Re: Nomoj de XDG dosieroj



La angla 'video' en Esperanto estas 'filmeto' aŭ 'videaĵo', ne 'video' vidu http://vortaro.net/#video

Ni pretigas novan Komputeko-retejon, vidu www.telegramo.org/komputeko

Amike

Yves
Komputeko

Op do 16 apr. 2020 om 21:11 schreef Tirifto via gnome-eo-list <gnome-eo-list gnome org>
Le Thu, 16 Apr 2020 16:31:13 +0200,
Mathieu Lovato Stumpf Guntz <psychoslave culture-libre org> a écrit :

> Saluton,

Resaluton!

> Do mi ŝanĝis mian Gnoman medion al Esperanto por plene sperti la
> staton de nia tradukaro.
>
> # La konstato pri XDG dosierujoj
>
> La unua aĵo ke mi vidis post mia sesio-restarto estis la sugesto de
> renomado de XDG dosierujoj. Tia ŝajnis tre bona, kaj mi kredas ke ni
> povus plibonigi la nomojn per pli kongruaj proponoj. Jen estas la
> nuna listo :
>
> Labortablo
> Elŝutoj
> Ŝablonoj
> Publike
> Dokumentoj
> Muziko
> Bildoj
> Videoj
>
> Kiel vi povas vidi, ĝi ne havas plene kongruajn morfem-strukturojn,
> kun plejparte uzanta la pluraj substantivoj, unu adverbo, kaj unu
> singulara substantivo.

Mi ne trovas tiun neunuecon vere problema, kaj ĝi ne impresas al mi tro
distre. Sed mi konsentas, ke pli akordaj nomoj estus belaj, kaj
alternativoj certe esplorindas.

> # Esploro de aliaj ideoj
>
> Mia unua ideo estis proponi harmonii ĉiujn termojn per kolektivaj
> termoj (Bildaro, Dokumentaro, Viedearo…). Ĉar kompreneble dosierujoj
> povas esti malplenaj, do "-aro" pli bone komunikas tion.
>
> Nu, post mi provis fari la plenan liston, alia ideo venis al mi.
> Fakte, dum mi skribis "Muzikaro", mi opiniis ke "Musikteko" estus pli
> taŭga. Kaj retrorigardi al aliaj termoj, mi opiniis eble mi devus
> provi uzi "-teko" por ĉiuj. Almenaŭ al mi, ŝajnas pli taŭga
> "Bildteko", ktp.
>
> Tamen la kazoj de "Labortablo", "Publike" ne ŝajnas bone adaptitaj
> por tia taŭge traktebla, do mi opciis por aliaj finaĵoj, sed ĉiam
> uzanta la singulara substantiva formo. Ĉar al mi la analogio de
> labortablo ne ŝajnas tiom taŭga, mi elektis alian radikon, "fon-".
>
> Tie estas mia nuna propono:
>
> Labortablo -> Fonejo
> Publike -> Publikaĵaro
> Elŝutoj -> Elŝutteko
> Ŝablonoj -> Ŝablonteko
> Dokumentoj -> Dokumentteko
> Muziko -> Muzikteko
> Bildoj -> Bildteko
> Videoj -> Videteko
>
> Bonvolu diri al mi viajn opiniojn.

## Nomaroj

Via propono estas interesa, sed la vorto »tek« ne estas oficiala, kaj
mi ne estas konvinkita pri ĝia bezono, precipe se vortoj oficialaj
povas esti almenaŭ same taŭgaj. Rigardu precipe la vortojn »ej« kaj
»uj«:

  Dokumentoj | Dokumentejo | Dokumentujo
  Elŝutoj    | Elŝutejo    | Elŝutujo
  Ŝablonoj   | Ŝablonejo   | Ŝablonujo
  Muziko     | Muzikejo    | Muzikujo

Al miaj okuloj tiuj aspektas same bone. Sed la originalaj al mi eble
plaĉas pli bone pro siaj signifoj. La almetaĵoj (dokumentejo,
dokumentteko, dokumentujo) ĉiuj min pensigas pri iaj apartaj lokoj
aŭ enhavoj – ili aludas speciale aranĝitajn lokojn aŭ iloj por mi.

Male la nomoj originalaj simple diras al ni, kion ili enhavas:
»dokumentojn«, »elŝutojn«, »ŝablonojn«, »muzikon«… sed pri si mem ili
aludas neniajn specialajn ecojn. Sed eble tio ne malhelpus, ĉar ili ja
estas iom specialaj; mi nur timas, ke la nomoj ne estu tro »pezaj«.


## Unuopaj vortoj

Multe plaĉas al mi via uzo de »fon«! »Fonejo« ŝajnas al mi bona; eble
ankaŭ »fono« bone funkcius (precipe apud la originalaj nomoj).

»Publikaĵaro« originalece povus esti ankaŭ »publikaĵoj«.

Anstataŭ la simpla vorto (morfemo) »vide« mi tamen preferus la vorton
»film«, ĉar »vide« ne estas oficiala, kaj ĝia senco estas iom duba. Ni
diskutis tion en Oktobro de 2018 sen konkludo; vidu fadenon »Novaj
terminoj pr la teĥnika terminaro« (kiu pluiĝas al la sekva monato):

https://mail.gnome.org/archives/gnome-eo-list/2018-October/thread.html

Tie mi diris, ke mi demandos eksterliste, kaj mi faris tion lastajare
en la dissendo-listo de »La bona lingvo«. Ties anoj plej ofte uzas la
nomon »filmeto«, sed ankaŭ aperis »filmo« kaj »videaĵo«, kaj interesa
propono »bitfilmo«.

Komputeko (nia helpa terminaro) plurloke uzas la terminon »filmeto«,
foje ankaŭ »videaĵo« aŭ »video«. Sed mi pensas, ke »filmo« estas pli
logika ol »filmeto«. Kion pensas vi?

> # Pri la originaj ĉenoj
>
> Kompreneble, la origina ĉenoj ne estas multe pli kongruaj. Eble krome
> al tia diskuto ni povus diskuti aliloke de la atentindaĵo pri la
> originaj versioj, sed tio estas tute alia afero.
>
> # Krom noto pri komunikado
>
> Mi sendis tian mesaĝon tie ĉar Tirifto diris al mi ĝi estas la ĉefa
> diskutejo por tiaj komunikadoj. Mi trovus persone ke uzi Gitlab estus
> pli taŭga por tiaj projektemaj interŝanĝoj. Kio opinias vi?

Mi opinias, ke eble vi pravas; GitLab certe havas pli poluritajn ilojn.
La ĉefaj avantaĝoj de retpoŝto estas (por mi) ĝia universaleco kaj
alirebleco. Sed GitLabon oni probable uzus same facile; ĉu vi memoras,
ĉu necesas aparta GitLaba konto?

Tamen mi iam renkontis la programon »ReCAPTCHA« en GitLab. Mi ne
memoras, ĉu en »gitlab.com« aŭ »gnome.gitlab.com«, aŭ aliloke. Mi ne
volas malvere akuzi, kaj devos rekontroli, sed tion mi eventuale
rigardus problema. :-)

> Ĝis baldaŭ,
> Mathieu

Dankon kaj ĝis
// Tirifto
_______________________________________________
gnome-eo-list mailing list
gnome-eo-list gnome org
https://mail.gnome.org/mailman/listinfo/gnome-eo-list
--
Met vriendelijke groeten
Amike vin salutas
Best regards
Bien à vous

Yves Nevelsteen
+32 (0)472 106 086


[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]