Re: Salutoj



Carmen Bianca Bakker píše v Čt 27. 09. 2018 v 15:48 +0200:
Saluton amikoj,

Mi estas Carmen, studentino el Frisio, Nederlando.  Mi studas
informatikon ĉe NHL Hogeschool en Leeuwarden (Levardo), kaj mi estas
nun en mia 4a jaro tie.  Por mia dua deviga "minoro" (parto de
eduko), mi elektis fari ion esperantan.  Specife, mi proponis fari
tradukojn por libera programaro---GNOME.

Saluton Carmen!

Estas tre bone legi tion, kaj mi ĝojas, ke vi ricevis kaj decidis sekvi
tiun eblon. Bonvenu al la skipo!

Por la sekvaj monatoj (ĝis pli-malpli Februaro) mi havos multe da
tempon por fari Esperantajn tradukojn.  Mia celo estas, ke la tuta
kerno de GNOME estu tradukita.  Sumigite, tio estas proksimume 20.000
tradukendaj linioj.  Mi havas fidon, ke tio eblas.  Kaj mi esperas,
ke vi ŝatos kunlabori kun mi.

Mi kredas, ke ne okazis multa laboro pri tradukado dum la pasintaj
monatoj, sed mi ankaŭ ne atentis la projekton multe. Kredas mi do, ke
via helpo certe estos ega por nia afero!

Ceterulojn mi espere povas sciigi, ke mi jam antaŭe kun Carmen
kunlaboris kadre de alia (negranda) projekto, kaj ĉio progresis bone
kaj agrable. Jam mi do havas kialon antaŭĝoji ŝian helpon.

Mi jam tradukis gnome-settings-daemon, kaj mi nun tradukas
gnome-control-center.  Dum mia tradukado, mi kunmetis liston de
termoj, por ke la tradukoj uzos koheran terminaron.  Kelkajn jam-
uzatajn termojn mi ŝanĝis (ekzemple, enŝalti/elŝalti ->
ŝalti/malŝalti), kaj mi esperas, ke la origina tradukanto ne sentu
sin malbone pri tiu afero.  Mi provas helpi, kaj certe kiam mi
eraras, bonvolu diri al mi :-)

La liston mi sendos al ĉi tiu dissendolisto en aparta mesaĝo.

Mi estas skribonta pli detalan respondon al tiu mesaĝo.

Nu, eble io pri mi.  Mi eklernis Esperanton antaŭ proksimume unu
jaro. Post kelkaj semajnoj, mi povis vere komuniki per Esperanto (kio
estis tre mojosa afero).  Ĉimomente mia Esperantpovo restas ie post
komencinta, mi kredas---certe mi ne estas flua.  Mia persona celo de
la minoro estas atingi pli-malpli A1-nivelon de Esperanto.  Mi
esperas do, ke miaj tradukoj estu sufiĉe bonaj.

Al mi via lingva kapablo ŝajnas entute bona, do mi esperas, ke viaj
tradukoj povos stari bonaj mem, kaj ke ili havos sufiĉan apogon okaze
de neceso. Mi mem nun luktas kun kelkaj malfacilaĵoj, kiuj iom limigas
mian helpopovon, sed espere aliaj skipanoj »maldormos je tio«. ;)

Cetere, mi estas rekomendanto de libera programaro.  Mi faris staĝon
ĉe FSFE (Free Software Foundation Europe) en Berlino pasintjare, kaj
mi foje sendas plibonigojn al liberaj projektoj.

Mi antaŭĝojas pri kunlabori kun vi!

Amike,
Carmen

Samsente kaj reciproke
// Tirifto

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]