Re: Get, fetch, receive, retrieve



Carmen Bianca Bakker píše v Út 13. 11. 2018 v 15:27 +0100:
Saluton karaj tradukantoj,

Kaj al vi!

Jen eta retmesaĝo.  Mi iom luktas kun la vortoj en la titolo de la
mesaĝo.  Do mi scivolas, ĉu ekzistas ia strukturo inter la malordo.

Mi prezentos ekzemplojn:

- Evolucio: «Failed to retrieve messages.» --- ĉi tie, ŝajne
«retrieve» signifas «informpeti al servilo kaj elŝuti disponeblajn
mesaĝojn».  Mi tamen uzis «ricevi» ĉi tie.

Mi dirus »akiri«, ĉar tiu estas iom pli ĝenerala, kaj ŝajnas al mi pli
taŭge kovri pli grandan amplekson de situacioj, en kiuj oni povus la
mesaĝon renkonti. Via tamen estas en ordo laŭ mi. (Vidu pli sube!)

- Brasero: «Getting size» --- Ŝajne «get» signifas «kalkuli».

- Gtk: «Getting printer information…» --- Ŝajne «get» signifas
«akiri».

- Evolucio: «Cannot get URI “%s”, […]» --- Ŝajne «get» signifas
  «atingi».

- gvfs: «Got unexpected end of stream» --- Ŝajne «get» signifas
  «ricevi».

- Evolucio: «Get List _Archive» --- Ŝajne «get» signifas «preni».

- Orca: «Unable to get calculator display» --- Vere mi ne scias tion,
  kion «get» signifas ĉi tie.

Probable »ekhavi« bonus. (Vidu pli sube!)

- Fotoj: «Fetching photos from online accounts» --- Ŝajne «fetch»
  signifas «elŝuti».

- gitg: «Fetch remote objects from %s» --- Ŝajne «fetch» signifas
  «elŝuti».

- gnome-bluetooth: «You received a file» --- Ŝajne «receive» signifas
  «ricevi».

Nu, tradukado de «receive» estas ege simpla. Sed «get»... Mi neniam
_tute_ certas, kiel traduki tiun vorton. Mi supozas, ke dependas je
kunteksto, kaj mi klopodas traduki laŭe, sed mi ŝatus scii, ĉu
ekzistas ia strukturo.

Stulta kohereco estas la koboldo de etaj mensoj, sed jen miaj
impresoj:

- «receive / retrieve» --- Kutime «ricevi» taŭgas.

- «fetch» --- Ŝajne signifas «elŝuti», sed la tradukaro ofte uzas
  «venigi».  Ambaŭ taŭgas laŭ mi.

Mi dirus, ke »venigi« estas pli laŭvorta. »Fetch« tamen ofte nomas ian
elŝuton, do viaj tradukoj ŝajnas tute bonaj al mi.


- «get» --- Dio mia...  Mi ŝatus unuforme uzi larĝan vorton kiel
  «preni», sed ŝajnas al mi, ke tio estus malbona.

Plej simple, laŭ mia kompreno, »get« signifas »ekhavi«, sed la vorto
estas en la angla uzata sufiĉe amplekse, tiel ke multaj nuancoj kaj
cirkonstancoj povas esti malatentataj. Ni tamen povas la vorton traduki
kun atento al tiuj, sed ni ne devas zorgi tro multe!

• Se alia programo sendis la datenon, tiu estas »ricevata«, ĉar la
  ekhavo okazas pro dona ago de iu alia, kaj estas vole akceptata.
• Se nia programo mem laboras por ekhavi la datenon, ni povas per taŭga
  vorto priskribi, kian laboron ĝi faras.
  ◦ Se ĝi atingas en certa loko ĝin, ĝi »atingas«.
  ◦ Se ĝi kalkulas la grandon, ĝi »kalkulas«.
  ◦ Se ĝi serĉas dosierojn de certa speco ekzemple, ĝi »serĉas«.
  ◦ (Rimarku, ke tiuj priskribas penon, ne ties sukcesan rezulton!)
• Se ne gravas la maniero, sed gravas la sukceso de nia peno, ni la
  datenon »akiris«.

Eble vi povas fari por si ian decidan arbon. Se la ekhavo ankoraŭ
progresas, efektivigate, provu diri, kiel tio okazas. Se ĝi jam okazis,
provu diri, kiel tio okazis. (Akcepto de donitaĵo ⇒ ricevis. Sukceso de
dono, peno, aŭ peto ⇒ akiris. Propravola rigardo aŭ kopio ⇒ prenis.) Se
vi ne scias, aŭ trovas, ke precizigo ne taŭgas, simple uzu vorton pli
ĝeneralan. »Ekhavi« ĝenerale taŭgos, mi kredas.

Fojfoje povas ankaŭ temi pri nura emfazo. Tio signifas, ke povas esti
pluraj bonaj tradukoj. Vi ne devas nepre trovi aŭ eltaksi la plej
bonan. (Ankaŭ mi kelkfoje ne scius, kiun plej bone uzi.) Sufiĉos tute,
ke la esprimo estos ĝusta, kaj havos sencon. Estas agrable por la
uzanto scii la detalojn, kaj senti la taŭgan emfazon, sed ofte ankaŭ
nebezone.

Plue:

- «acquire / obtain» --- Kutime «akiri» taŭgas.

- «access» --- Depende je kunteksto, aŭ «atingi» aŭ «aliri» taŭgas.

Nia terminaro diras »atingo« (do »atingi«), sed se vi povas kontraŭ-
rekomendi per ekzemplo, bonvolu tion fari!

- «take» --- Kutime «preni» taŭgas, sed fojfoje «fari» estas pli
bona. Ekz., fari foton.

Ĝuste; ankaŭ simple »foti« bonus. Mi ne scias, kial la angla uzas la
saman vorton, kiun ĝi uzas por »preni« tie.

Ĉu tio havas ian sencon?  La multo de vortoj por «movi foran aferon
ĉi tien» konfuzigas min.

Do, jen miaj pensoj pri la afero: Oni devas ĉiam elekti vorton logikan,
kaj tian, kia havas sencon en la situacio. Mi rimarkas, ke pluraj
vortoj estas uzataj en la angla lingvo kun diversaj signifoj kaj
nuancoj.

Ekzemple ni rigardu la vorton »get«. Tiu, plej simple, signifas
»ekhavi«. Sed la vorto estas uzata en diversaj situacioj, kie taŭgus
diversaj vortoj esperantaj. Ekzemple:

Dankon kaj bonan mardon,
Carmen

Same al vi, sed pri merkredo
// Tirifto

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]