Re: Termoj por terminaro [2/2]



Sal Tirifto,

Nur «elektro» ne sufiĉas, ĉar baterio ankaŭ provizas elektron.  Ni
precize bezonas vorton por elektro el neelĉerpebla fonto.
Hejm[a ]elektro sufiĉas, sed ankoraŭ mi ne vere certas pri tiu
traduko.

Ha, mi pensas, ke mi ĵus ekkomprenis pli bone, pri kio do temas. Mi
kredas, ke ĉeĥe ni nomas tion »síť«, kio estas »reto«, do reto, kiu
disdonas elektron en domojn per dratoj. Ĉu eble »elektra reto« estus
bona traduko?

»Rekonektu vian komputilon al elektra reto por eviti perdon de
datumoj.« Kiel tio sonas? Alie »hejma elektro« funkcius, sed ĉu eble ni
tamen ŝanĝu al »doma elektro«? Mi trovus tion pli klara kaj ĝenerala.

Elektra reto ne estas malbona traduko, sed ĉar ni plej ofte uzas «reton»
kiel en «interreto», povus esti ke homoj malkomprenus tiun tradukon.  Do
mi voĉdonas por «doma elektro».

Bone; ni uzu do la anglajn (kaj fake internaciajn, espere)
mallongigojn. [LCD → LCD] [LED → LED]

Mi ne certas, ĉu aparta sekcio estus preferinda. Ja ankaŭ ekzistas
mallongigoj, kiujn oni kutime tradukas (ekz. CD → KD). Mi do atendus,
ĝis ni havos pli multajn mallongigojn en la terminaro. Ĝis tiam ni
simple metu ilin inter aliajn vortojn.

Ekzistas multe da mallongigoj, kiujn oni ne tradukas. Ekzemple: MP3,
FLAC, GPG, PGP, SSH, SMB, DHCP, IP, TCP, UDP, ktp ktp ktp.  Eĉ GNOME ;)
Mi pensas, ke eta sekcio pri esperantigo de mallongigoj bonus. Resume:
Uzu anglajn/originajn mallongigojn, krom se ekzistas jam-esperantigita
mallongigo en Komputeko aŭ la terminaro.

- Medium (CD, USB…) → Datumportilo
- Partition (disk) → Subdisko
- Volume (partition) → Subdisko

Mi demandos iun pli scian pri tio, sed al mi ĝi ŝajnas sufiĉe bona.

Mi timas, ke tio povus malfaciligi tradukon de specifajn programojn kiel
GParted, sed ĉefe mi konsentas kun tiu propono.

«Aŭdovidludilo» bonus.  Atentu la aldonitan «o»-n por ke la vorto ne
sonas strange.

Tiuokaze ni aldonus «media -> aŭdovida, aŭdovidaĵo (pri sono kaj
filmo)» al la terminaro.

Ĉu la kombinaĵo »dv« sonas strange? Alia solvo estus interŝanĝi la
vorterojn al »vidaŭdaĵo«, kiu evitas tian kombinaĵon en nur 4 silaboj.
Sed unu »o« ankaŭ ne estas tre peziga. Mi ne havas veran preferon, do
se vi trovas tion plej bona, mi aldonos ĝin.
[media → aŭdovidaĵo] [media player → aŭdovidludilo]

Laŭ mi ĝi sonas stranga.  Sed povus esti ke mi malpravas pri tio.  La
ĉefa kialo por elekti «aŭd[o]vid» anstataŭ «vidaŭd» estas, ke Komputeko
jam enhavas «aŭd[o]vid».

«Nokta lumo» similas a «nightly light» laŭ mi.  Sed povus esti, ke
tio estas mia ŝato de kunmetado.

»›Kio estas lumo‹, kvalita de nokto.« Mi hezitas, ĉar mi ne pensas, ke
la esenco de la lumo iel ŝanĝiĝas, por ke ĝi ricevu apartan vorton. Ĝi
nur adaptiĝas al nokto. Sed aliflanke ambaŭ ŝajnas uzeblaj al mi. Mi
laŭus la emon al disaĵoj, sed plia diskuto bonvenu, ĉar temas pri iom
aparta meĥanismo.

Ni povus pli diskuti kunmetado kontraŭ disado, sed mi ne certas, ĉu tio
utilus. Mi ne ege zorgas, ĉu estas «noktlumo» aŭ «nokta lumo». Mi
pensas, ke mi jam tradukis ĉiujn (malmultajn) okazojn de «night light»
al «noktlumo», sed estus facile ŝanĝi ilin.

Depende de la bezonata signifo, ĉu vi prefere povus elekti inter
»ĉiama«, »daŭra«, kaj »konstanta«?
Mi tute ne havas preferon ĉi tie.

»Konstanta« ne ŝanĝiĝas, »daŭra« daŭras, kaj »ĉiama« restos por ĉiam.
Mi ne scias, kiu eco plej bone karakterizas la bezonatan signifon de
»permanent«. Se vi ne trovos preferon en la kunteksto, ĉu vi bonvole
algluus aŭ priskribus ĝin ĉi tie?

[...]

Post plia pripensado, mi kredas, ke »ĉiama« plej taŭgus, kaj mi
proponas tiun do. [Permanent → Ĉiama]

Bone.

Problemo estis «notification pop-up».  Mi povus traduki tion kiel
«ŝprucssciigo», sed ho ve...  Mi elektis «ŝprucfenestran sciigon»
anstataŭe.  Sed probable sufiĉus lasi liberon pri la termino.

Mia zorgo estas la kompreno de »fenestro«. Se normale fenestro estas
fermebla ortangulo kun enhavo kaj butonoj, en kiu ni plej ofte havas
nian aplikaĵon, ĉu vere tiaj sciigoj aperas en tia fenestro? Aŭ ĉu ili
aperas en io simila, kion ni ankaŭ nomu »fenestro«? Ĉar certe ankaŭ la
normalaj fenestroj povas ŝpruci. Eble »ŝpruca sciigo« taŭgus alie?

Ŝpruca sciigo ankaŭ bonus, jes.  Mi ŝanĝos okazojn de «ŝprucfenestra
sciigo» baldaŭ.

Elektro bonas.

Bone. [Power (electric) → Elektro]

Ankaŭ tiujn mi devas ŝanĝi.

Konsentite se neniu ideos vorton pli bonan ol »aktualigo«.
Ĉu «refreŝigo»?

Hmm… ne ŝajnas al mi tute taŭga. Ankaŭ »renoviĝo« eble estus iom tro
ampleksa, ĉu ne?

«Aktualigon» mi plej ofte trovas en la nuna tradukaro.  Do eble
«aktualigo» sufiĉus.

Mi ne malkonsentas, sed mi opinias, ke ni simple devus uzi la
tradukon de la Firefox-skipo.  La uzanto probable uzas Firefox-on---
la nura tradukita retumilo---finfine.

Alivorte, mi ne estas sufiĉe aroganta por scii pli bone al la
Firefox-skipo.

Mi estas. ;) Verdire mi opinias, ke tia traduko ne estus tiel bona. Sed
ni devus demandi, kial la skipo de Firefox elektis la vorton. Ĉu ili
celis ĝeneralan uzon aŭ sia-situacian? Ĉar Firefox estas foliumilo
plurfunkcia, eble ĝin oni povus nomi »retumilo« pli ĝuste ol iujn
foliumilojn aliajn; kaj la skipo certe fojfoje tradukis la nomon kun
rekta ligo al Firefox mem.

Male al tio, ni devas uzi nomon kiu taŭgos por ĉiuj foliumiloj, eĉ se
ili ne estas same ĝuste retumiloj. Tiam ne gravas, ĉu la uzanto uzas
programon Firefox, Seamonkey, GNOME Web, aŭ Emacs por foliumi, nek ĉu
ĝi uzos ilin en Esperanto aŭ alia lingvo, ĉar en nia traduko ili havas
komunan nomon sendepende de sia propra stato de traduko.

Resume, mi kredas, ke ni maldevas doni tro grandan pezon al la traduko
de Firefox, unuflanke pro neŭtraleco al ĉiuj foliumiloj, kaj aliflanke
pro taŭga lingvo-uzo.

Se Firefox uzas vorton »retumilo« kiel ĝeneralan nomon por »web
browser«, mi konsilus al ili ŝanĝi tion – eble mi fakte tion faros. Mi
trovis ĉe ili nenian diskuton pri la termino, do eble neniu kontraŭus.
Ilia uzo havas sian pezon, sed al tiu ankaŭ ekzistas sufiĉa
kontraŭpezo. 

Ŝajnas, ke mi ne zorgas pri tiu temo tiel multe kiel vi :-p Mi ne
malkonsentas (nek konsentas), sed ankoraŭ mi ne pensas, ke ni devus uzi
alian vorton ol la ĉefa libera retumilo.

Eble aliulo povas doni sian opinion, aŭ eble vi povas konvinki la
Firefox-skipon, ke ili devus uzi «retfoliumilon».

P.S.: Se vi nove trovas la regularon kaj la terminaron, laŭplaĉe
vin esprimu ankaŭ pri (la cetero de) tiuj, certe!
Mi ne vere ŝatas «implicitan» ol «defaŭltan», sed mi scias, ke oni
jam pridiskutis tion.

Jes, sed laŭplaĉe alportu novan informon aŭ opinion! La terminaro nun
enhavas tradukojn »norma« kaj »implicita«. Mi povas imagi ankaŭ
»komenca« aŭ »antaŭmetita«, eble – tiuj prosperus diskuton.

Nu, la ĉefa problemo estas, ke mi devas ŝanĝi ege multe da okazoj de
«defaŭlt-». Simple estas multe da laboro. Cetere, traduki «default
(substantivo)» ne facilas. Foje mi tradukas kiel «implicita», kaj la
substantivo mem estas implicita (tio estas, «implicita [agordo]».
Alifoje mi faras la substantivon eksplicita.

Kvankam «defaŭlt-» estas malbela anglicismo, mi trovas ĝin utila kiel
sendubsenca specifa termino. «Implicita» kaj «norma» ne egale bone
transdonas la ege specifan signifon «agorda valoro, kiun oni ne jam
ŝanĝis je la komenca valoro». Kaj ĉar tiu ege specifa signifo tre ofte
necesas/okazas, ŝajnas al mi, ke havi ege taŭgan (kvankam malbelan aŭ
eble kontraŭfundamentan) terminon utilus.

Specife, fojfoje «implicita» havas neniun sencon. Ekzemple:

Default e-mail signature: [Amike,\n Carmen]

Se oni tradukas tion kiel «Implicita subskribo de retmesaĝo», tio tute
ne havus sencon. La subskribo mem ne estas implicita; ĝi estas entute
videbla sub la retmesaĝo. La agordo mem ankaŭ ne estas implicita: Mi
eksplicite ŝanĝis ĝin, finfine.

Oni povus elekti «norma»---kiun mi fakte preferus ol «implicita» kaj kiu
havas iom da senco. Sed miaopinie, «defaŭlta» plej taŭgas kaj plej
facilas.

Amike,
Carmen

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]