Re: Skroblo, skrobli...



Resal Sebastien,

Je mer, 2019-04-03 je 02:18 +0200, Sebastien Zurfluh skribis:
Oh, mi estas la tradukanto de Lollypop de jaroj ;). Koran dankon por via kontribuo. 
Sciigu min, parenteze, se vi trovis malbonajn tradukojn en Lollypop.
Kaj dankon al vi pro via traduklaboro :-)

 Bonegajn korektojn vi provizis, tamen mi ne samopinias pri ĉi-tiuj :
    aliigi / redakti
kvankam mi preferas aliigi, redakti iame plitaŭgas
ekz. "aliigi tekston" malsimilas al "redakti tekston"

Ĉefe mi elektas uzi tiujn vortojn tiel:

- Modify -> Aliigi
- Edit -> Redakti

    trako / (muzik)peco :
trako
- Parto de sonregistraĵo apartiganta voĉon (reta-vortaro.de)
- Vojo sur magneta bendo aŭ datendisko, laŭ kiu signalo estas registrata (vortaro.net)
 
peco
- Apartigita parto de spirita verko: [...] peco de muziko (reta-vortaro.de)
- Arta verko, rigardata kiel unu tuto inter similaj (vortaro.net)

Do laŭ vortaro la uzo de 'trako' kaj 'peco' estas la sama kiel en la
franca lingvo (piste, pièce/morceau).
Mi pensas ke la uzo de 'trako' anstataŭ 'peco' venas de la amaso de
novaj komencantoj de angla deveno.

Mi dubis pri tiu vortelekto.  Nederlande ni ankaŭ diras "(muzik)peco"
((muziek)stuk), kaj la nederlanda vorto por "trako" (spoor) nur estas
uzata por trajntrakoj kaj sontrakoj (ekz., dekstra, maldekstra).

Finfine mi elektis uzi "trako", ĉar la cetero de la GNOME tradukaro uzas
tiun tradukon.  Sed se vi opinias, ke "peco" estas pli bona, uzu tiun
:-)

    grando / dimensio
dimensi4o 1 👥 Ĉiu el la grandoj necesaj por priskribi la amplekson
k eventuale la formon de objekto, ekz. longo, larĝo, alto, diko,
diametro ks: doni la dimensiojn de ŝranko, barelo, aŭtomobilo;
konstruaĵo de imponaj dimensioj; (f) taksi la dimension de evento,
de ribelo.
 
grando. Io, kio povas esti pli-malpli granda, k estas ĝenerale
prezentata per nombro: longo, temperaturo, tempo estas grandoj, kiuj
difinas la staton de objekto; la simplaj membroj de la Ligo estas
nur simplaj matematikaj grandojZ; kometo de unua grandoG; skalara,
vektora grando.

Ankaŭ tiuj du estas kiel en la franca, la dimensio de fenestro estas
sia larĝo kaj alto, sia grando estas ekz. eta aŭ 24".

Mi pensas, ke "grando/dimension" temas pri dosieroj ĉi tie?  Mi bezonus
ekzemplon por klarigi miajn elektojn.

Mi tamen pli kaj pli dubas pri la signifo de "grando" kaj rilataj
vortoj.  La vorto estas uzata kiel:

1. Eco de afero.  Ekz., la grando de iu dosiero estas 1 MiB.  NL:
   Grootte.  EN: Size.

2. Abstrakta, fizika afero.  Ekz., longo estas grando, kiu oni povas
   esprimi per metro.  NL: Grootheid.  EN: Physical quantity?

Sed kiam mi legas la tekston de PIV, mi tute ne povas trovi la unuan
signifon, nur la duan.  La unuan signifon mi nur povas trovi sub
"grandeco".

Kaj tio igas min dubi.  Ŝajnas, ke la ĝusta vortelekto estas "grandeco",
sed fakte multe da homoj ankoraŭ uzas "grandon".  Krome, homoj uzas
kaj "grandon" kaj "grandecon".  Same por vortoj kiel "longo/longeco",
"alto/alteco", ktp.

Ĉu iu scias pli ol mi pri tiu temo?

Aparte, mi multe ridis kiam mi vidis mian tradukon de "start-up" per
"ekfirmao", eraron kiun vi prave korektis.

:-)

Amike,
Carmen

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]