Re: Novaj vortoj por terminaro



Saluton :-)

laŭ mi, indas aldoni klarigojn al la terminaro. Post iom da tempo ni eble ne plu scias kial ni elektis iun specifan vorton. Kion vi opinias?

  1. Pri la vorto "sandbox": ni devas distingi inter du signifoj de tio vorto (Komputeko jam faras tion):
    1. Estas provejo kiu ne ĉiukaze estas izolita. Komputeko proponas la vorton "provejo", kiu taŭgas laŭ mi.
    2. Ejo kiu estas iziolite pro sekurecaj kialoj. Mi ŝatas la ideon uzi la radikon "izol-". Kaj laŭ mi la sufikso -ej- pli taŭgas. Do izolejo.

  2. Pri username = salutnomo: Tio ne estas pli bona ol "uzantonomo", laŭ mi. Ne ĉiu uzantonomo estas por saluti. Ankaŭ en aliaj lingvoj oni uzas la saman signifon "nomo de la uzanto" (ekzemple "Benutzername" en la germana).

  3. Mi ŝatus scii kion vi opinias pri la traduko de "log in / log out"
    • Komputeko proponas: "ensaluti / elsaluti"
      • Tion ni ĝis nun uzis, sed kiel Tirifto jam iam skribis, tio ne estas tre logika.
    • En la terminaro nun estas: "saluti / adiaŭi"
      • Tio propono eble estas iom pli bone, sed ankoraŭ ne kontentigas min. Se mi enigus mian uzantonomon kaj pasvorton en iun sistemon, mi tute ne salutas iun aŭ ion. Do kial uzi la radikon "salut-"? Eble iu povas klarigi tion :-)
    • Nova ideo/propono: "eniĝi / eliĝi"
      • Se mi eniĝas en sistemon, mi estos en la sistemo. Se mi eliĝas, mi ne plu estos en la sistemo. En mia kapo tio nun estas tre logika, komprenebla kaj pli taŭga.
    • Kion vi opinias?

Amike
Kristjan


On 2018-01-23 00:06, Tirifto wrote:
Saluton al ĉiuj!

Pro rimarkoj dum freŝdata tradukado, mi volas proponi aldonon al nia
terminaro. Temas ankaŭ pri kelkaj vortoj ekster-Komputekaj. Trovu sube
liston kun kialigoj. Rimarkoj bonvenu! (Kontraŭaj precipe.)

hierarchy = hierarĥio (anst. hierarkio)
(Oficialan ĥo-formon mi trovas apoginda.)

load = enlegi (kun ŝargi)
(Esperanta »ŝargi« celas ujon (en kiun oni enmetas ion), sed la angla
 »load« kutime celas la enmetaton. Ĉar la komputilo esence legas, ni
 povas celi enmetaton per »enlegi«, kiun mi trovas ĝusta kaj signife
 kaj gramatike.)

resolution = distingo (anst. distingivo)
(Sufikso »-iv-« estas neoficiala kaj mi dubas ĝian oftecon. La signifo
 esprimeblas per pli baza »disting(pov)o«, kiu ankaŭ pli rekoneblas.)

resource = rimedo (anst. risurco)
(»Rimedo« estas pli baza kun sama aŭ tre simila signifo. KompLeks ĝin
 eĉ listigas apud »risurco«, kiu laŭ mi ne necesas.)

sandbox = izolejo/izolujo (anst. sablujo), izoli
(Mi kontrolis nur Komputekon, sed tiu ĉi ŝajnas multe pli klara al mi.
 Ĉu vi trovas finaĵon »-ej-« aŭ »-uj-« pli taŭga?)

slider = ŝovbutono
(Mi ne trovis pli bonan. Aŭ ĉu »ŝovilo« taŭgus?)

username = salutnomo
(Klarigas, ke temas pri nomo, per kiu oni salutas.)

Tute parenteze, mi afiŝos super-rigardon de rapidigaj klavoj, esperate
ĉi-semajne. Mankas nur triona listo.

Ĉion bonan
// Tirifto


[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]