Re: Novaj vortoj por terminaro



Kristjan SCHMIDT via gnome-eo-list píše v Út 23. 01. 2018 v 01:07
+0100:
Saluton :-)

laŭ mi, indas aldoni klarigojn al la terminaro. Post iom da tempo ni
eble ne plu scias kial ni elektis iun specifan vorton. Kion vi
opinias?

Bona ideo! Mi provu aldoni ĝin en formo nedistra, por ke tiuj, kiuj
bezonas kialigon, ĝin trovu sen longa serĉado en retpoŝtaj arĥivoj.

 1. Pri la vorto "sandbox": ni devas distingi inter du signifoj de
    tio vorto (Komputeko jam faras tion):
     1. Estas provejo kiu ne ĉiukaze estas izolita. Komputeko
        proponas la vorton "provejo", kiu taŭgas laŭ mi.
     2. Ejo kiu estas iziolite pro sekurecaj kialoj. Mi ŝatas la
        ideon uzi la radikon "izol-". Kaj laŭ mi la sufikso -ej- pli
        taŭgas. Do izolejo.

Konsentite. Mi aldonos vorton »izolejo« do, kun klarigo pri ĝia temo.

 2. Pri username = salutnomo: Tio ne estas pli bona ol "uzantonomo",
    laŭ mi. Ne ĉiu uzantonomo estas por saluti. Ankaŭ en aliaj
    lingvoj oni uzas la saman signifon "nomo de la uzanto" (ekzemple
    "Benutzername" en la germana).

Komprenite. Ambaŭ variaĵoj uziĝas en la ĉeĥa, kaj mi opinias ambaŭ la
esperantajn bonaj. Mi ĝin ĉefe renkontadas salutante; sed teme ankaŭ
pri nomoj ne uzataj por salutado, »uzantonomo« ja ŝajnas pli taŭga.

Tiuokaze mi ankaŭ volas atentigi la vorton »uzulo«, kompare kun
»uzanto«. Laŭ KompLeks ĝi ebligas adjektivigon neprigante homecon.
Ĉu vi trovus tion multe oportuna sen aldonaj problemoj? 

 3. Mi ŝatus scii kion vi opinias pri la traduko de "log in / log
    out"
      * Komputeko proponas: "ensaluti / elsaluti"
          o Tion ni ĝis nun uzis, sed kiel Tirifto jam iam skribis,
            tio ne estas tre logika.
      * En la terminaro nun estas: "saluti / adiaŭi"
          o Tio propono eble estas iom pli bone, sed ankoraŭ ne
            kontentigas min. Se mi enigus mian uzantonomon kaj
            pasvorton en iun sistemon, mi tute ne salutas iun aŭ ion.
            Do kial uzi la radikon "salut-"? Eble iu povas klarigi
            tion :-)

Kiam oni alparolas aliulon, oni kutime komencas per saluto. Forironte
oni adiaŭas ĝin. Uzante komputilon, oni (ofte per provizo de nomo kaj
pasvorto) komencas seancon – ian »interparolon« kun la komputilo. Poste
oni sciigas la komputilon pri sia foriro, kaj la seanco finiĝas.

Tiuj agoj pri la seanco signife similas la agojn de saluto kaj adiaŭo
pri homa interparolo. La esprimo estas iom figurasenca, sed kadre de
tiu ĉi senco, ĝi taŭgas kaj havas logikon por mi. (Kaj mi ankaŭ ŝatas
la ideon saluti komputilon. Luda! :P)

Ĉu tio bonas viasente?

      * Nova ideo/propono: "eniĝi / eliĝi"
          o Se mi eniĝas en sistemon, mi estos en la sistemo. Se mi
            eliĝas, mi ne plu estos en la sistemo. En mia kapo tio
            nun estas tre logika, komprenebla kaj pli taŭga.
      * Kion vi opinias?

La ideon mi esence ŝatas, sed certe pli profunde pripensus ĝiajn uzojn
unuavice. Ĝi funkcius bone por salutoj al operaciumo, ĉar tiam oni vere
eniĝas. Ĉe retpaĝoj, fojfoje ĝi sambone funkcius, sed oni ofte salutas
jam ene, kaj tiuokaze eble devus kompreni ĝin iom alie – »eniĝi la
konton«, ekzemple. Alia okazo povas esti saluto por aŭtentigo.

Se ni parolas pri ĝenerala traduko, mi trovas la duopon
»saluti/adiaŭi« taŭga. Ni tamen finesploru vian proponon se vi daŭre
trovas ĝin eble preferinda anstataŭigo! :)

Amike
Kristjan

Bondezire
// Tirifto

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]