Re: Termoj por terminaro



Carmen Bianca Bakker píše v Po 01. 10. 2018 v 16:17 +0200:
Mi konsentas.  Sed la ĉefa problemo estas, ke Komputeko tre ofte
proponas plurajn vortojn.  Ekzemple, vidu tiun paĝon:
<https://komputeko.net/index_eo.php?vorto=share>

Jes, mi konsentas, sed mi forgesis mencii tion!

Kvankam mi jam trovis la terminaron, mi konsentas, ke la ligilo estas
iom kaŝita.  Eble oni povus meti ligil-liston ĉe la supro de la paĝo.
Ekzemple:

- Terminaro <...>

- Komputeko <...>

- ktp

Bona ideo; mi redaktos ĝin poste.

La kunteksto estas simpla.  «AC power» estas almenaŭ nur uzata por
konekti elektroŝnuron al aparaton (tekkomputilon).

Ekzemple:

Approximately %s of remaining UPS power (%.0f%%). Restore AC power
to your computer to avoid losing data.
On AC power
Nur «elektro» ne sufiĉas, ĉar baterio ankaŭ provizas elektron.  Ni
precize bezonas vorton por elektro el neelĉerpebla fonto.
Hejm[a ]elektro sufiĉas, sed ankoraŭ mi ne vere certas pri tiu
traduko.

Ha, mi pensas, ke mi ĵus ekkomprenis pli bone, pri kio do temas. Mi
kredas, ke ĉeĥe ni nomas tion »síť«, kio estas »reto«, do reto, kiu
disdonas elektron en domojn per dratoj. Ĉu eble »elektra reto« estus
bona traduko?

»Rekonektu vian komputilon al elektra reto por eviti perdon de
datumoj.« Kiel tio sonas? Alie »hejma elektro« funkcius, sed ĉu eble ni
tamen ŝanĝu al »doma elektro«? Mi trovus tion pli klara kaj ĝenerala.

«Reen-klavon» mi ŝatas.

Bone; konsentite. [Backspace → Reen-klavo]

Ĉu eble «laŭnormigi»?

Ŝajnas sufiĉe bona al mi; konsentite. [Calibrate → Laŭnormigi]


«Kombina» estas dubsenca laŭ mi.  Ekzemple, stirklavo povas esti
«kombina klavo» kiam ni uzas ĝin per la kombino «CTRL+S».  «Kompona»
taŭgas.

Bone; konsentite. [Compose key → Kompona klavo]

Konsentite.

Bone. [Credentials → Salutiloj]

Konsentite.

Bone. [Engine (software) → Motoro]

Mi mem inklinas al kunmetaĵoj, eble pro mia nacilingvo.  Tamen mi ne
zorgas.

Nia regularo preferigas disajn nomojn, kiam ili same taŭgas. Ni emu
tion do. (Sed ŝanĝoj proponeblas.) [File browser → Dosiera foliumilo]

- Hibernate -> Pasivumigi
- Sleep -> Dormeti (signifas aŭ pasivumigi aŭ halteti)
- Stand-by -> Pretstari
- Suspend -> Halteti

Nia terminaro jam havas tradukon al »pasivumigi«, sed anstataŭ
»halteti« ĝi diras »interrompi« (sed »halteti« ŝajnas eble pli
taŭga). Plie mi pensas, ke anstataŭ »dormeti« eble pli bonus nur
»dormi« – kion pensas vi?
Mi ja pli ŝatas «halteti» ol «interrompi», ĉar ĝi estas malpli
dubsenca.  Mi ne certas, ĉu «dormeti» devus ŝanĝiĝi al «dormi».  Mi
ne zorgas.

Bone; ŝajne Komputeko uzas »dormeti«, do eble ni ĝin uzu. Mi emus al
»dormi«, sed ankaŭ »dormeti« finfine sufiĉe bonas, do ni povas simple
konformiĝi al jamaj esprimoj tie.

Mi pensas, ke ankaŭ pli bonus fari ĉiujn nure aktivaj aŭ nure
pasivaj. Anstataŭ »pasivumigi« ni do povus uzi vorton »pasivumi«,
ĉar ni ankaŭ uzus »halteti«, kaj ne »haltetigi«, ktp.
Konsentite, kvankam Komputeko ktp ne enhavas «pasivumi».

Se eblas »pasivumigi« implicite eblas »pasivumi« do ni aldonu tion en
la terminaron, kaj eble Komputeko ĝin aldonos al sia. ;P
[Hibernate → Pasivumi] [Sleep → Dormeti]
[Stand-by → Pretstari] [Suspend → Halteti]

Probable funkcius, sed »identeco« ŝajnas pli ofta. Kial ŝanĝi?
Ho, mi fuŝis.  Identeco estas la pli taŭga traduko.

Bone. [Identity → Identeco]

Ĉu vi proponas tion por ĉiaj »interface«, aŭ ĉu nur por »graphical
interface« (samkiel Komputeko)? Duaokaze mi konsentas, sed
unuaokaze mi
ŝatus klarigon / kialigon.
Grafika fasado.  Klarigo bonus.

Bone; ni povas precizigi. [Interface (graphical) → Fasado]

«Portebla komputilo» estus ege longa traduko por la mallonga vorto
«laptop».  «Klapkomputilon» taŭgus.  Mi ne ege zorgas.

Longa vorto en si mem ne estus problemo, ĉar unu afero ja povas en du
lingvo ja havi nomojn kun tre malsamaj longoj. Pli konsiderinda ĝi
estas en lokoj kun nesufiĉa spaco. Tamen ankaŭ mi trovas tradukaĵon
»klapkomputilo« taŭga kaj plaĉa, do ni uzu tiun.
[Laptop → Klapkomputilo]

Nu, problemo estas ĉenoj kiel:

Wide gamut LCD (RGB LED backlight)

Fluidkristala ekrano de larĝa gamo (RVB-lumdioda fonlumo)

aŭ

FKE de larĝa gamo (RVB-LD-a fonlumo)
Mi pensas, ke «LCD de larĝa gamo (RVB-LED-a fonlumo)» estus pli
klara, kaj grave pli mallonga.

Ĉefe mi ne volas traduki ĉiujn anglajn mallongigaĵojn.  Fari proprajn
mallongigaĵojn kaŭzus konfuzon (finfine la uzanto probable neniam
antaŭe vidis FKE-on), kaj fari plenajn tradukojn estus ege teda.

Cetere la traduko ofte ne gravas.  Multaj homoj (anglaj aŭ ne)
probabe ne konas la ĝustan signifon de LCD aŭ LED, sed ili probable
scias pli-malpli, ke LCD estas ekranspeco kaj LED estas lumspeco.

Nu, «LED» havas Esperantan reenan mallongigaĵon---Lum-Eliganta Diodo.
Sed LCD evidente ne.

Eble---anstataŭ aldoni tiujn terminojn al la terminaro---pli bonus
aldoni sekcion al la gvido pri mallongigaĵojn.

Bone; ni uzu do la anglajn (kaj fake internaciajn, espere)
mallongigojn. [LCD → LCD] [LED → LED]

Mi ne certas, ĉu aparta sekcio estus preferinda. Ja ankaŭ ekzistas
mallongigoj, kiujn oni kutime tradukas (ekz. CD → KD). Mi do atendus,
ĝis ni havos pli multajn mallongigojn en la terminaro. Ĝis tiam ni
simple metu ilin inter aliajn vortojn.

- Media (CD, USB) -> Datumportilo

Tio estas nia tradukaĵo de »volume«, sed plian aplikon al »media«
mi trovas senproblema, se la sistemo ne bezonas distingi inter tio
kaj »volume«.
Mi konsentas, ke tio povus esti problemo.  Ĉu ekzistas malsamecon
inter «volume» kaj «partition»?  La sola ne-Windows-an malsamecon,
kion mi povis trovi, estas ke «volume» havas dosiersistemon, kaj
«partition» ne bezone.  Se ni malatentas tiun malsamecon, ni povus
traduki «volume» kiel «subdisko».

Sed tiuokaze... Ĉu ekzistas malsamecon inter «media (volume)» kaj
«volume»?

La nuna traduko probable taŭgas.

Bone… KompLeks celas al KD-oj, DVD-oj, kaj poŝmemoriloj per
»datumportilo«, ŝajne. Ni do povas diri:

- Medium (CD, USB…) → Datumportilo
- Partition (disk) → Subdisko
- Volume (partition) → Subdisko

Mi demandos iun pli scian pri tio, sed al mi ĝi ŝajnas sufiĉe bona.

«Aŭdovidludilo» bonus.  Atentu la aldonitan «o»-n por ke la vorto ne
sonas strange.

Tiuokaze ni aldonus «media -> aŭdovida, aŭdovidaĵo (pri sono kaj
filmo)» al la terminaro.

Ĉu la kombinaĵo »dv« sonas strange? Alia solvo estus interŝanĝi la
vorterojn al »vidaŭdaĵo«, kiu evitas tian kombinaĵon en nur 4 silaboj.
Sed unu »o« ankaŭ ne estas tre peziga. Mi ne havas veran preferon, do
se vi trovas tion plej bona, mi aldonos ĝin.
[media → aŭdovidaĵo] [media player → aŭdovidludilo]

«Nokta lumo» similas a «nightly light» laŭ mi.  Sed povus esti, ke
tio estas mia ŝato de kunmetado.

»›Kio estas lumo‹, kvalita de nokto.« Mi hezitas, ĉar mi ne pensas, ke
la esenco de la lumo iel ŝanĝiĝas, por ke ĝi ricevu apartan vorton. Ĝi
nur adaptiĝas al nokto. Sed aliflanke ambaŭ ŝajnas uzeblaj al mi. Mi
laŭus la emon al disaĵoj, sed plia diskuto bonvenu, ĉar temas pri iom
aparta meĥanismo.

Depende de la bezonata signifo, ĉu vi prefere povus elekti inter
»ĉiama«, »daŭra«, kaj »konstanta«?
Mi tute ne havas preferon ĉi tie.

»Konstanta« ne ŝanĝiĝas, »daŭra« daŭras, kaj »ĉiama« restos por ĉiam.
Mi ne scias, kiu eco plej bone karakterizas la bezonatan signifon de
»permanent«. Se vi ne trovos preferon en la kunteksto, ĉu vi bonvole
algluus aŭ priskribus ĝin ĉi tie?

Problemo estis «notification pop-up».  Mi povus traduki tion kiel
«ŝprucssciigo», sed ho ve...  Mi elektis «ŝprucfenestran sciigon»
anstataŭe.  Sed probable sufiĉus lasi liberon pri la termino.

Mia zorgo estas la kompreno de »fenestro«. Se normale fenestro estas
fermebla ortangulo kun enhavo kaj butonoj, en kiu ni plej ofte havas
nian aplikaĵon, ĉu vere tiaj sciigoj aperas en tia fenestro? Aŭ ĉu ili
aperas en io simila, kion ni ankaŭ nomu »fenestro«? Ĉar certe ankaŭ la
normalaj fenestroj povas ŝpruci. Eble »ŝpruca sciigo« taŭgus alie?

Elektro bonas.

Bone. [Power (electric) → Elektro]

Tio estis mia zorgo.  «Ĉefa» estas la norma, kutima, ofte-uzata
traduko de «primary».  Sed evidente «unuaranga» pli bonus kiam ankaŭ
ekzistas duaranga ero.  Ni povus diri, ke «primary» tradukas al
«ĉefa», krom se ekzistas ankaŭ «secondary», sed tio estus stranga.

Nu, se io estas »unuaranga«, ĝi probable estas ankaŭ »ĉefa«. Probable
mi do emus al »ĉefa«, laŭ via originala propono. Tio estas simpla kaj
funkcias en sufiĉa klareco. Se neniu kontraŭas do, mi aldonos tion.
[Primary → Ĉefa] [Secondary → Duaranga]


Konsentite se neniu ideos vorton pli bonan ol »aktualigo«.
Ĉu «refreŝigo»?

Hmm… ne ŝajnas al mi tute taŭga. Ankaŭ »renoviĝo« eble estus iom tro
ampleksa, ĉu ne?

Distingo do.

Lasate do.

Sentemo do.

Bone. [Sensitivity → Sentemo]


Pardonu neplenan respondaron, sed mankas tempo; mi ceterajn respondos
poste, ĉar kelkaj ankaŭ bezonas tion. (Aŭ aliaj sin esprimu laŭplaĉe!)

Ĉion bonan
// Tirifto

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]