Re: Termoj por terminaro



Saluton Tirifto,

On 2018-09-30 18:45, Tirifto via gnome-eo-list wrote:> Petite mi korektu vian esprimon »term·o« al 
»termin·o«; la unua ŝajnas
esti neoficiala vorto kun signifo ĉefe matematika, dum la dua signifas
apartan nomon. (Tial ni havas »termin·ar·o·n«!)
Vi entute pravas :)

Mi ne certas, ĉu vi jam trovis nian paĝon en la GNOME-a vikio aŭ ne,
sed duaokaze jen ligilo:

https://wiki.gnome.org/Esperanto/
Jes, mi jam la paĝon legis.

Tie vi trovos nian tutan nunan regularon, kaj en la parto titolita
»Vortoj« ankaŭ ligilon al nia nuna terminaro. Ni ĝenerale inkluzivigas
novan terminon en nia terminaro nur se ĝi ne estas en Komputeko, aŭ
diferencas de Komputeko. Sekve oni povas ĉion alian preni el Komputeko
kaj ni povas ĉion akordan kun Komputeko ellasi. Tio ŝparas laboron, sed
oni devas unue bone koni aŭ kontroli la terminaron.
Mi konsentas.  Sed la ĉefa problemo estas, ke Komputeko tre ofte
proponas plurajn vortojn.  Ekzemple, vidu tiun paĝon:
<https://komputeko.net/index_eo.php?vorto=share>

Mi preferus, se ĉiuj konkuritaj terminoj aldoniĝos al la listo.
Ĉiuokaze mi tenos propran liston por la konkuritaj terminoj.

Plue atentu, ke la terminaro estis refarita kaj ŝanĝita antaŭ ne tre
longe, do plejmulto de la tradukaĵoj estis farita nelaŭ ĝi. Ni ankaŭ
faru ĝin eble pli facile trovebla.
Kvankam mi jam trovis la terminaron, mi konsentas, ke la ligilo estas
iom kaŝita.  Eble oni povus meti ligil-liston ĉe la supro de la paĝo.
Ekzemple:

- Terminaro <...>

- Komputeko <...>

- ktp

- Custom -> Propra
- Lock -> Ŝlosi
- String -> Ĉeno
- Unlock -> Malŝlosi
- Upload -> Alŝuti

Ĉi tiuj havas konkurantojn nur tre malfortajn, sed tamen ni povas ilin
inkluzivigi.
Nu, eble tiun oni ne bezonas aldoni.

- AC power -> Hejmelektra energio (mi tute ne certas.  Ni bezonas
tradukon de <https://en.wikipedia.org/wiki/Mains_electricity>;;;.
Nederlande ni uzas "netstroom", kion mi ŝatas pli ol "AC power" mem.
Oni bezonas ĉi tiun termon por ŝargi tekkomputilon per ŝnuro.)

Mi pensas, ke eble sufiĉus »hejma elektro«, kaj se ne necesas
precizeco, eble eĉ nur »elektro«. Dependas de tio, kiom la detaloj
gravas kaj utilas. Ĉu vi havas pli profundan komprenon de la kunteksto
kaj ties postuloj?
La kunteksto estas simpla.  «AC power» estas almenaŭ nur uzata por
konekti elektroŝnuron al aparaton (tekkomputilon).

Ekzemple:

Approximately %s of remaining UPS power (%.0f%%). Restore AC power to
your computer to avoid losing data.

On AC power
Nur «elektro» ne sufiĉas, ĉar baterio ankaŭ provizas elektron.  Ni
precize bezonas vorton por elektro el neelĉerpebla fonto.
Hejm[a ]elektro sufiĉas, sed ankoraŭ mi ne vere certas pri tiu traduko.

- Backspace -> Retropaŝa klavo

Komputeko jam havas ĝin, sed mi havas sentojn miksitajn pri la vortero
»retro«. Laŭ vortaroj (PIV, ReVo, Hron) ĝi egalas al »reen«, do mi unue
pripensus la nomojn »reenpaŝa klavo«, »reena klavo«, aŭ eĉ »reen-
klavo«. Kion vi pensas pri tiuj?
«Reen-klavon» mi ŝatas.

- Calibrate -> Kalibri

»Kalibro« ŝajne estas ia diametro. Mi ŝatus, ke iu klarigu, kiel
diametro sencas por nia uzo, aŭ trovu eble pli facile kompreneblan
vorton. (Dume ni povas uzi ĝin laŭ Komputeko.)
Ĉu eble «laŭnormigi»?

- Compose key -> Kompona klavo (anstataŭ krea klavo)

Mi pensas, ke »kombina klavo« eble pli taŭgus.
«Kombina» estas dubsenca laŭ mi.  Ekzemple, stirklavo povas esti
«kombina klavo» kiam ni uzas ĝin per la kombino «CTRL+S».  «Kompona»
taŭgas.

- Credentials -> Akreditaĵo(j)

Pli simpla (kaj ere oficiala) vorto estus »salut·il·o·j«, ĉu ne?
Konsentite.

- Engine -> Modulo

Komputeko listigas, sed ne klarigas! Ŝajnas, ke la sola oficialigita
signifo de »modul« estas ago de certaj nuancado aŭ variado. Aliaj
(neoficialaj) difinoj ŝajnas esti tute nerilataj al programaro. Se
neniu kialigos ĝin, mi proponas uzi vorton »motoro« anstataŭe. (Tiun mi
trovas entute bone komprenebla.)
Konsentite.

- File browser -> Dosierfoliumilo

Se vi konsentas, ke ĝi taŭgus, ni prefere disigu al »dosiera
foliumilo«.
Mi mem inklinas al kunmetaĵoj, eble pro mia nacilingvo.  Tamen mi ne
zorgas.

- Hibernate -> Pasivumigi
- Sleep -> Dormeti (signifas aŭ pasivumigi aŭ halteti)
- Stand-by -> Pretstari
- Suspend -> Halteti

Nia terminaro jam havas tradukon al »pasivumigi«, sed anstataŭ
»halteti« ĝi diras »interrompi« (sed »halteti« ŝajnas eble pli taŭga).
Plie mi pensas, ke anstataŭ »dormeti« eble pli bonus nur »dormi« – kion
pensas vi?
Mi ja pli ŝatas «halteti» ol «interrompi», ĉar ĝi estas malpli
dubsenca.  Mi ne certas, ĉu «dormeti» devus ŝanĝiĝi al «dormi».  Mi ne
zorgas.

Mi pensas, ke ankaŭ pli bonus fari ĉiujn nure aktivaj aŭ nure pasivaj.
Anstataŭ »pasivumigi« ni do povus uzi vorton »pasivumi«, ĉar ni ankaŭ
uzus »halteti«, kaj ne »haltetigi«, ktp.
Konsentite, kvankam Komputeko ktp ne enhavas «pasivumi».

- Identity -> Idento (anstataŭ identeco)

Probable funkcius, sed »identeco« ŝajnas pli ofta. Kial ŝanĝi?
Ho, mi fuŝis.  Identeco estas la pli taŭga traduko.

- Interface -> Fasado

Ĉu vi proponas tion por ĉiaj »interface«, aŭ ĉu nur por »graphical
interface« (samkiel Komputeko)? Duaokaze mi konsentas, sed unuaokaze mi
ŝatus klarigon / kialigon.
Grafika fasado.  Klarigo bonus.

- Laptop -> Tekkomputilo

»Tek« estas vortero kun ŝajne diversaj signifoj, el kiuj ĝuste tiu
uzata ĉi tie ŝajnas al mi superflua. Mi pensas, ke pli bonaj (eĉ pli
kompreneblaj) estus »klap·komput·il·o« aŭ »port·ebl·a komput·il·o«.
Kion pensas vi? Proponojn mi prenis el jena utila listo:

http://bonalingvo.net/index.php/Ssv:_T

(Nun mi rimarkis, ke la vorto fakte estas en nia terminaro. Mi ĉiuokaze
nun proponas ŝanĝon.)
«Portebla komputilo» estus ege longa traduko por la mallonga vorto
«laptop».  «Klapkomputilon» taŭgus.  Mi ne ege zorgas.

- LCD -> LCD

Povas esti, sed kion vi pensas pri »fluid·kristal·a ekran·o«?
Mallongigo »LCD« ŝajnas sufiĉe norma en sia fako, sed tradukita nomo
estus ankaŭ ĝusta, kaj eventuale ankaŭ pli kompreniga pri la teĥnikaro.

- LED -> LED

Ankaŭ povas esti, sed kion vi pensas pri »lum·diod·o«? (Situacio esence
sama al tiu de »LCD -> LCD«.)
Nu, problemo estas ĉenoj kiel:

Wide gamut LCD (RGB LED backlight)

Fluidkristala ekrano de larĝa gamo (RVB-lumdioda fonlumo)

aŭ

FKE de larĝa gamo (RVB-LD-a fonlumo)
Mi pensas, ke «LCD de larĝa gamo (RVB-LED-a fonlumo)» estus pli klara,
kaj grave pli mallonga.

Ĉefe mi ne volas traduki ĉiujn anglajn mallongigaĵojn.  Fari proprajn
mallongigaĵojn kaŭzus konfuzon (finfine la uzanto probable neniam antaŭe
vidis FKE-on), kaj fari plenajn tradukojn estus ege teda.

Cetere la traduko ofte ne gravas.  Multaj homoj (anglaj aŭ ne) probabe
ne konas la ĝustan signifon de LCD aŭ LED, sed ili probable scias
pli-malpli, ke LCD estas ekranspeco kaj LED estas lumspeco.

Nu, «LED» havas Esperantan reenan mallongigaĵon---Lum-Eliganta Diodo.
Sed LCD evidente ne.

Eble---anstataŭ aldoni tiujn terminojn al la terminaro---pli bonus
aldoni sekcion al la gvido pri mallongigaĵojn.

- Media (CD, USB) -> Datumportilo

Tio estas nia tradukaĵo de »volume«, sed plian aplikon al »media« mi
trovas senproblema, se la sistemo ne bezonas distingi inter tio kaj
»volume«.
Mi konsentas, ke tio povus esti problemo.  Ĉu ekzistas malsamecon inter
«volume» kaj «partition»?  La sola ne-Windows-an malsamecon, kion mi
povis trovi, estas ke «volume» havas dosiersistemon, kaj «partition» ne
bezone.  Se ni malatentas tiun malsamecon, ni povus traduki «volume»
kiel «subdisko».

Sed tiuokaze... Ĉu ekzistas malsamecon inter «media (volume)» kaj
«volume»?

La nuna traduko probable taŭgas.

- Media player -> Medioludilo (anstataŭ plurmedioludilo)

Plej grave la vortero »medi« estas misa ĉi tie. »Media« tradukeblas
kiel »aŭd·vid·aĵ·o·j«. Sekve eblas tradukoj kiel »ludilo de
aŭdvidaĵoj«, »aŭdvidaĵludilo«, aŭ eble eĉ »aŭdvidludilo«. Kio vi
pensas, ke plej bonus? (Eblus ankaŭ »vid·aŭd·aĵ·o·j«, laŭprefere – kial
ne?)
«Aŭdovidludilo» bonus.  Atentu la aldonitan «o»-n por ke la vorto ne
sonas strange.

Tiuokaze ni aldonus «media -> aŭdovida, aŭdovidaĵo (pri sono kaj filmo)»
al la terminaro.

- Night light -> Noktlumo (anstataŭ nokta lumo)

Inter la anstataŭanto kaj la anstataŭato mi vidas neniun gravan
diferencon, sed neniu estas en nia terminaro, do mi konsentos al via
preferato.
«Nokta lumo» similas a «nightly light» laŭ mi.  Sed povus esti, ke tio
estas mia ŝato de kunmetado.

- Permanent -> Permanenta?

Depende de la bezonata signifo, ĉu vi prefere povus elekti inter
»ĉiama«, »daŭra«, kaj »konstanta«?
Mi tute ne havas preferon ĉi tie.

- Pop-up -> Ŝprucfenestro

Komputeko jam havas ĝin en pli detala formo, kaj miaopinie tio bonas.
Mi supozas, ke »pop-up« ne devas ĉiam esti fenestro, do mi lasus
liberon pri la termino, kaj nenion aldonus.
Problemo estis «notification pop-up».  Mi povus traduki tion kiel
«ŝprucssciigo», sed ho ve...  Mi elektis «ŝprucfenestran sciigon»
anstataŭe.  Sed probable sufiĉus lasi liberon pri la termino.

- Power -> Energio (anstataŭ kurento)

Se temas pri elektro, eble ni simple uzu vorton »elektro«? (»Kurento«
ŝajnas nenecesa, kaj »energio« alie iom tro ampleksa.)
Elektro bonas.


- Primary -> Ĉefa
- Secondary -> Duaranga

Se vi ne trovas la samformecon de »unu·a·rang·a« volinda, mi konsentas.
Tio estis mia zorgo.  «Ĉefa» estas la norma, kutima, ofte-uzata traduko
de «primary».  Sed evidente «unuaranga» pli bonus kiam ankaŭ ekzistas
duaranga ero.  Ni povus diri, ke «primary» tradukas al «ĉefa», krom se
ekzistas ankaŭ «secondary», sed tio estus stranga.

- Refresh rate -> Ofteco de aktualigo

Konsentite se neniu ideos vorton pli bonan ol »aktualigo«.
Ĉu «refreŝigo»?

- Resolution -> Distingivo (anstatŭ distingo)

Mi fakte enkondukis la terminon »distingo« per tiu ĉi dissendolisto. La
vortero »iv« estas superflua, kaj ĉar oni devas kompreni vorton laŭ
ĝiaj vorteroj, ni uzu la taŭgajn vortojn fundamentajn kaj oficialajn.

Laŭ mi sufiĉas skribi »disting·o«; kelkaj aliaj lingvoj uzas
samsignifan vorton, miakrede. Ankaŭ »disting·pov·o« estas pripensebla.
Distingo do.

- Sensitivity -> Sentiveco

»Sentemo« probable pli bonus. (Vidu ĉe »Resolution -> Distingivo«.)
Sentemo do.

- Share -> Kunhavigi (anstataŭ havigi, konigi, komunigi)

»Kunhavigi« estas ĝusta vorto, sed ankaŭ »havigi« estas bona laŭ mi. Ĉu
ni povas nuancigi ilin laŭ la situacio? Ekzemple, se mi volus sendi al
iu kopiaĵon de io, mi dirus, ke mi »havigas« ĝin, ĉar mi volas emfazi,
ke tiu persono ĝin havos. Sed se mi volus doni al iu komunan posedon de
la originalo, mi dirus, ke mi »kunhavigas« ĝin, por emfazi, ke ni havos
kune la saman.

Efektive la vortoj estas interŝanĝeblaj – eĉ inter la ekzemplaj
situacioj. Tial ni povas aŭ fari nuancon, aŭ elekti unu vorton.
»Havigi« estas duaokaze pli mallonga, sed se vi trovas alian kialon
apoge al »kunhavigi«, ankaŭ tion ni povas uzi. Sed temas pri du similaj
vortoj, kiuj estas nefakaj, do iugrada variado estas tute bone
permesebla.
La problemo estas, ke ofte ne klaras la nuanco, aŭ ne necesas la
nuanco.  Kiel traduki «sharing settings»?  Mi preferus ne krei nuancon
el ne-nuanca angla vorto, kiam la nuanco estas tiel eta.

Nu, apoge al «kunhavigi»---tio estas la plej ofte-uzata vorto en nia
tradukaro.  Kaj en Komputeko, «kunhavigi» (kune kun «komunigi») plej
ofte okazas.

- Tablet computer -> Tabulkomputilo

Ŝajnas bona, sed ankaŭ ekzistas la vorto »platkomputilo«, kiu povus
esti eĉ pli taŭga. Mi ne scias sufiĉe bone la amplekson de »tabul«.
Kion pensas vi?
Mi ne vere zorgas.  Ankaŭ bonas.

- Virtualization -> Virtualigado

Komputeko diras sole »virtualigo«. Mi trovas ambaŭ vortojn laŭsituacie
taŭgaj, do mi aldonus ĉiujn.
Ambaŭ sufiĉus laŭ mi.

- Volume -> Laŭteco (anstataŭ sonforteco)

»Sonforteco« jam estas en nia terminaro, sed se vi volas ŝanĝi ĝin, kaj
aliaj konsentas aŭ ne zorgas, do kial ne?
«Laŭteco» pli similas al «(mal)plilaŭtigi».

Aliokaze, la du terminoj havas la saman oftecon en nia tradukaro.

- Web -> Reto (anstataŭ TTT)

Ĉu ne estas problemo uzi la saman vorton por kaj »web«, kaj »network«?
Mi ne certas, kiel ampleksa la vorto »web« fakte estas, sed se temas
pri sufiĉe apartaj signifoj, eble estus pli bone distingi.
Mi konsentas, sed tiuokaze mi trovus alian tradukon por «network».
Esperante oni tre ofte uzas «reton» por diri «web».  Ekzemple:  Retpaĝo,
retumilo/retfoliumilo, retkamerao, retejo, ktp.

Mi pensas, ke simple ne vere ekzistas tiun nuancon en Esperanto.  Do
probable sufiĉus uzi «reto» por dir ambaŭ «network» kaj «web».

- Web browser -> Retumilo (anstataŭ foliomilo.  Firefox uzas
"retumilon", do mi supozas, ke tio estas bona traduko)

»Ret·um·i« estas plej ofte difinata kiel ĝenerala vorto por interreta
agado. »Ret·um·il·o« estus taŭga por ĝeneralaj plurfunkciaj programoj.
Tamen la kerna kaj ankoraŭ la ĉefa funkcio de foliumiloj estas elŝuti
kaj prezenti paĝojn, kaj oni ankoraŭ interagas kun la interreto per
paĝoj. Tial oni »foli·um·as«, kvazaŭ oni estus leganta libron.

Mi kontraŭprponas do, ke ni tenu la terminon »foliumilo« en nia
terminaro. (Ĝi jam estas trovebla apud »web browser«.)
Mi ne malkonsentas, sed mi opinias, ke ni simple devus uzi la tradukon
de la Firefox-skipo.  La uzanto probable uzas Firefox-on---la nura
tradukita retumilo---finfine.

Alivorte, mi ne estas sufiĉe aroganta por scii pli bone al la
Firefox-skipo.

Ĉiuokaze dankon pro viaj utilaj proponoj! Ŝajnas, ke nia terminaro
pligrandiĝos nemalmulte. :) Mi atendos respondojn kaj diskutojn, por
ke la terminoj necertaj iĝu pli certaj (aŭ ne), kaj poste mi ĝisdatigos
la terminaron.
Dankon al vi :)

P.S.: Se vi nove trovas la regularon kaj la terminaron, laŭplaĉe vin
esprimu ankaŭ pri (la cetero de) tiuj, certe!
Mi ne vere ŝatas «implicitan» ol «defaŭltan», sed mi scias, ke oni jam
pridiskutis tion.

La cetero ŝajnas bone laŭ mi.

Amike,
Carmen

Attachment: signature.asc
Description: OpenPGP digital signature



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]