Re: Skroblo, skrobli...



Oh, mi estas la tradukanto de Lollypop de jaroj ;). Koran dankon por via kontribuo.

Sciigu min, parenteze, se vi trovis malbonajn tradukojn en Lollypop.
Kaj dankon al vi pro via traduklaboro :-)
Bonegajn korektojn vi provizis, tamen mi ne samopinias pri ĉi-tiuj :

    aliigi / redakti
kvankam mi preferas aliigi, redakti iame plitaŭgas

ekz. "aliigi tekston" malsimilas al "redakti tekston"

    trako / (muzik)peco :

trako
- Parto de sonregistraĵo apartiganta voĉon (reta-vortaro.de)
- Vojo sur magneta bendo aŭ datendisko, laŭ kiu signalo estas registrata (vortaro.net)

peco
-
Apartigita parto de spirita verko: [...] peco de muziko (reta-vortaro.de)
-
Arta verko, rigardata kiel unu tuto inter similaj (vortaro.net)

Do laŭ vortaro la uzo de 'trako' kaj 'peco' estas la sama kiel en la franca lingvo (piste, pièce/morceau).

Mi pensas ke la uzo de 'trako' anstataŭ 'peco' venas de la amaso de novaj komencantoj de angla deveno.


    grando / dimensio

dimensi4o 1 👥 Ĉiu el la grandoj necesaj por priskribi la amplekson k eventuale la formon de objekto, ekz. longo, larĝo, alto, diko, diametro ks: doni la dimensiojn de ŝranko, barelo, aŭtomobilo; konstruaĵo de imponaj dimensioj; (f) taksi la dimension de evento, de ribelo.

grando. Io, kio povas esti pli-malpli granda, k estas ĝenerale prezentata per nombro: longo, temperaturo, tempo estas grandoj, kiuj difinas la staton de objekto; la simplaj membroj de la Ligo estas nur simplaj matematikaj grandojZ; kometo de unua grandoG; skalara, vektora grando.

Ankaŭ tiuj du estas kiel en la franca, la dimensio de fenestro estas sia larĝo kaj alto, sia grando estas ekz. eta aŭ 24".


Aparte, mi multe ridis kiam mi vidis mian tradukon de "start-up" per "ekfirmao", eraron kiun vi prave korektis.

Amike,
Seo

On 02/04/2019 23:43, Carmen Bianca Bakker wrote:
Saluton Sebastien,

Je mar, 2019-04-02 je 21:09 +0200, Sebastien Zurfluh via gnome-eo-list skribis:
Saluton al ĉiuj kaj gratulojn por via laboro sur Gnome 3.32 !
Dankon :)

Tradukante Lollypop, mi trafis la vorton 'scrobble', artfarita de la 
kompanio Last.fm. La defino de 'scrobble' estas la sekva :
Mi antaŭ nelonge tradukis plejparton de Lollypop, kaj mi tenis
"scrobble" tiel.  Mi konsentas, tamen, ke ni povus trovi pli bonan
solvon.

Do mi vidas du opcioj, kaj mi volas havi vian opinion.

1. Esperantigi : skrobl- (skrobli, skroblado, ...)

2. Uzi vortkombino : luditkolekt- (luditkolekti, luditkolektado, ...)


Mi uzis la duan opcion ĝis nun, sed mi pensas ke malfacilas kompreni 
'luditkolektadon'... ĉu iu havas plibonan ideon ?
Kiam mi tradukis Lollypop, mi elektis teni "scrobble" pro kelkaj kialoj:

1. Tiel uzantoj povas facile serĉi tiun (fremdan) terminon.

2. Multe da alilingvaj tradukoj ankaŭ tenas tiun terminon netradukita.

3. Fakte, mi _ankoraŭ_ ne komprenas la signifon de la termino.

Esperantigo de la termino probable estus bona solvo. Mi konsentas, ke
'luditkolektado' estas malfacilkomprenebla.

Sciigu min, parenteze, se vi trovis malbonajn tradukojn en Lollypop.
Kaj dankon al vi pro via traduklaboro :-)

Amike,
Carmen


[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]