Re: GNOME 3.32 eldoniĝis



Saluton Tirifto, Kristjan,

Dankon pro la mesaĝoj, kaj pardonon pro la malfrua respondo.  Mi ne vere
scias kion diri, sed mi ne volas diri nenion!

Mi ege feliĉas, pri specifa afero:

Je lun, 2019-04-01 je 08:19 +0200, Kristjan SCHMIDT via gnome-eo-list skribis:
On 19-03-23 18:44, Tirifto via gnome-eo-list wrote:
Kiam mi lastatempe provis daŭre agordi mian sistemon al Esperanto, ĝi
ne estis sperto tre kontentiga, sed ekde tiam ĝi iĝis multe pli
agrabla. Espere nia skipo sukcese daŭrigos tian evoluon, ĝis tuta GNOME
brilos per verd’! (Kaj ties emblemo postsignos la paŝon al fina venk’.)

La Esperanta versio de GNOME nun estas vere uzebla, kaj restas nur unu
netradukita ĉeno por mi, kiun mi vidas dum mia ĉiutaga uzado:
"Password:" sur la ŝlosa ekrano.  Lastsemajne mi tradukis tiun ĉenon en
linux-pam.

Do, espereble ni sukcesos pasi la limon de 80% ĝis la sekva eldono por
akiri la oficialan staton ke GNOME estas tradukita al Esperanto. Ĉi
foje ni maltrafis la limon nur per 2 aŭ 3 elcentoj :-(
https://help.gnome.org/misc/release-notes/3.32/i18n.html.en

Espereble jes :-)  GNOME 3.34 estos la verda versio de GNOME, do!

Dankon al ĉiuj pro via traduklaboro.

Amike,
Carmen

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]