Novaj vortoj por terminaro



Saluton al ĉiuj!

Pro rimarkoj dum freŝdata tradukado, mi volas proponi aldonon al nia
terminaro. Temas ankaŭ pri kelkaj vortoj ekster-Komputekaj. Trovu sube
liston kun kialigoj. Rimarkoj bonvenu! (Kontraŭaj precipe.)

hierarchy = hierarĥio (anst. hierarkio)
(Oficialan ĥo-formon mi trovas apoginda.)

load = enlegi (kun ŝargi)
(Esperanta »ŝargi« celas ujon (en kiun oni enmetas ion), sed la angla
 »load« kutime celas la enmetaton. Ĉar la komputilo esence legas, ni
 povas celi enmetaton per »enlegi«, kiun mi trovas ĝusta kaj signife
 kaj gramatike.)

resolution = distingo (anst. distingivo)
(Sufikso »-iv-« estas neoficiala kaj mi dubas ĝian oftecon. La signifo
 esprimeblas per pli baza »disting(pov)o«, kiu ankaŭ pli rekoneblas.)

resource = rimedo (anst. risurco)
(»Rimedo« estas pli baza kun sama aŭ tre simila signifo. KompLeks ĝin
 eĉ listigas apud »risurco«, kiu laŭ mi ne necesas.)

sandbox = izolejo/izolujo (anst. sablujo), izoli
(Mi kontrolis nur Komputekon, sed tiu ĉi ŝajnas multe pli klara al mi.
 Ĉu vi trovas finaĵon »-ej-« aŭ »-uj-« pli taŭga?)

slider = ŝovbutono
(Mi ne trovis pli bonan. Aŭ ĉu »ŝovilo« taŭgus?)

username = salutnomo
(Klarigas, ke temas pri nomo, per kiu oni salutas.)

Tute parenteze, mi afiŝos super-rigardon de rapidigaj klavoj, esperate
ĉi-semajne. Mankas nur triona listo.

Ĉion bonan
// Tirifto

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]