GNOME 3.32: String freeze 19 Feb <-> 12 Mar & ĝisnunaj tradukoj



Saluton al ĉiuj,

Je la 14-a de Marto, 2019, GNOME 3.32 eldoniĝos.  De la 19-a de Februaro
ĝis la 12-a de Marto, GNOME havos «string freeze».  Tio signifas, ke la
tekstĉenoj de programoj ne ŝanĝos, kaj tradukantoj povos traduki ĉiujn
ŝanĝojn inter 3.30 kaj 3.32 dum tiu tempo.

Ĉu interesiĝas vi fari tradukojn dum tiu tempo?  Ne necesas plene
traduki programojn. Nur necesas traduki tiujn programojn, kiuj jam estas
preskaŭ plene tradukitaj.

Ankaŭ ne necesas traduki la «gschema»-partojn de programoj.  Uzantoj
preskaŭ neniam vidos tiujn ĉenojn, krom se ili uzas la DConf-redaktilon.

Cetere, mi pensas, ke mi tradukis grandparton de la plejofte uzataj
programoj.  Ankoraŭ kelkaj programoj restas, sed plejparto nun estas
plenumita.  Tamen, mia celo de entute traduki la kernon _ne_ estas
atingita.  Sed mi dubas, ĉu havus sencon traduki la tutan kernon.

Ekzemple, Orca estas programo por blinduloj.  Mi povus traduki ĝin, sed
mi ne scias, ĉu iu---iam---uzus ĝin.  Mi divenas, ke la nombro da
blindaj Esperantistoj estas tiel malgranda, ke simple estus senutila
fari tiun tradukon.

Simile, Brasero estas programo por skribi al KD-oj kaj enhavas multe da
tradukeblaj ĉenoj, sed nuntempe preskaŭ neniu uzas KD-ojn.

Ktp ktp.  Ĉu havus pli da senco anstataŭe traduki programojn kiel
Banshee, Fractal, Shotwell, ktp?

Amikajn salutojn,
Carmen

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]