Re: Skroblo, skrobli...



Sebastien Zurfluh via gnome-eo-list píše v Út 02. 04. 2019 v 21:09
+0200:
Saluton al ĉiuj kaj gratulojn por via laboro sur Gnome 3.32 !

Saluton! Dankon! Gratulon!

Tradukante Lollypop, mi trafis la vorton 'scrobble', artfarita de la 
kompanio Last.fm. La defino de 'scrobble' estas la sekva :

 > v.    To publish one's music-listening habits to the Internet via 
software, in order to track when and how often certain songs are
played.
eo: alŝuti la rutinon de muzik-aŭskulto de ulo per programo por ke
eblas 
la registrado de kiam kaj kia ofte oni ludas la muzikpecojn.
 > n.    A datum or the aggregate data collected by this means.
eo: datumo aŭ datumaro kolektata tiamaniere
 > v.    To waylay, kidnap or steal.
eo: rabi?, forkapti aŭ ŝteli


Do mi vidas du opcioj, kaj mi volas havi vian opinion.

1. Esperantigi : skrobl- (skrobli, skroblado, ...)

2. Uzi vortkombino : luditkolekt- (luditkolekti, luditkolektado, ...)


Mi uzis la duan opcion ĝis nun, sed mi pensas ke malfacilas kompreni 
'luditkolektadon'... ĉu iu havas plibonan ideon ?

Mi multe preferus, ke ni uzu jamajn vorterojn, sed mi anticipas, ke
unuopa vorto ne povos doni sufiĉe klaran ideon. »Luditkolektado« vere
tenas iom vastan signifon.

Tiuokaze, se ĝi konvenus por la tradukataj ĉenoj, mi proponus fari
plurvortan priskriban tradukon. Mi ne povas doni precizan proponon, ĉar
mi ne sukcesis ekscii, kion ĝuste Lollypop faras, sed se vi tion scias,
ĉu vi povus tiun agon mallonge priskribi?

Ekzemple, se la programo registras oftecon de luditaj kantoj kaj
alŝutas tiujn al interreta servo, eblus traduki ĉenon »Scrobble« kiel:
»Alŝuti aŭskultajn kutimojn«. Ĉi tio funkcius?

Respektplenajn Salutojn,
Seo

Ĉion bonan
// Tirifto

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]