Re: Nomoj de XDG dosieroj



Le Thu, 16 Apr 2020 21:20:14 +0200,
Yves Nevelsteen via gnome-eo-list <gnome-eo-list gnome org> a écrit :

La angla 'video' en Esperanto estas 'filmeto' aŭ 'videaĵo', ne
'video' vidu http://vortaro.net/#video

Bone, mi emas konsenti. La nuna komputeko prezentas kelkfoje vorton
»video« en senco de »videaĵo«; se tio estas laŭ vi eraro, tio faciligos
nian diskuton. :-) Reta Vortaro registras signifon »videaĵo« ankaŭ por
»video«; tio diras almenaŭ tion, ke iu ĝin iam tiel uzis kaj decidis
ĝin registri. Sed eble tia uzo malplimultas.

Sed se »filmeto« estas rigardata kiel ĝusta termino, ĉu oni ne devus
fari la samon pri »filmo«? »Et« montras malpliigon/malfortigon de ideo,
sed la ideo de »video« ŝajnas neniel malfortigita al mi. Sekve se
»filmeto« estas ĝusta, ankaŭ »filmo« nepre devus esti, ĉu ne?

Ni pretigas novan Komputeko-retejon, vidu www.telegramo.org/komputeko

Mi rigardis la paĝon, sed la ĉefaj skriptoj ne enhavas informojn pri
siaj permesiloj. Ĉu ili estas liberaj kaj ie haveblaj? La retpaĝo
ŝajnas plejparte senfunkcia sen ili.

Amike

Yves
Komputeko

Ĉion bonan, dankon pro konsilo
// Tirifto

Op do 16 apr. 2020 om 21:11 schreef Tirifto via gnome-eo-list <
gnome-eo-list gnome org>

Le Thu, 16 Apr 2020 16:31:13 +0200,
Mathieu Lovato Stumpf Guntz <psychoslave culture-libre org> a écrit
:

Saluton,

Resaluton!

Do mi ŝanĝis mian Gnoman medion al Esperanto por plene sperti la
staton de nia tradukaro.

# La konstato pri XDG dosierujoj

La unua aĵo ke mi vidis post mia sesio-restarto estis la sugesto
de renomado de XDG dosierujoj. Tia ŝajnis tre bona, kaj mi kredas
ke ni povus plibonigi la nomojn per pli kongruaj proponoj. Jen
estas la nuna listo :

Labortablo
Elŝutoj
Ŝablonoj
Publike
Dokumentoj
Muziko
Bildoj
Videoj

Kiel vi povas vidi, ĝi ne havas plene kongruajn
morfem-strukturojn, kun plejparte uzanta la pluraj substantivoj,
unu adverbo, kaj unu singulara substantivo.

Mi ne trovas tiun neunuecon vere problema, kaj ĝi ne impresas al mi
tro distre. Sed mi konsentas, ke pli akordaj nomoj estus belaj, kaj
alternativoj certe esplorindas.

# Esploro de aliaj ideoj

Mia unua ideo estis proponi harmonii ĉiujn termojn per kolektivaj
termoj (Bildaro, Dokumentaro, Viedearo…). Ĉar kompreneble
dosierujoj povas esti malplenaj, do "-aro" pli bone komunikas
tion.

Nu, post mi provis fari la plenan liston, alia ideo venis al mi.
Fakte, dum mi skribis "Muzikaro", mi opiniis ke "Musikteko" estus
pli taŭga. Kaj retrorigardi al aliaj termoj, mi opiniis eble mi
devus provi uzi "-teko" por ĉiuj. Almenaŭ al mi, ŝajnas pli taŭga
"Bildteko", ktp.

Tamen la kazoj de "Labortablo", "Publike" ne ŝajnas bone adaptitaj
por tia taŭge traktebla, do mi opciis por aliaj finaĵoj, sed ĉiam
uzanta la singulara substantiva formo. Ĉar al mi la analogio de
labortablo ne ŝajnas tiom taŭga, mi elektis alian radikon, "fon-".

Tie estas mia nuna propono:

Labortablo -> Fonejo
Publike -> Publikaĵaro
Elŝutoj -> Elŝutteko
Ŝablonoj -> Ŝablonteko
Dokumentoj -> Dokumentteko
Muziko -> Muzikteko
Bildoj -> Bildteko
Videoj -> Videteko

Bonvolu diri al mi viajn opiniojn.

## Nomaroj

Via propono estas interesa, sed la vorto »tek« ne estas oficiala,
kaj mi ne estas konvinkita pri ĝia bezono, precipe se vortoj
oficialaj povas esti almenaŭ same taŭgaj. Rigardu precipe la
vortojn »ej« kaj »uj«:

  Dokumentoj | Dokumentejo | Dokumentujo
  Elŝutoj    | Elŝutejo    | Elŝutujo
  Ŝablonoj   | Ŝablonejo   | Ŝablonujo
  Muziko     | Muzikejo    | Muzikujo

Al miaj okuloj tiuj aspektas same bone. Sed la originalaj al mi eble
plaĉas pli bone pro siaj signifoj. La almetaĵoj (dokumentejo,
dokumentteko, dokumentujo) ĉiuj min pensigas pri iaj apartaj lokoj
aŭ enhavoj – ili aludas speciale aranĝitajn lokojn aŭ iloj por mi.

Male la nomoj originalaj simple diras al ni, kion ili enhavas:
»dokumentojn«, »elŝutojn«, »ŝablonojn«, »muzikon«… sed pri si mem
ili aludas neniajn specialajn ecojn. Sed eble tio ne malhelpus, ĉar
ili ja estas iom specialaj; mi nur timas, ke la nomoj ne estu tro
»pezaj«.


## Unuopaj vortoj

Multe plaĉas al mi via uzo de »fon«! »Fonejo« ŝajnas al mi bona;
eble ankaŭ »fono« bone funkcius (precipe apud la originalaj nomoj).

»Publikaĵaro« originalece povus esti ankaŭ »publikaĵoj«.

Anstataŭ la simpla vorto (morfemo) »vide« mi tamen preferus la
vorton »film«, ĉar »vide« ne estas oficiala, kaj ĝia senco estas
iom duba. Ni diskutis tion en Oktobro de 2018 sen konkludo; vidu
fadenon »Novaj terminoj pr la teĥnika terminaro« (kiu pluiĝas al la
sekva monato):

https://mail.gnome.org/archives/gnome-eo-list/2018-October/thread.html

Tie mi diris, ke mi demandos eksterliste, kaj mi faris tion
lastajare en la dissendo-listo de »La bona lingvo«. Ties anoj plej
ofte uzas la nomon »filmeto«, sed ankaŭ aperis »filmo« kaj
»videaĵo«, kaj interesa propono »bitfilmo«.

Komputeko (nia helpa terminaro) plurloke uzas la terminon »filmeto«,
foje ankaŭ »videaĵo« aŭ »video«. Sed mi pensas, ke »filmo« estas pli
logika ol »filmeto«. Kion pensas vi?

# Pri la originaj ĉenoj

Kompreneble, la origina ĉenoj ne estas multe pli kongruaj. Eble
krome al tia diskuto ni povus diskuti aliloke de la atentindaĵo
pri la originaj versioj, sed tio estas tute alia afero.

# Krom noto pri komunikado

Mi sendis tian mesaĝon tie ĉar Tirifto diris al mi ĝi estas la
ĉefa diskutejo por tiaj komunikadoj. Mi trovus persone ke uzi
Gitlab estus pli taŭga por tiaj projektemaj interŝanĝoj. Kio
opinias vi?

Mi opinias, ke eble vi pravas; GitLab certe havas pli poluritajn
ilojn. La ĉefaj avantaĝoj de retpoŝto estas (por mi) ĝia
universaleco kaj alirebleco. Sed GitLabon oni probable uzus same
facile; ĉu vi memoras, ĉu necesas aparta GitLaba konto?

Tamen mi iam renkontis la programon »ReCAPTCHA« en GitLab. Mi ne
memoras, ĉu en »gitlab.com« aŭ »gnome.gitlab.com«, aŭ aliloke. Mi ne
volas malvere akuzi, kaj devos rekontroli, sed tion mi eventuale
rigardus problema. :-)

Ĝis baldaŭ,
Mathieu

Dankon kaj ĝis
// Tirifto
_______________________________________________
gnome-eo-list mailing list
gnome-eo-list gnome org
https://mail.gnome.org/mailman/listinfo/gnome-eo-list


[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]