Salutoj



Saluton amikoj,

Mi estas Carmen, studentino el Frisio, Nederlando.  Mi studas
informatikon ĉe NHL Hogeschool en Leeuwarden (Levardo), kaj mi estas nun
en mia 4a jaro tie.  Por mia dua deviga "minoro" (parto de eduko), mi
elektis fari ion esperantan.  Specife, mi proponis fari tradukojn por
libera programaro---GNOME.

Por la sekvaj monatoj (ĝis pli-malpli Februaro) mi havos multe da tempon
por fari Esperantajn tradukojn.  Mia celo estas, ke la tuta kerno de
GNOME estu tradukita.  Sumigite, tio estas proksimume 20.000 tradukendaj
linioj.  Mi havas fidon, ke tio eblas.  Kaj mi esperas, ke vi ŝatos
kunlabori kun mi.

Mi jam tradukis gnome-settings-daemon, kaj mi nun tradukas
gnome-control-center.  Dum mia tradukado, mi kunmetis liston de termoj,
por ke la tradukoj uzos koheran terminaron.  Kelkajn jam-uzatajn termojn
mi ŝanĝis (ekzemple, enŝalti/elŝalti -> ŝalti/malŝalti), kaj mi esperas,
ke la origina tradukanto ne sentu sin malbone pri tiu afero.  Mi provas
helpi, kaj certe kiam mi eraras, bonvolu diri al mi :-)

La liston mi sendos al ĉi tiu dissendolisto en aparta mesaĝo.

Nu, eble io pri mi.  Mi eklernis Esperanton antaŭ proksimume unu jaro.
Post kelkaj semajnoj, mi povis vere komuniki per Esperanto (kio estis
tre mojosa afero).  Ĉimomente mia Esperantpovo restas ie post
komencinta, mi kredas---certe mi ne estas flua.  Mia persona celo de la
minoro estas atingi pli-malpli A1-nivelon de Esperanto.  Mi esperas do,
ke miaj tradukoj estu sufiĉe bonaj.

Cetere, mi estas rekomendanto de libera programaro.  Mi faris staĝon ĉe
FSFE (Free Software Foundation Europe) en Berlino pasintjare, kaj mi
foje sendas plibonigojn al liberaj projektoj.

Mi antaŭĝojas pri kunlabori kun vi!

Amike,
Carmen

Attachment: signature.asc
Description: OpenPGP digital signature



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]