Nomoj de XDG dosieroj



Saluton,

Do mi ŝanĝis mian Gnoman medion al Esperanto por plene sperti la staton de nia tradukaro.

# La konstato pri XDG dosierujoj

La unua aĵo ke mi vidis post mia sesio-restarto estis la sugesto de renomado de XDG dosierujoj. Tia ŝajnis tre bona, kaj mi kredas ke ni povus plibonigi la nomojn per pli kongruaj proponoj. Jen estas la nuna listo :

Labortablo
Elŝutoj
Ŝablonoj
Publike
Dokumentoj
Muziko
Bildoj
Videoj

Kiel vi povas vidi, ĝi ne havas plene kongruajn morfem-strukturojn, kun plejparte uzanta la pluraj substantivoj, unu adverbo, kaj unu singulara substantivo.

# Esploro de aliaj ideoj

Mia unua ideo estis proponi harmonii ĉiujn termojn per kolektivaj termoj (Bildaro, Dokumentaro, Viedearo…). Ĉar kompreneble dosierujoj povas esti malplenaj, do "-aro" pli bone komunikas tion.

Nu, post mi provis fari la plenan liston, alia ideo venis al mi. Fakte, dum mi skribis "Muzikaro", mi opiniis ke "Musikteko" estus pli taŭga. Kaj retrorigardi al aliaj termoj, mi opiniis eble mi devus provi uzi "-teko" por ĉiuj. Almenaŭ al mi, ŝajnas pli taŭga "Bildteko", ktp.

Tamen la kazoj de "Labortablo", "Publike" ne ŝajnas bone adaptitaj por tia taŭge traktebla, do mi opciis por aliaj finaĵoj, sed ĉiam uzanta la singulara substantiva formo. Ĉar al mi la analogio de labortablo ne ŝajnas tiom taŭga, mi elektis alian radikon, "fon-".

Tie estas mia nuna propono:

Labortablo -> Fonejo
Publike -> Publikaĵaro
Elŝutoj -> Elŝutteko
Ŝablonoj -> Ŝablonteko
Dokumentoj -> Dokumentteko
Muziko -> Muzikteko
Bildoj -> Bildteko
Videoj -> Videteko

Bonvolu diri al mi viajn opiniojn.

# Pri la originaj ĉenoj

Kompreneble, la origina ĉenoj ne estas multe pli kongruaj. Eble krome al tia diskuto ni povus diskuti aliloke de la atentindaĵo pri la originaj versioj, sed tio estas tute alia afero.

# Krom noto pri komunikado

Mi sendis tian mesaĝon tie ĉar Tirifto diris al mi ĝi estas la ĉefa diskutejo por tiaj komunikadoj. Mi trovus persone ke uzi Gitlab estus pli taŭga por tiaj projektemaj interŝanĝoj. Kio opinias vi?

Ĝis baldaŭ,
Mathieu



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]