Novaj terminoj por la teĥnika terminaro



Saluton al ĉiuj!

Mi aldonis la konsentitajn vortojn proponitajn de Carmen al nia teĥnika
terminaro. Mi forgesis komenti la ŝanĝon, sed vi povas kontroli ĝin per
la ligilo plej sube [1].

Plue mi ŝatus fari kelkajn proprajn proponojn por nia terminaro:

architecture → arĥitekturo
archive → arĥivo
compress → densigi
credits → dankoj*
  - jam uzata, kaj afabla
denominator → nomanto
featured → elstarigita (anst. »unuaranga«)
icon → bildsimbolo
ligature → ligaĵo*
  - oficialaj vorteroj, kaj facile komprenebla laŭ kunteksto
numerator → numeranto
technology → teĥnikaro* (aŭ »teĥniko-scienco«, laŭ kunteksto)
  - oficialaj vorteroj
theme → haŭto
URL → reteja adreso
video (file) → filmo*
  - ŝajnas pli ĝenerale taŭga ol »filmeto«

La vortoj markitaj per steleto diferencas de Komputeko. Tial havas ĉiu
sub si kialigon. Bonvolu skribi, kion vi pensas!

Ĉion bonan
// Tirifto

-----------------------------------------------------------------------
1. 
https://wiki.gnome.org/action/diff/Esperanto/Terminaro?action=diff&rev1=7&rev2=8

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]