Re: Termoj por terminaro [2/2]



Carmen Bianca Bakker píše v Po 01. 10. 2018 v 16:17 +0200:

Mi tute ne havas preferon ĉi tie.

Post plia pripensado, mi kredas, ke »ĉiama« plej taŭgus, kaj mi
proponas tiun do. [Permanent → Ĉiama]

La problemo estas, ke ofte ne klaras la nuanco, aŭ ne necesas la
nuanco.  Kiel traduki «sharing settings»?  Mi preferus ne krei
nuancon el ne-nuanca angla vorto, kiam la nuanco estas tiel eta.

Nu, apoge al «kunhavigi»---tio estas la plej ofte-uzata vorto en nia
tradukaro.  Kaj en Komputeko, «kunhavigi» (kune kun «komunigi») plej
ofte okazas.

Bone. Kiel universala traduko, ĝi ŝajnas bona al mi.
[Share → Kunhavigi]

Ŝajnas bona, sed ankaŭ ekzistas la vorto »platkomputilo«, kiu povus
esti eĉ pli taŭga. Mi ne scias sufiĉe bone la amplekson de »tabul«.
Kion pensas vi?
Mi ne vere zorgas.  Ankaŭ bonas.

Konsilite de vortaroj (inkluzive la Universalan), mi trovas vorteron
»tabul« pli taŭga kaj preciza. [Tablet computer → Tabulkomputilo]

Komputeko diras sole »virtualigo«. Mi trovas ambaŭ vortojn
laŭsituacie taŭgaj, do mi aldonus ĉiujn.
Ambaŭ sufiĉus laŭ mi.

Bone.
[Virtualization → Virtualigado (ĝenerale), Virtualigo (unuopa ago)]

»Sonforteco« jam estas en nia terminaro, sed se vi volas ŝanĝi ĝin,
kaj aliaj konsentas aŭ ne zorgas, do kial ne?
«Laŭteco» pli similas al «(mal)plilaŭtigi».

Aliokaze, la du terminoj havas la saman oftecon en nia tradukaro.

Mi kredas, ke ni transprenis tiun sen diskuto, do mi konsentas.
[Volume → Laŭteco (pri soon)]

- Web -> Reto (anstataŭ TTT)

Ĉu ne estas problemo uzi la saman vorton por kaj »web«, kaj
»network«? Mi ne certas, kiel ampleksa la vorto »web« fakte estas,
sed se temas pri sufiĉe apartaj signifoj, eble estus pli bone
distingi.
Mi konsentas, sed tiuokaze mi trovus alian tradukon por «network».
Esperante oni tre ofte uzas «reton» por diri«web».  Ekzemple: 
Retpaĝo, retumilo/retfoliumilo, retkamerao, retejo, ktp.

Mi pensas, ke simple ne vere ekzistas tiun nuancon en Esperanto.  Do
probable sufiĉus uzi «reto» por dir ambaŭ «network» kaj «web».

Konsentite. Ĝuste tion permesas nia terminaro en sia nuna stato, kaj
tial mi lasus ĝin senŝanĝe je tio.

Mi ne malkonsentas, sed mi opinias, ke ni simple devus uzi la
tradukon de la Firefox-skipo.  La uzanto probable uzas Firefox-on---
la nura tradukita retumilo---finfine.

Alivorte, mi ne estas sufiĉe aroganta por scii pli bone al la
Firefox-skipo.

Mi estas. ;) Verdire mi opinias, ke tia traduko ne estus tiel bona. Sed
ni devus demandi, kial la skipo de Firefox elektis la vorton. Ĉu ili
celis ĝeneralan uzon aŭ sia-situacian? Ĉar Firefox estas foliumilo
plurfunkcia, eble ĝin oni povus nomi »retumilo« pli ĝuste ol iujn
foliumilojn aliajn; kaj la skipo certe fojfoje tradukis la nomon kun
rekta ligo al Firefox mem.

Male al tio, ni devas uzi nomon kiu taŭgos por ĉiuj foliumiloj, eĉ se
ili ne estas same ĝuste retumiloj. Tiam ne gravas, ĉu la uzanto uzas
programon Firefox, Seamonkey, GNOME Web, aŭ Emacs por foliumi, nek ĉu
ĝi uzos ilin en Esperanto aŭ alia lingvo, ĉar en nia traduko ili havas
komunan nomon sendepende de sia propra stato de traduko.

Resume, mi kredas, ke ni maldevas doni tro grandan pezon al la traduko
de Firefox, unuflanke pro neŭtraleco al ĉiuj foliumiloj, kaj aliflanke
pro taŭga lingvo-uzo.

Se Firefox uzas vorton »retumilo« kiel ĝeneralan nomon por »web
browser«, mi konsilus al ili ŝanĝi tion – eble mi fakte tion faros. Mi
trovis ĉe ili nenian diskuton pri la termino, do eble neniu kontraŭus.
Ilia uzo havas sian pezon, sed al tiu ankaŭ ekzistas sufiĉa
kontraŭpezo. 

Ĉiuokaze dankon pro viaj utilaj proponoj! Ŝajnas, ke nia terminaro
pligrandiĝos nemalmulte. :) Mi atendos respondojn kaj diskutojn,
por ke la terminoj necertaj iĝu pli certaj (aŭ ne), kaj poste mi
ĝisdatigos la terminaron.

Dankon al vi :)

Kaj reen ree!

P.S.: Se vi nove trovas la regularon kaj la terminaron, laŭplaĉe
vin esprimu ankaŭ pri (la cetero de) tiuj, certe!
Mi ne vere ŝatas «implicitan» ol «defaŭltan», sed mi scias, ke oni
jam pridiskutis tion.

Jes, sed laŭplaĉe alportu novan informon aŭ opinion! La terminaro nun
enhavas tradukojn »norma« kaj »implicita«. Mi povas imagi ankaŭ
»komenca« aŭ »antaŭmetita«, eble – tiuj prosperus diskuton.

La cetero ŝajnas bone laŭ mi.

Amike,
Carmen

Ĉion bonan
// Tirifto

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]