Re: Nomoj de XDG dosieroj



Do, mi kreis tiun ĉi paĝon: https://gitlab.gnome.org/Teams/Translation/eo/-/issues/4

Bonvolu kontribui tien, repoŝtinte partoj de viaj mesâgoj kiam rilataj al tia temo. Do ne pri kromaj aferoj, kiel tiuj pri uzado de Telegramo. Por tia, estas pli bone malfermi alian atendindaĵon.

Dankon al ĉiuj

On 16/04/2020 21:14, Tirifto via gnome-eo-list wrote:
Le Thu, 16 Apr 2020 16:31:13 +0200,
Mathieu Lovato Stumpf Guntz <psychoslave culture-libre org> a écrit :

Saluton,
Resaluton!

Do mi ŝanĝis mian Gnoman medion al Esperanto por plene sperti la
staton de nia tradukaro.

# La konstato pri XDG dosierujoj

La unua aĵo ke mi vidis post mia sesio-restarto estis la sugesto de
renomado de XDG dosierujoj. Tia ŝajnis tre bona, kaj mi kredas ke ni
povus plibonigi la nomojn per pli kongruaj proponoj. Jen estas la
nuna listo :

Labortablo
Elŝutoj
Ŝablonoj
Publike
Dokumentoj
Muziko
Bildoj
Videoj

Kiel vi povas vidi, ĝi ne havas plene kongruajn morfem-strukturojn,
kun plejparte uzanta la pluraj substantivoj, unu adverbo, kaj unu
singulara substantivo.
Mi ne trovas tiun neunuecon vere problema, kaj ĝi ne impresas al mi tro
distre. Sed mi konsentas, ke pli akordaj nomoj estus belaj, kaj
alternativoj certe esplorindas.

# Esploro de aliaj ideoj

Mia unua ideo estis proponi harmonii ĉiujn termojn per kolektivaj
termoj (Bildaro, Dokumentaro, Viedearo…). Ĉar kompreneble dosierujoj
povas esti malplenaj, do "-aro" pli bone komunikas tion.

Nu, post mi provis fari la plenan liston, alia ideo venis al mi.
Fakte, dum mi skribis "Muzikaro", mi opiniis ke "Musikteko" estus pli
taŭga. Kaj retrorigardi al aliaj termoj, mi opiniis eble mi devus
provi uzi "-teko" por ĉiuj. Almenaŭ al mi, ŝajnas pli taŭga
"Bildteko", ktp.

Tamen la kazoj de "Labortablo", "Publike" ne ŝajnas bone adaptitaj
por tia taŭge traktebla, do mi opciis por aliaj finaĵoj, sed ĉiam
uzanta la singulara substantiva formo. Ĉar al mi la analogio de
labortablo ne ŝajnas tiom taŭga, mi elektis alian radikon, "fon-".

Tie estas mia nuna propono:

Labortablo -> Fonejo
Publike -> Publikaĵaro
Elŝutoj -> Elŝutteko
Ŝablonoj -> Ŝablonteko
Dokumentoj -> Dokumentteko
Muziko -> Muzikteko
Bildoj -> Bildteko
Videoj -> Videteko

Bonvolu diri al mi viajn opiniojn.
## Nomaroj

Via propono estas interesa, sed la vorto »tek« ne estas oficiala, kaj
mi ne estas konvinkita pri ĝia bezono, precipe se vortoj oficialaj
povas esti almenaŭ same taŭgaj. Rigardu precipe la vortojn »ej« kaj
»uj«:

   Dokumentoj | Dokumentejo | Dokumentujo
   Elŝutoj    | Elŝutejo    | Elŝutujo
   Ŝablonoj   | Ŝablonejo   | Ŝablonujo
   Muziko     | Muzikejo    | Muzikujo

Al miaj okuloj tiuj aspektas same bone. Sed la originalaj al mi eble
plaĉas pli bone pro siaj signifoj. La almetaĵoj (dokumentejo,
dokumentteko, dokumentujo) ĉiuj min pensigas pri iaj apartaj lokoj
aŭ enhavoj – ili aludas speciale aranĝitajn lokojn aŭ iloj por mi.

Male la nomoj originalaj simple diras al ni, kion ili enhavas:
»dokumentojn«, »elŝutojn«, »ŝablonojn«, »muzikon«… sed pri si mem ili
aludas neniajn specialajn ecojn. Sed eble tio ne malhelpus, ĉar ili ja
estas iom specialaj; mi nur timas, ke la nomoj ne estu tro »pezaj«.


## Unuopaj vortoj

Multe plaĉas al mi via uzo de »fon«! »Fonejo« ŝajnas al mi bona; eble
ankaŭ »fono« bone funkcius (precipe apud la originalaj nomoj).

»Publikaĵaro« originalece povus esti ankaŭ »publikaĵoj«.

Anstataŭ la simpla vorto (morfemo) »vide« mi tamen preferus la vorton
»film«, ĉar »vide« ne estas oficiala, kaj ĝia senco estas iom duba. Ni
diskutis tion en Oktobro de 2018 sen konkludo; vidu fadenon »Novaj
terminoj pr la teĥnika terminaro« (kiu pluiĝas al la sekva monato):

https://mail.gnome.org/archives/gnome-eo-list/2018-October/thread.html

Tie mi diris, ke mi demandos eksterliste, kaj mi faris tion lastajare
en la dissendo-listo de »La bona lingvo«. Ties anoj plej ofte uzas la
nomon »filmeto«, sed ankaŭ aperis »filmo« kaj »videaĵo«, kaj interesa
propono »bitfilmo«.

Komputeko (nia helpa terminaro) plurloke uzas la terminon »filmeto«,
foje ankaŭ »videaĵo« aŭ »video«. Sed mi pensas, ke »filmo« estas pli
logika ol »filmeto«. Kion pensas vi?

# Pri la originaj ĉenoj

Kompreneble, la origina ĉenoj ne estas multe pli kongruaj. Eble krome
al tia diskuto ni povus diskuti aliloke de la atentindaĵo pri la
originaj versioj, sed tio estas tute alia afero.

# Krom noto pri komunikado

Mi sendis tian mesaĝon tie ĉar Tirifto diris al mi ĝi estas la ĉefa
diskutejo por tiaj komunikadoj. Mi trovus persone ke uzi Gitlab estus
pli taŭga por tiaj projektemaj interŝanĝoj. Kio opinias vi?
Mi opinias, ke eble vi pravas; GitLab certe havas pli poluritajn ilojn.
La ĉefaj avantaĝoj de retpoŝto estas (por mi) ĝia universaleco kaj
alirebleco. Sed GitLabon oni probable uzus same facile; ĉu vi memoras,
ĉu necesas aparta GitLaba konto?

Tamen mi iam renkontis la programon »ReCAPTCHA« en GitLab. Mi ne
memoras, ĉu en »gitlab.com« aŭ »gnome.gitlab.com«, aŭ aliloke. Mi ne
volas malvere akuzi, kaj devos rekontroli, sed tion mi eventuale
rigardus problema. :-)

Ĝis baldaŭ,
Mathieu
Dankon kaj ĝis
// Tirifto
_______________________________________________
gnome-eo-list mailing list
gnome-eo-list gnome org
https://mail.gnome.org/mailman/listinfo/gnome-eo-list


[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]