Re: Novaj vortoj por terminaro



Tiuokaze mi ankaŭ volas atentigi la vorton »uzulo«, kompare kun
»uzanto«. Laŭ KompLeks ĝi ebligas adjektivigon neprigante homecon.
Ĉu vi trovus tion multe oportuna sen aldonaj problemoj?
Antaŭ iom da tempo iu de nia skipo jam proponis la vorton "uzulo". Mi
ŝatas ĝin pro la nomita avantaĝo (Tiel eblus traduki "user account" al
"uzula konto". La traduko "uzanta konto" ja ne estus taŭga, ĉar ne estas
klara ĉu temas pri konto kiu estas uzata aŭ konto de la uzanto.)

Mi nun ne vidas gravan malavantaĝon de "uzulo".

Opinioj de aliaj skipanoj estus interese :-)

 3. Mi ŝatus scii kion vi opinias pri la traduko de "log in / log
    out"
      * Komputeko proponas: "ensaluti / elsaluti"
          o Tion ni ĝis nun uzis, sed kiel Tirifto jam iam skribis,
            tio ne estas tre logika.
      * En la terminaro nun estas: "saluti / adiaŭi"
          o Tio propono eble estas iom pli bone, sed ankoraŭ ne
            kontentigas min. Se mi enigus mian uzantonomon kaj
            pasvorton en iun sistemon, mi tute ne salutas iun aŭ ion.
            Do kial uzi la radikon "salut-"? Eble iu povas klarigi
            tion :-)
Kiam oni alparolas aliulon, oni kutime komencas per saluto. Forironte
oni adiaŭas ĝin. Uzante komputilon, oni (ofte per provizo de nomo kaj
pasvorto) komencas seancon – ian »interparolon« kun la komputilo. Poste
oni sciigas la komputilon pri sia foriro, kaj la seanco finiĝas.

Tiuj agoj pri la seanco signife similas la agojn de saluto kaj adiaŭo
pri homa interparolo. La esprimo estas iom figurasenca, sed kadre de
tiu ĉi senco, ĝi taŭgas kaj havas logikon por mi. (Kaj mi ankaŭ ŝatas
la ideon saluti komputilon. Luda! :P)

Ĉu tio bonas viasente?
Nu, rigardi tion kiel konversacio estas bona klarigo.

      * Nova ideo/propono: "eniĝi / eliĝi"
          o Se mi eniĝas en sistemon, mi estos en la sistemo. Se mi
            eliĝas, mi ne plu estos en la sistemo. En mia kapo tio
            nun estas tre logika, komprenebla kaj pli taŭga.
      * Kion vi opinias?
La ideon mi esence ŝatas, sed certe pli profunde pripensus ĝiajn uzojn
unuavice. Ĝi funkcius bone por salutoj al operaciumo, ĉar tiam oni vere
eniĝas. Ĉe retpaĝoj, fojfoje ĝi sambone funkcius, sed oni ofte salutas
jam ene, kaj tiuokaze eble devus kompreni ĝin iom alie – »eniĝi la
konton«, ekzemple. Alia okazo povas esti saluto por aŭtentigo.

Se ni parolas pri ĝenerala traduko, mi trovas la duopon
»saluti/adiaŭi« taŭga. Ni tamen finesploru vian proponon se vi daŭre
trovas ĝin eble preferinda anstataŭigo! :)
Mi povas akcepti la duopon "saluti/adiaŭi" nun. Sed eble mi remalfermos
la diskuton kiam mi vidos tiun duopon la unuan fojon en la salutfenestro
de mia komputilo ;-)

Amike
Kristjan



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]