Re: Novaj vortoj por terminaro



Saluton,
 1. Pri la vorto "sandbox": ni devas distingi inter du signifoj de
    tio vorto (Komputeko jam faras tion):
     1. Estas provejo kiu ne ĉiukaze estas izolita. Komputeko
        proponas la vorton "provejo", kiu taŭgas laŭ mi.
     2. Ejo kiu estas iziolite pro sekurecaj kialoj. Mi ŝatas la
        ideon uzi la radikon "izol-". Kaj laŭ mi la sufikso -ej- pli
        taŭgas. Do izolejo.
Konsentite. Mi aldonos vorton »izolejo« do, kun klarigo pri ĝia temo.
    1. Sablujo ("sandbox") estas ejo kie oni povas sekure testi nefidindajn programojn. Facilas kompreni sablujon, kiel alegorio de sekura ejo por lernado kaj kreado. Provejo pli kongruas al 'testing environment'=sandbox (testing) laŭ mi.
    2. Kiam temas pri sekure apartigita pakaĵo por instalado al sistemo, mi opinias same al vi, la vorto sablujo maltaŭgas, eĉ en la angla. Komputeko proponas [ujo; entenilo] ('container'). Pakaĵo estas pli ujo ol ejo.

Rim.: ejo diferencas de ujo per tio, ke ujo estas efektiva, materia, fizika objekto, entenanta ion, kiel meblo, kesto, sako, ktp, dum ejo estas loko, spaco, karakterizata per io konkreta aŭ abstrakta.
--- prevo

Such instances, called containers,[1] partitions, virtualization engines (VEs) or jails (FreeBSD jail or chroot jail)
--- https://en.wikipedia.org/wiki/Operating-system-level_virtualization

In the sense of providing a highly controlled environment, sandboxes may be seen as a specific example of virtualization. Sandboxing is frequently used to test unverified programs that may contain a virus or other malicious code, without allowing the software to harm the host device
--- https://en.wikipedia.org/wiki/Sandbox_(computer_security)

 2. Pri username = salutnomo: Tio ne estas pli bona ol "uzantonomo",
    laŭ mi. Ne ĉiu uzantonomo estas por saluti. Ankaŭ en aliaj
    lingvoj oni uzas la saman signifon "nomo de la uzanto" (ekzemple
    "Benutzername" en la germana).
Komprenite. Ambaŭ variaĵoj uziĝas en la ĉeĥa, kaj mi opinias ambaŭ la
esperantajn bonaj. Mi ĝin ĉefe renkontadas salutante; sed teme ankaŭ
pri nomoj ne uzataj por salutado, »uzantonomo« ja ŝajnas pli taŭga.
Ankaŭ mi pensas ke ni bezonas almenaŭ du vortojn. Salutnomon bezonas por akreditiloj, kaj uzantnomon bezonas por posedo ('ownership', ĉu posedanteco ?). Por atingi posedatan datumon kiu estas sekure ŝlosita, bezonas salutnomon kiu plieble estus ankaŭ la uzantnomo.
Tiuokaze mi ankaŭ volas atentigi la vorton »uzulo«, kompare kun
»uzanto«. Laŭ KompLeks ĝi ebligas adjektivigon neprigante homecon.
Ĉu vi trovus tion multe oportuna sen aldonaj problemoj? 
La posedanto de datumo ne ĉiam estas vivanta ulo. Ekzemple, ĝi povus esti organizo.


 3. Mi ŝatus scii kion vi opinias pri la traduko de "log in / log
    out"
      * Komputeko proponas: "ensaluti / elsaluti"
          o Tion ni ĝis nun uzis, sed kiel Tirifto jam iam skribis,
            tio ne estas tre logika.
      * En la terminaro nun estas: "saluti / adiaŭi"
          o Tio propono eble estas iom pli bone, sed ankoraŭ ne
            kontentigas min. Se mi enigus mian uzantonomon kaj
            pasvorton en iun sistemon, mi tute ne salutas iun aŭ ion.
            Do kial uzi la radikon "salut-"? Eble iu povas klarigi
            tion :-)
Kiam oni alparolas aliulon, oni kutime komencas per saluto. Forironte
oni adiaŭas ĝin. Uzante komputilon, oni (ofte per provizo de nomo kaj
pasvorto) komencas seancon – ian »interparolon« kun la komputilo. Poste
oni sciigas la komputilon pri sia foriro, kaj la seanco finiĝas.

Tiuj agoj pri la seanco signife similas la agojn de saluto kaj adiaŭo
pri homa interparolo. La esprimo estas iom figurasenca, sed kadre de
tiu ĉi senco, ĝi taŭgas kaj havas logikon por mi. (Kaj mi ankaŭ ŝatas
la ideon saluti komputilon. Luda! :P)

Ĉu tio bonas viasente?
      * Nova ideo/propono: "eniĝi / eliĝi"
          o Se mi eniĝas en sistemon, mi estos en la sistemo. Se mi
            eliĝas, mi ne plu estos en la sistemo. En mia kapo tio
            nun estas tre logika, komprenebla kaj pli taŭga.
      * Kion vi opinias?
La ideon mi esence ŝatas, sed certe pli profunde pripensus ĝiajn uzojn
unuavice. Ĝi funkcius bone por salutoj al operaciumo, ĉar tiam oni vere
eniĝas. Ĉe retpaĝoj, fojfoje ĝi sambone funkcius, sed oni ofte salutas
jam ene, kaj tiuokaze eble devus kompreni ĝin iom alie – »eniĝi la
konton«, ekzemple. Alia okazo povas esti saluto por aŭtentigo.

Se ni parolas pri ĝenerala traduko, mi trovas la duopon
»saluti/adiaŭi« taŭga. Ni tamen finesploru vian proponon se vi daŭre
trovas ĝin eble preferinda anstataŭigo! :)
La anglaj vortoj tradukas laŭvorte en-registri (log-in) kaj el-registri (log-out), sed estas uzata kiam ekzistas registro aŭ ne. Do mi samopinias kaj emas al saluti/adiaŭi.

          
Amike
Kristjan
Bondezire
// Tirifto
Bondezire
Sezuo


[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]