Re: Nomoj de XDG dosieroj



Pardonon, mi sendis malĝustan ligilon. 

Jen tiu kiun mi intencis sendi al vi:

https://telegramo.org/komputeko/#video 
 
Met vriendelijke groeten
Amike vin salutas
Best regards
Bien à vous

Yves Nevelsteen
+32 (0)472 106 086


Le jeu. 16 avr. 2020 à 23:12, Yves Nevelsteen <yves nevelsteen gmail com> a écrit :
En Esperanto, laŭ mia kompreno 'video' estas procezo kaj 'videaĵo' aŭ 'filmeto' estas la konkreta rezulto de filmado/muntado.

Vidu https://github.com/RobinvanderVliet/Komputeko
Mi ne scias pri detaloj. Indas eble kontakti pri tio Robin - @Robin en Telegramo aŭ info robinvandervliet com

Kial 'senfunkcia'??

Op do 16 apr. 2020 om 22:04 schreef Tirifto <tirifto posteo cz>
Le Thu, 16 Apr 2020 21:20:14 +0200,
Yves Nevelsteen via gnome-eo-list <gnome-eo-list gnome org> a écrit :

> La angla 'video' en Esperanto estas 'filmeto' aŭ 'videaĵo', ne
> 'video' vidu http://vortaro.net/#video

Bone, mi emas konsenti. La nuna komputeko prezentas kelkfoje vorton
»video« en senco de »videaĵo«; se tio estas laŭ vi eraro, tio faciligos
nian diskuton. :-) Reta Vortaro registras signifon »videaĵo« ankaŭ por
»video«; tio diras almenaŭ tion, ke iu ĝin iam tiel uzis kaj decidis
ĝin registri. Sed eble tia uzo malplimultas.

Sed se »filmeto« estas rigardata kiel ĝusta termino, ĉu oni ne devus
fari la samon pri »filmo«? »Et« montras malpliigon/malfortigon de ideo,
sed la ideo de »video« ŝajnas neniel malfortigita al mi. Sekve se
»filmeto« estas ĝusta, ankaŭ »filmo« nepre devus esti, ĉu ne?

> Ni pretigas novan Komputeko-retejon, vidu www.telegramo.org/komputeko

Mi rigardis la paĝon, sed la ĉefaj skriptoj ne enhavas informojn pri
siaj permesiloj. Ĉu ili estas liberaj kaj ie haveblaj? La retpaĝo
ŝajnas plejparte senfunkcia sen ili.

> Amike
>
> Yves
> Komputeko

Ĉion bonan, dankon pro konsilo
// Tirifto

> Op do 16 apr. 2020 om 21:11 schreef Tirifto via gnome-eo-list <
> gnome-eo-list gnome org>
>
> > Le Thu, 16 Apr 2020 16:31:13 +0200,
> > Mathieu Lovato Stumpf Guntz <psychoslave culture-libre org> a écrit
> > :
> >
> > > Saluton,
> >
> > Resaluton!
> >
> > > Do mi ŝanĝis mian Gnoman medion al Esperanto por plene sperti la
> > > staton de nia tradukaro.
> > >
> > > # La konstato pri XDG dosierujoj
> > >
> > > La unua aĵo ke mi vidis post mia sesio-restarto estis la sugesto
> > > de renomado de XDG dosierujoj. Tia ŝajnis tre bona, kaj mi kredas
> > > ke ni povus plibonigi la nomojn per pli kongruaj proponoj. Jen
> > > estas la nuna listo :
> > >
> > > Labortablo
> > > Elŝutoj
> > > Ŝablonoj
> > > Publike
> > > Dokumentoj
> > > Muziko
> > > Bildoj
> > > Videoj
> > >
> > > Kiel vi povas vidi, ĝi ne havas plene kongruajn
> > > morfem-strukturojn, kun plejparte uzanta la pluraj substantivoj,
> > > unu adverbo, kaj unu singulara substantivo.
> >
> > Mi ne trovas tiun neunuecon vere problema, kaj ĝi ne impresas al mi
> > tro distre. Sed mi konsentas, ke pli akordaj nomoj estus belaj, kaj
> > alternativoj certe esplorindas.
> >
> > > # Esploro de aliaj ideoj
> > >
> > > Mia unua ideo estis proponi harmonii ĉiujn termojn per kolektivaj
> > > termoj (Bildaro, Dokumentaro, Viedearo…). Ĉar kompreneble
> > > dosierujoj povas esti malplenaj, do "-aro" pli bone komunikas
> > > tion.
> > >
> > > Nu, post mi provis fari la plenan liston, alia ideo venis al mi.
> > > Fakte, dum mi skribis "Muzikaro", mi opiniis ke "Musikteko" estus
> > > pli taŭga. Kaj retrorigardi al aliaj termoj, mi opiniis eble mi
> > > devus provi uzi "-teko" por ĉiuj. Almenaŭ al mi, ŝajnas pli taŭga
> > > "Bildteko", ktp.
> > >
> > > Tamen la kazoj de "Labortablo", "Publike" ne ŝajnas bone adaptitaj
> > > por tia taŭge traktebla, do mi opciis por aliaj finaĵoj, sed ĉiam
> > > uzanta la singulara substantiva formo. Ĉar al mi la analogio de
> > > labortablo ne ŝajnas tiom taŭga, mi elektis alian radikon, "fon-".
> > >
> > > Tie estas mia nuna propono:
> > >
> > > Labortablo -> Fonejo
> > > Publike -> Publikaĵaro
> > > Elŝutoj -> Elŝutteko
> > > Ŝablonoj -> Ŝablonteko
> > > Dokumentoj -> Dokumentteko
> > > Muziko -> Muzikteko
> > > Bildoj -> Bildteko
> > > Videoj -> Videteko
> > >
> > > Bonvolu diri al mi viajn opiniojn.
> >
> > ## Nomaroj
> >
> > Via propono estas interesa, sed la vorto »tek« ne estas oficiala,
> > kaj mi ne estas konvinkita pri ĝia bezono, precipe se vortoj
> > oficialaj povas esti almenaŭ same taŭgaj. Rigardu precipe la
> > vortojn »ej« kaj »uj«:
> >
> >   Dokumentoj | Dokumentejo | Dokumentujo
> >   Elŝutoj    | Elŝutejo    | Elŝutujo
> >   Ŝablonoj   | Ŝablonejo   | Ŝablonujo
> >   Muziko     | Muzikejo    | Muzikujo
> >
> > Al miaj okuloj tiuj aspektas same bone. Sed la originalaj al mi eble
> > plaĉas pli bone pro siaj signifoj. La almetaĵoj (dokumentejo,
> > dokumentteko, dokumentujo) ĉiuj min pensigas pri iaj apartaj lokoj
> > aŭ enhavoj – ili aludas speciale aranĝitajn lokojn aŭ iloj por mi.
> >
> > Male la nomoj originalaj simple diras al ni, kion ili enhavas:
> > »dokumentojn«, »elŝutojn«, »ŝablonojn«, »muzikon«… sed pri si mem
> > ili aludas neniajn specialajn ecojn. Sed eble tio ne malhelpus, ĉar
> > ili ja estas iom specialaj; mi nur timas, ke la nomoj ne estu tro
> > »pezaj«.
> >
> >
> > ## Unuopaj vortoj
> >
> > Multe plaĉas al mi via uzo de »fon«! »Fonejo« ŝajnas al mi bona;
> > eble ankaŭ »fono« bone funkcius (precipe apud la originalaj nomoj).
> >
> > »Publikaĵaro« originalece povus esti ankaŭ »publikaĵoj«.
> >
> > Anstataŭ la simpla vorto (morfemo) »vide« mi tamen preferus la
> > vorton »film«, ĉar »vide« ne estas oficiala, kaj ĝia senco estas
> > iom duba. Ni diskutis tion en Oktobro de 2018 sen konkludo; vidu
> > fadenon »Novaj terminoj pr la teĥnika terminaro« (kiu pluiĝas al la
> > sekva monato):
> >
> > https://mail.gnome.org/archives/gnome-eo-list/2018-October/thread.html
> >
> > Tie mi diris, ke mi demandos eksterliste, kaj mi faris tion
> > lastajare en la dissendo-listo de »La bona lingvo«. Ties anoj plej
> > ofte uzas la nomon »filmeto«, sed ankaŭ aperis »filmo« kaj
> > »videaĵo«, kaj interesa propono »bitfilmo«.
> >
> > Komputeko (nia helpa terminaro) plurloke uzas la terminon »filmeto«,
> > foje ankaŭ »videaĵo« aŭ »video«. Sed mi pensas, ke »filmo« estas pli
> > logika ol »filmeto«. Kion pensas vi?
> >
> > > # Pri la originaj ĉenoj
> > >
> > > Kompreneble, la origina ĉenoj ne estas multe pli kongruaj. Eble
> > > krome al tia diskuto ni povus diskuti aliloke de la atentindaĵo
> > > pri la originaj versioj, sed tio estas tute alia afero.
> > >
> > > # Krom noto pri komunikado
> > >
> > > Mi sendis tian mesaĝon tie ĉar Tirifto diris al mi ĝi estas la
> > > ĉefa diskutejo por tiaj komunikadoj. Mi trovus persone ke uzi
> > > Gitlab estus pli taŭga por tiaj projektemaj interŝanĝoj. Kio
> > > opinias vi?
> >
> > Mi opinias, ke eble vi pravas; GitLab certe havas pli poluritajn
> > ilojn. La ĉefaj avantaĝoj de retpoŝto estas (por mi) ĝia
> > universaleco kaj alirebleco. Sed GitLabon oni probable uzus same
> > facile; ĉu vi memoras, ĉu necesas aparta GitLaba konto?
> >
> > Tamen mi iam renkontis la programon »ReCAPTCHA« en GitLab. Mi ne
> > memoras, ĉu en »gitlab.com« aŭ »gnome.gitlab.com«, aŭ aliloke. Mi ne
> > volas malvere akuzi, kaj devos rekontroli, sed tion mi eventuale
> > rigardus problema. :-)
> >
> > > Ĝis baldaŭ,
> > > Mathieu
> >
> > Dankon kaj ĝis
> > // Tirifto
> > _______________________________________________
> > gnome-eo-list mailing list
> > gnome-eo-list gnome org
> > https://mail.gnome.org/mailman/listinfo/gnome-eo-list
--
Met vriendelijke groeten
Amike vin salutas
Best regards
Bien à vous

Yves Nevelsteen
+32 (0)472 106 086


[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]