Adverbo → Adjektivo



Saluton al ĉiuj,

Mi nun komencis fazon en mia minoro, en kie mi vere povas traduki.
Ŝajnas, ke mi tradukas pli-malpli 600--800 frazojn po tago.  Eble mi eĉ
plirapidigos post kutimiĝi al tradukado, sed mi kontentas kun tiu
rapideco.  Per ĉi tiu rapideco, certe ni povos traduki la GNOME-kernon
antaŭ ol mi finas mian minoron je Februaro.

@Kristjan: Mi esperas, ke vi ne dronu pro la kiomo da tradukoj.  Se mi
iel povas helpi vin, bonvolu diri al mi.  Kaj dankegon pro via rapidaj
respondoj :)

Nun, la vera temo de la mesaĝo: Uzante la Esperantan version de GNOME
kaj tradukante la po-dosierojn, mi tre ofte vidas tre strangan (laŭ mi)
aferon.  Jen el Evolucio:

Noto-informoj estas sendite

Adverboj tre ofte uziĝas, kiam miaopinie adjektivoj pli klarus.  Mi
silente ŝanĝis multe da adverboj al adjektivoj (ekz., «senditaj»), sed
mi ŝatus scii, ĉu tio ĝustus.

Nu, la antaŭa adverb-uzo pli-malpli sendubsencas, kaj mi supozas, ke oni
povus uzi aŭ la unu aŭ la alian laŭ sia prefero.  Tamen mi ege preferus
adjektivojn, sed ne gravas.  La sekvan adverbo-uzon mi opinias eĉ pli
stranga. Jen en mia hejmdosierujo:

Publike

Tio estas «Publika» dosierujo, sed ĝi nomiĝas «Publike».  Fakte, preskaŭ
ĉiuj unuopaj anglaj adjektivoj tradukiĝas kiel adverboj.  Ekzemple:
public (norma adjektivo), connected (participo-kiel-adjektivo), ktp.
Ankaŭ tiujn mi silente ŝanĝis al adjektivoj, sed pro la ofteco de la
adverboj, mi demandas min ĉu eble mi eraras, kaj fakte ili devus esti
adverboj.

Ĉu eble aliulo scias kial la tradukintoj elektis adverbojn, aŭ ĉu tio
elekto havas sencon (kaj mi simple ne vidas ĝin)?

Ege dankon, kaj dezirante feliĉan dimanĉon al vi,
Carmen

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]