Re: Adverbo → Adjektivo



Saluton Tirifto,

Dankon pro via profunda respondo.

On lun, 2018-10-15 at 18:14 +0200, Tirifto via gnome-eo-list wrote:
Mi nun komencis fazon en mia minoro, en kie mi vere povas traduki.
Ŝajnas, ke mi tradukas pli-malpli 600--800 frazojn po tago.  Eble mi
eĉ plirapidigos post kutimiĝi al tradukado, sed mi kontentas kun tiu
rapideco.  Per ĉi tiu rapideco, certe ni povos traduki la GNOME-
kernon antaŭ ol mi finas mian minoron je Februaro.

Tre bone! (Sed kadre de vi-n-a korektado mi kredas, ke vi anstataŭe
devus skribi »po 600–800 frazoj en tago«.)

Tion mi tute ne sciis! Pensis mi, ke «po» similas nederlandan «per» (pro
la sonsameco), sed ŝajnas, ke ĝi similas nederlandan «telkens» (lit.,
ĉiu fojo). Tiun eraron mi ne refaros, dankon :)

Noto-informoj estas sendite

Adverboj tre ofte uziĝas, kiam miaopinie adjektivoj pli klarus.  Mi
silente ŝanĝis multe da adverboj al adjektivoj (ekz., «senditaj»),
sed mi ŝatus scii, ĉu tio ĝustus.

Nu, la antaŭa adverb-uzo pli-malpli sendubsencas, kaj mi supozas, ke
oni povus uzi aŭ la unu aŭ la alian laŭ sia prefero.  Tamen mi ege
preferus adjektivojn, sed ne gravas.

Vian ŝanĝon mi trovas bona. Kvankam la originala frazo estas gramatike
ĝusta, la esprima sentiĝas iom stranga kaj malnatura. La verŝajna celo
estas priskribi la noto-informojn, kaj por tio nepre necesas adjektivo!

Konsentite.

Tio estas «Publika» dosierujo, sed ĝi nomiĝas «Publike».  Fakte,
preskaŭ ĉiuj unuopaj anglaj adjektivoj tradukiĝas kiel adverboj. 
Ekzemple: public (norma adjektivo), connected (participo-kiel-
adjektivo), ktp. Ankaŭ tiujn mi silente ŝanĝis al adjektivoj, sed pro
la ofteco de la adverboj, mi demandas min ĉu eble mi eraras, kaj
fakte ili devus esti adverboj.

Ĉu eble aliulo scias kial la tradukintoj elektis adverbojn, aŭ ĉu tio
elekto havas sencon (kaj mi simple ne vidas ĝin)?

Mi ne scias la veran kialon, sed mi povas konjekti, ke ĝi estas la
nevidebla kunteksto.

Prave.

Kiam oni bezonas uzi priskriban vorton en
Esperanto, sed ne estas klare, kion ĝi devas priskribi, oni uzas
adverbon. Tial ekzemple oni dirus »estas varme« aŭ »estas malĝoje«,
aŭ simple »terure« (kiel tutajn frazojn).

Pri tio mi tute ne antaŭe pensis, sed tio ja havas veran sencon.

Eblas, ke iu decidis apliki tiun »regulon« en sia tradukado, ĉar ĝi
pensis, ke la kunteksto ne estas tie, aŭ ke nevidebla kunteksto ne
estas atentinda. La duan penson mi trovus erara, sed la unua estas
pripensinda.

Por ke oni uzu adjektivon, oni bezonas priskribaton, kiu la adjektivon
postulas. Ĉe tiaj solaj vortoj, ĉu ni havas tian priskribaton, aŭ ĉu
ne? Ĉiam, kiam respondas »jes«, ni devus uzi adjektivon, kaj ĉiam, kiam
respondas »ne«, ni devus uzi adverbon. Kiam la respondo ne estas klara,
ni probable povas elekti.

Mi konsentas kun via unua propono; ke---se la priskribato ekzistas---oni
devus uzi adjektivon.  Sed mi ne certas pri la dua.  (Nu, supozante, ke
vi rolludas «advokaton de la diablo»)

Ekzemple, malfermu anglan version de GNOME Software.  Vi trovos tri
butonojn en la supra breto: «All», «Installed», «Updates».  Nu, «ĉiuj»
kaj «ĝisdatigoj» estas memevidantaj tradukoj, kaj oni povas malatenti
ilin.  Ĉefe temas pri «Installed».  Laŭ via propono, oni tradukus tion
kiel «Instalite» (kaj fakte tio estas la nuna traduko, kvankam
misliterumita).  Sed mi proponas, ke la ĝusta traduko estas
«Instalitaj», ĉar verdire temas pri «Instalitaj [programoj]».

Kredus mi, ke oni ofte povus trovi ian priskribaton, kaj eĉ supozi, ke
tia priskribato estas intencita. Ekzemple, »publika [dosierujo]«, aŭ
»[la komputilo estas] konektita«. Mi pensas vian decidon bona, sed
ankaŭ mi povus ion pretervidi; eble aliaj scius pli bone. :)

Precizo tio, kiun vi priskribas ĉi tie :)

Bedaŭrinde, apenaŭ ekzistas kunteksto en la .po-dosiero por tia traduko.
Oni devas konjekti, aŭ malfermi la programon kaj eltrovi la precizan
ĝustan tradukon por ĉiu senkunteksta unuopa vorto. Tio (kompreneble)
kostus multe da tempo, kaj fojfoje estus ege malfacila.  Ekzemple, mi
tradukis la Wacom tabuletajn agordojn sen povi vidi la agordofenestron,
ĉar mi ne havas tian tabuleton.  Do mi simple divenis.

Tamen evidente ja ekzistas adverboj, kiujn mi ne ŝanĝas al adjektivoj.
Frazojn kiel «Installing updates…» mi tradukas kiel «Instalante
ĝisdatigojn…» anstataŭ «Instalantaj[n] ĝisdatigojn…» aŭ «Instalado de
ĝisdatigoj…».

Amike,
Carmen

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]