajn mallongigojn, krom se ekzistas jam-
esperantigita mallongigo en Komputeko aŭ la terminaro.

Ho, vi celis sekcion en la regularo! Mi konsentas do.

- Medium (CD, USB…) → Datumportilo
- Partition (disk) → Subdisko
- Volume (partition) → Subdisko

Mi demandos iun pli scian pri tio, sed al mi ĝi ŝajnas sufiĉe bona.

Mi timas, ke tio povus malfaciligi tradukon de specifajn programojn
kiel GParted, sed ĉefe mi konsentas kun tiu propono.

Bone; mi lasas tion al plua esploro nun.

Ĉu la kombinaĵo »dv« sonas strange? Alia solvo estus interŝanĝi la
vorterojn al »vidaŭdaĵo«, kiu evitas tian kombinaĵon en nur 4
silaboj. Sed unu »o« ankaŭ ne estas tre peziga. Mi ne havas veran
preferon, do se vi trovas tion plej bona, mi aldonos ĝin.
[media → aŭdovidaĵo] [media player → aŭdovidludilo]

Laŭ mi ĝi sonas stranga.  Sed povus esti ke mi malpravas pri tio.  La
ĉefa kialo por elekti «aŭd[o]vid» anstataŭ «vidaŭd» estas, ke
Komputeko jam enhavas «aŭd[o]vid».

Devas esti afero de gusto do. Al mi ĝi sonas normala, eble ĉar mi konas
ĝin de la ĉeĥa. (Probable ĝi pli oftas en lingvoj slavaj.) Sed la
diferenco vere estas negranda, do ni uzu la on. Finfine devus esti
facile ĝin memfare ŝanĝi, okaze de volo estonta.

Ni povus pli diskuti kunmetado kontraŭ disado, sed mi ne certas, ĉu
tio utilus. Mi ne ege zorgas, ĉu estas «noktlumo» aŭ «nokta lumo». Mi
pensas, ke mi jam tradukis ĉiujn (malmultajn) okazojn de «night
light» al «noktlumo», sed estus facile ŝanĝi ilin.

En ordo laŭ mi. Ni povas terminigi la kunmetitan.

Ŝpruca sciigo ankaŭ bonus, jes.  Mi ŝanĝos okazojn de «ŝprucfenestra
sciigo» baldaŭ.

Bone, dankon.

Bone. [Power (electric) → Elektro]

Ankaŭ tiujn mi devas ŝanĝi.

Ankaŭ bone, ankaŭ dankon!

«Aktualigon» mi plej ofte trovas en la nuna tradukaro.  Do eble
«aktualigo» sufiĉus.

Konsentite.

Nu, la ĉefa problemo estas, ke mi devas ŝanĝi ege multe da okazoj de
«defaŭlt-». Simple estas multe da laboro.

Malfeliĉe, sed tio ŝajnas esti la neevitebla kosto de la vojo al pli
bona terminaro. Kaj tiuokaze dankon, ĉar vi pagas ĝin! ;D

Cetere, traduki «default (substantivo)» ne facilas. Foje mi tradukas
kiel «implicita», kaj la substantivo mem estas implicita (tio estas,
«implicita [agordo]». Alifoje mi faras la substantivon eksplicita.

Ĉu simple »implicito« ne sufiĉus por tiaj bezonoj?

Kvankam «defaŭlt-» estas malbela anglicismo, mi trovas ĝin utila kiel
sendubsenca specifa termino. «Implicita» kaj «norma» ne egale bone
transdonas la ege specifan signifon «agorda valoro, kiun oni ne jam
ŝanĝis je la komenca valoro». Kaj ĉar tiu ege specifa signifo tre
ofte necesas/okazas, ŝajnas al mi, ke havi ege taŭgan (kvankam
malbelan aŭ eble kontraŭfundamentan) terminon utilus.

Mi agnoskas, ke la nunaj terminoj ne spegulas precize la anglan. Sed ni
havas ilin pro kredo, ke ili tamen povas fari tion sufiĉe bone, aŭ
esprimi ion alian, sed sufiĉe similan. (Pri tio ankaŭ legu pli sube.)

Ĉu »defaŭlt« estas kontraŭfundamenta, mi ne certas; mi dirus, ke ne. Eĉ
la malbeleco ne estus tioma problemo, se ĝi estus bona kaj ŝatinda
riĉigo de la lingvo. La vera problemo estas, ke tio estas dubata.

Persone mi kredas, ke ekzistas pli bonaj manieroj esprimi la samon, kaj
se la nunaj terminoj (»norma« kaj »implicita«) ne bonas sufiĉe, ni
povas serĉi novajn. Ekzemple »antaŭmetita« aŭ »antaŭagordita«. Kion vi
pensas pri tiuj?

Specife, fojfoje «implicita» havas neniun sencon. Ekzemple:

Default e-mail signature: [Amike,\n Carmen]

Se oni tradukas tion kiel «Implicita subskribo de retmesaĝo», tio
tute ne havus sencon. La subskribo mem ne estas implicita; ĝi estas
entute videbla sub la retmesaĝo.

Ĝi estas implicita, ĉar ĝi ĉiam estos aldonita, se vi eksplice ne petos
alion. Same oni povas rigardi ĉiujn agordojn: Se la uzanto ne esprimos
proprajn preferojn, kaj ne donos proprajn valorojn, uziĝos la valoroj,
kiuj ĉiam (implice) uziĝas, se ne estas dirite alie.

Pri tio, ke la subskribo mem ne estos implicita vi tute pravas, sed tie
jam temas pri du apartaj manieroj de kompreno. (La subskribo mem ne
estas implicata en la mesaĝo, al la leganto, sed ĝia inkluzivo ja estas
implicata al la komputilo!)

La agordo mem ankaŭ ne estas implicita: Mi eksplicite ŝanĝis ĝin,
finfine.

Nu, sed tiusence ĝi ne plu estas »default«, ĉu ne? Se vi jam ŝanĝis la
valoron, ĝi ne plu estas komenca. Oni devus distingi inter »default
default«, »custom default«, kaj »custom«. Tio signifus, ke ankaŭ
»default« finfine povas havi iom diversajn komprenojn.

Tiuj tri statojn ni ankaŭ povas priskribi per nia diskutata vorto.
»Default default« havas implicitan (neŝanĝitan) agordon. »Custom
default« havas eksplice ŝanĝitan agordon, kies valoro tamen estas
implice aldonata al ĉiu letero. Kaj en »custom« nenio estas implicita,
ĉar oni eksplice kaj ŝanĝis la agordon, kaj rifuzis la (ŝanĝitan)
subskribon.

Eble pli simple dirite: La komputilo povas implici ion, por ke ĝi
efektiviĝu ĉiam, kiam la uzanto ne eksplicas alion (»default default«).
Sed la uzanto ankaŭ povas diri al la komputilo, ke ĝi ĉiam implicu ion
alian, ol kion ĝi implicadis dekomence (»custom default«).

Ĉu mi ĝuste tion komprenis? Tiuokaze la terminoj fakte estus multe
similaj, ĉu ne?

Oni povus elekti «norma»---kiun mi fakte preferus ol «implicita» kaj
kiu havas iom da senco. Sed miaopinie, «defaŭlta» plej taŭgas kaj
plej facilas.

Eble; eble ni diskutu pli!

Amike,
Carmen

Ĉion bonan
// Tirifto

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]