Re: Salutoj



Bonvenon Carmen,

mi tre ĝojas pri via mesaĝo :-) Estus mojose se ni kune sukcesos traduki la kernon!

Pri la temo "enŝalti/elŝalti -> ŝalti/malŝalti" ni ofte diskutis. Sed sen iu bona rezulto. Mia argumento ĉiam estas ke ŝalti/malŝalti estas malbona elekto. Laŭ tiu logiko, oni ne povus malŝalti per ŝaltilo (ĉar ĝi nur povas ŝalti) kaj ankaŭ ekzistas ŝaltiloj por elekti diversajn reĝimojn (do per ili oni nek (en)ŝaltas nek malŝaltas).

Mi estas germano (la vorto ŝalti devenas de la germana) kaj mi estas elektronikisto (do iom specialisto pri diverspecaj ŝaltiloj). Verŝajne pro tio mi rezistas uzi la solvon "ŝalti/malŝalti" (kiu nur taŭgus por facilaj aferoj kiel "ŝalti/malŝalti la lumon").

Mi ne batalemas pri tiu temo, do se iu ŝanĝus enŝalti/elŝalti al ŝalti/malŝalti, mi ne kontraŭus. "enŝalti/elŝalti" ja ankaŭ ne estas bona solvo, sed pli bonan mi ĝis nun ne trovis.

Amike,
Kristjan

On 18-09-27 15:48, Carmen Bianca Bakker wrote:
Saluton amikoj,

Mi estas Carmen, studentino el Frisio, Nederlando.  Mi studas
informatikon ĉe NHL Hogeschool en Leeuwarden (Levardo), kaj mi estas nun
en mia 4a jaro tie.  Por mia dua deviga "minoro" (parto de eduko), mi
elektis fari ion esperantan.  Specife, mi proponis fari tradukojn por
libera programaro---GNOME.

Por la sekvaj monatoj (ĝis pli-malpli Februaro) mi havos multe da tempon
por fari Esperantajn tradukojn.  Mia celo estas, ke la tuta kerno de
GNOME estu tradukita.  Sumigite, tio estas proksimume 20.000 tradukendaj
linioj.  Mi havas fidon, ke tio eblas.  Kaj mi esperas, ke vi ŝatos
kunlabori kun mi.

Mi jam tradukis gnome-settings-daemon, kaj mi nun tradukas
gnome-control-center.  Dum mia tradukado, mi kunmetis liston de termoj,
por ke la tradukoj uzos koheran terminaron.  Kelkajn jam-uzatajn termojn
mi ŝanĝis (ekzemple, enŝalti/elŝalti -> ŝalti/malŝalti), kaj mi esperas,
ke la origina tradukanto ne sentu sin malbone pri tiu afero.  Mi provas
helpi, kaj certe kiam mi eraras, bonvolu diri al mi :-)

La liston mi sendos al ĉi tiu dissendolisto en aparta mesaĝo.

Nu, eble io pri mi.  Mi eklernis Esperanton antaŭ proksimume unu jaro.
Post kelkaj semajnoj, mi povis vere komuniki per Esperanto (kio estis
tre mojosa afero).  Ĉimomente mia Esperantpovo restas ie post
komencinta, mi kredas---certe mi ne estas flua.  Mia persona celo de la
minoro estas atingi pli-malpli A1-nivelon de Esperanto.  Mi esperas do,
ke miaj tradukoj estu sufiĉe bonaj.

Cetere, mi estas rekomendanto de libera programaro.  Mi faris staĝon ĉe
FSFE (Free Software Foundation Europe) en Berlino pasintjare, kaj mi
foje sendas plibonigojn al liberaj projektoj.

Mi antaŭĝojas pri kunlabori kun vi!

Amike,
Carmen


_______________________________________________
gnome-eo-list mailing list
gnome-eo-list gnome org
https://mail.gnome.org/mailman/listinfo/gnome-eo-list


[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]