Re: Termoj por terminaro



Carmen Bianca Bakker píše v Čt 27. 09. 2018 v 16:40 +0200:
Resaluton,

Resaluton!

En ĉi tiu mesaĝo mi proponas aldonajn termojn por la
terminaro.  Kelkaj termoj estas ege "facilaj" termoj, sed mi ne
certas precize, ie oni metus la limon inter ja-inkluzivigita kaj ne-
inkluzivigita.

Petite mi korektu vian esprimon »term·o« al »termin·o«; la unua ŝajnas
esti neoficiala vorto kun signifo ĉefe matematika, dum la dua signifas
apartan nomon. (Tial ni havas »termin·ar·o·n«!)

Mi ne certas, ĉu vi jam trovis nian paĝon en la GNOME-a vikio aŭ ne,
sed duaokaze jen ligilo:

https://wiki.gnome.org/Esperanto/

Tie vi trovos nian tutan nunan regularon, kaj en la parto titolita
»Vortoj« ankaŭ ligilon al nia nuna terminaro. Ni ĝenerale inkluzivigas
novan terminon en nia terminaro nur se ĝi ne estas en Komputeko, aŭ
diferencas de Komputeko. Sekve oni povas ĉion alian preni el Komputeko
kaj ni povas ĉion akordan kun Komputeko ellasi. Tio ŝparas laboron, sed
oni devas unue bone koni aŭ kontroli la terminaron.

Plue atentu, ke la terminaro estis refarita kaj ŝanĝita antaŭ ne tre
longe, do plejmulto de la tradukaĵoj estis farita nelaŭ ĝi. Ni ankaŭ
faru ĝin eble pli facile trovebla.

Ĉiuokaze, jen la senorda listo:

Espere ne gravas, ke mi ŝanĝu la ordon de la citataj listeroj, por pli
facile ilin respondi. Pri kelkaj mi havas sufiĉe klaran kaj simplan
opinion, sed pli sube mi ankaŭ skribas pli detalajn rimarkojn.


- Ad-hoc -> Porokaza
- Ambient -> Ĉirkaŭa
- Aspect ratio -> Proporcio
- AM / PM -> ATM / PTM (antaŭtagmeze / posttagmeze)
- Battery -> Baterio (anstataŭ akumulatoro)
- Blu-ray -> Blu-radia
- Brightness -> Heleco (anstataŭ brileco)
- Character -> Signo
- Clear -> Vakigi
- Dongle -> Ricevilo
- Escape -> Eskapa klavo
- Format -> Formo (kiel .png ktp)
- Hinting -> Polurado (de tiparo)
- Interpret -> Interpreti
- Key binding, hot key -> Klavkombino (anstataŭ rapidklavo)
- Keyboard layout -> Klavararanĝo
- Operating system -> Operaciumo
- Policy -> Politiko
- Power button -> Ŝaltbutono
- Reset -> Reagordi
- RGB -> RVB (Ruĝa Verda Blua)
- Temporary -> Provizora
- Timeout -> Tempolimo
- Top bar (GNOME) -> Supra breto
- Transfer -> Transmeti

Mi konsentas; ni aldonu tiujn.


- Import -> Enporti (anstataŭ importi)
- Export -> Elporti (anstataŭ eksporti)
- Magnifier -> Pligrandigilo
- Network -> Reto
- Turn on/off, enable/disable -> Ŝalti/malŝalti (anstataŭ
enŝalti/elŝalti)

Tiuj jam estas en la terminaro.


- Backlight -> Fonlumo
- Daemon -> Demono
- Dismount -> Demeti
- Download -> Elŝuti
- Font -> Tiparo
- Feature -> Funkcio
- Hardware -> Aparataro
- Hotspot -> Retkaptejo
- Idle, inactive -> Senokupa
- Input -> Enigo
- Mount -> Surmeti
- Output -> Eligo
- Override -> Transpasi
- Plug in -> Konekti (per ŝnuro)
- Plugin -> Kromprogramo
- Port -> Pordo
- Schedule -> Tempoplano
- Scroll -> Rulumi
- Server -> Servilo (anstataŭ servo)
- Session -> Seanco
- Smartcard -> Inteligenta memorkarto
- Space -> Spaco (sur disko)
- Startup -> Startigo
- UPS -> Vicnutrilo
- Virtual machine -> Virtuala maŝino
- VPN -> VPR (Virtuala Privata Reto)
[Estis alia linio ĉi tie, sed Evolution ne estas bona redaktilo.]
- Warning, caution -> Averto

Ĉi tiuj terminoj jam ekzistas en Komputeko, sen konkurantoj.


- Custom -> Propra
- Lock -> Ŝlosi
- String -> Ĉeno
- Unlock -> Malŝlosi
- Upload -> Alŝuti

Ĉi tiuj havas konkurantojn nur tre malfortajn, sed tamen ni povas ilin
inkluzivigi.


- AC power -> Hejmelektra energio (mi tute ne certas.  Ni bezonas
tradukon de <https://en.wikipedia.org/wiki/Mains_electricity>;;;.
Nederlande ni uzas "netstroom", kion mi ŝatas pli ol "AC power" mem.
Oni bezonas ĉi tiun termon por ŝargi tekkomputilon per ŝnuro.)

Mi pensas, ke eble sufiĉus »hejma elektro«, kaj se ne necesas
precizeco, eble eĉ nur »elektro«. Dependas de tio, kiom la detaloj
gravas kaj utilas. Ĉu vi havas pli profundan komprenon de la kunteksto
kaj ties postuloj?

- Backspace -> Retropaŝa klavo

Komputeko jam havas ĝin, sed mi havas sentojn miksitajn pri la vortero
»retro«. Laŭ vortaroj (PIV, ReVo, Hron) ĝi egalas al »reen«, do mi unue
pripensus la nomojn »reenpaŝa klavo«, »reena klavo«, aŭ eĉ »reen-
klavo«. Kion vi pensas pri tiuj?

- Calibrate -> Kalibri

»Kalibro« ŝajne estas ia diametro. Mi ŝatus, ke iu klarigu, kiel
diametro sencas por nia uzo, aŭ trovu eble pli facile kompreneblan
vorton. (Dume ni povas uzi ĝin laŭ Komputeko.)

- Compose key -> Kompona klavo (anstataŭ krea klavo)

Mi pensas, ke »kombina klavo« eble pli taŭgus.

- Credentials -> Akreditaĵo(j)

Pli simpla (kaj ere oficiala) vorto estus »salut·il·o·j«, ĉu ne?

- Engine -> Modulo

Komputeko listigas, sed ne klarigas! Ŝajnas, ke la sola oficialigita
signifo de »modul« estas ago de certaj nuancado aŭ variado. Aliaj
(neoficialaj) difinoj ŝajnas esti tute nerilataj al programaro. Se
neniu kialigos ĝin, mi proponas uzi vorton »motoro« anstataŭe. (Tiun mi
trovas entute bone komprenebla.)

- File browser -> Dosierfoliumilo

Se vi konsentas, ke ĝi taŭgus, ni prefere disigu al »dosiera
foliumilo«.

- Hibernate -> Pasivumigi
- Sleep -> Dormeti (signifas aŭ pasivumigi aŭ halteti)
- Stand-by -> Pretstari
- Suspend -> Halteti

Nia terminaro jam havas tradukon al »pasivumigi«, sed anstataŭ
»halteti« ĝi diras »interrompi« (sed »halteti« ŝajnas eble pli taŭga).
Plie mi pensas, ke anstataŭ »dormeti« eble pli bonus nur »dormi« – kion
pensas vi?

Mi pensas, ke ankaŭ pli bonus fari ĉiujn nure aktivaj aŭ nure pasivaj.
Anstataŭ »pasivumigi« ni do povus uzi vorton »pasivumi«, ĉar ni ankaŭ
uzus »halteti«, kaj ne »haltetigi«, ktp.

- Identity -> Idento (anstataŭ identeco)

Probable funkcius, sed »identeco« ŝajnas pli ofta. Kial ŝanĝi?

- Interface -> Fasado

Ĉu vi proponas tion por ĉiaj »interface«, aŭ ĉu nur por »graphical
interface« (samkiel Komputeko)? Duaokaze mi konsentas, sed unuaokaze mi
ŝatus klarigon / kialigon.

- Laptop -> Tekkomputilo

»Tek« estas vortero kun ŝajne diversaj signifoj, el kiuj ĝuste tiu
uzata ĉi tie ŝajnas al mi superflua. Mi pensas, ke pli bonaj (eĉ pli
kompreneblaj) estus »klap·komput·il·o« aŭ »port·ebl·a komput·il·o«.
Kion pensas vi? Proponojn mi prenis el jena utila listo:

http://bonalingvo.net/index.php/Ssv:_T

(Nun mi rimarkis, ke la vorto fakte estas en nia terminaro. Mi ĉiuokaze
nun proponas ŝanĝon.)

- LCD -> LCD

Povas esti, sed kion vi pensas pri »fluid·kristal·a ekran·o«?
Mallongigo »LCD« ŝajnas sufiĉe norma en sia fako, sed tradukita nomo
estus ankaŭ ĝusta, kaj eventuale ankaŭ pli kompreniga pri la teĥnikaro.

- LED -> LED

Ankaŭ povas esti, sed kion vi pensas pri »lum·diod·o«? (Situacio esence
sama al tiu de »LCD -> LCD«.)

- Media (CD, USB) -> Datumportilo

Tio estas nia tradukaĵo de »volume«, sed plian aplikon al »media« mi
trovas senproblema, se la sistemo ne bezonas distingi inter tio kaj
»volume«.

- Media player -> Medioludilo (anstataŭ plurmedioludilo)

Plej grave la vortero »medi« estas misa ĉi tie. »Media« tradukeblas
kiel »aŭd·vid·aĵ·o·j«. Sekve eblas tradukoj kiel »ludilo de
aŭdvidaĵoj«, »aŭdvidaĵludilo«, aŭ eble eĉ »aŭdvidludilo«. Kio vi
pensas, ke plej bonus? (Eblus ankaŭ »vid·aŭd·aĵ·o·j«, laŭprefere – kial
ne?)

- Night light -> Noktlumo (anstataŭ nokta lumo)

Inter la anstataŭanto kaj la anstataŭato mi vidas neniun gravan
diferencon, sed neniu estas en nia terminaro, do mi konsentos al via
preferato.

- Permanent -> Permanenta?

Depende de la bezonata signifo, ĉu vi prefere povus elekti inter
»ĉiama«, »daŭra«, kaj »konstanta«?

- Pop-up -> Ŝprucfenestro

Komputeko jam havas ĝin en pli detala formo, kaj miaopinie tio bonas.
Mi supozas, ke »pop-up« ne devas ĉiam esti fenestro, do mi lasus
liberon pri la termino, kaj nenion aldonus.

- Power -> Energio (anstataŭ kurento)

Se temas pri elektro, eble ni simple uzu vorton »elektro«? (»Kurento«
ŝajnas nenecesa, kaj »energio« alie iom tro ampleksa.)

- Primary -> Ĉefa
- Secondary -> Duaranga

Se vi ne trovas la samformecon de »unu·a·rang·a« volinda, mi konsentas.

- Refresh rate -> Ofteco de aktualigo

Konsentite se neniu ideos vorton pli bonan ol »aktualigo«.

- Resolution -> Distingivo (anstatŭ distingo)

Mi fakte enkondukis la terminon »distingo« per tiu ĉi dissendolisto. La
vortero »iv« estas superflua, kaj ĉar oni devas kompreni vorton laŭ
ĝiaj vorteroj, ni uzu la taŭgajn vortojn fundamentajn kaj oficialajn.

Laŭ mi sufiĉas skribi »disting·o«; kelkaj aliaj lingvoj uzas
samsignifan vorton, miakrede. Ankaŭ »disting·pov·o« estas pripensebla.

- Sensitivity -> Sentiveco

»Sentemo« probable pli bonus. (Vidu ĉe »Resolution -> Distingivo«.)

- Share -> Kunhavigi (anstataŭ havigi, konigi, komunigi)

»Kunhavigi« estas ĝusta vorto, sed ankaŭ »havigi« estas bona laŭ mi. Ĉu
ni povas nuancigi ilin laŭ la situacio? Ekzemple, se mi volus sendi al
iu kopiaĵon de io, mi dirus, ke mi »havigas« ĝin, ĉar mi volas emfazi,
ke tiu persono ĝin havos. Sed se mi volus doni al iu komunan posedon de
la originalo, mi dirus, ke mi »kunhavigas« ĝin, por emfazi, ke ni havos
kune la saman.

Efektive la vortoj estas interŝanĝeblaj – eĉ inter la ekzemplaj
situacioj. Tial ni povas aŭ fari nuancon, aŭ elekti unu vorton.
»Havigi« estas duaokaze pli mallonga, sed se vi trovas alian kialon
apoge al »kunhavigi«, ankaŭ tion ni povas uzi. Sed temas pri du similaj
vortoj, kiuj estas nefakaj, do iugrada variado estas tute bone
permesebla.

- Tablet computer -> Tabulkomputilo

Ŝajnas bona, sed ankaŭ ekzistas la vorto »platkomputilo«, kiu povus
esti eĉ pli taŭga. Mi ne scias sufiĉe bone la amplekson de »tabul«.
Kion pensas vi?

- Virtualization -> Virtualigado

Komputeko diras sole »virtualigo«. Mi trovas ambaŭ vortojn laŭsituacie
taŭgaj, do mi aldonus ĉiujn.

- Volume -> Laŭteco (anstataŭ sonforteco)

»Sonforteco« jam estas en nia terminaro, sed se vi volas ŝanĝi ĝin, kaj
aliaj konsentas aŭ ne zorgas, do kial ne?

- Web -> Reto (anstataŭ TTT)

Ĉu ne estas problemo uzi la saman vorton por kaj »web«, kaj »network«?
Mi ne certas, kiel ampleksa la vorto »web« fakte estas, sed se temas
pri sufiĉe apartaj signifoj, eble estus pli bone distingi.

- Web browser -> Retumilo (anstataŭ foliomilo.  Firefox uzas
"retumilon", do mi supozas, ke tio estas bona traduko)

»Ret·um·i« estas plej ofte difinata kiel ĝenerala vorto por interreta
agado. »Ret·um·il·o« estus taŭga por ĝeneralaj plurfunkciaj programoj.
Tamen la kerna kaj ankoraŭ la ĉefa funkcio de foliumiloj estas elŝuti
kaj prezenti paĝojn, kaj oni ankoraŭ interagas kun la interreto per
paĝoj. Tial oni »foli·um·as«, kvazaŭ oni estus leganta libron.

Mi kontraŭprponas do, ke ni tenu la terminon »foliumilo« en nia
terminaro. (Ĝi jam estas trovebla apud »web browser«.)


Ĉiuokaze dankon pro viaj utilaj proponoj! Ŝajnas, ke nia terminaro
pligrandiĝos nemalmulte. :) Mi atendos respondojn kaj diskutojn, por
ke la terminoj necertaj iĝu pli certaj (aŭ ne), kaj poste mi ĝisdatigos
la terminaron.

Ĉion bonan
// Tirifto

P.S.: Se vi nove trovas la regularon kaj la terminaron, laŭplaĉe vin
esprimu ankaŭ pri (la cetero de) tiuj, certe!

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]