Re: Novaj terminoj por la teĥnika terminaro



Carmen Bianca Bakker píše v Út 06. 11. 2018 v 14:30 +0100:
Saluton Tirifto,

Pardonon pro la malfrua respondo.  Jen mi respondos al ambaŭ viaj
mesaĝoj.

Saluton! Estas senprobleme.

La senco ĉi tie (kaj la unua senco, ĝis nun, kiun mi renkontis) estas
«elpaki .tar-dosieron».  La tutan, do.  Sed mi konsentas, ke havus
sencon uzi alian vorton por elpreni parton el ia unuo.

Bone, ŝajnas sufiĉe bona do! [Extract (from archive) → Elpaki]

Konsentite.  Mi simple volis scii.  Mi devos ŝanĝi kelkajn okazojn de
«etoso», do.

Bone ankaŭ pri tiu ĉi do! [Theme → Haŭto]

Mi konsentas, ke URL povus esti malklara, sed ŝajnas al mi, ke tio
problemo ekzistas «upstream».  Ekzemple, kelkaj fojoj mi devis
traduki «Linux» kaj «open source», kaj kvankam mi povus uzi la
pravajn Stallman-ajn vortojn Esperante, mi elektis traduki laŭvorte.

Hm, vi pravas pri la traduko de terminoj. Ni devus konservi la ideojn,
kiujn la vortoj esprimas, eĉ se tiuj estas nebonaj. Aliflanke, se la
saman ideon ni povas nomi pli bone, ni ankaŭ tion povas fari.

Ni do uzu [URL → URL], kaj eventuale priparolu tion kun la devenejo.
(Ni povus ŝanĝi se ankaŭ ili ŝanĝus, aŭ se ili ne celus iun ideon
ĝeneralan, kiun ni devus konservi. Alie ankaŭ ne estas problemo.)

Mi ne tute certas pri ĉi tiu afero.  Ĉu eble ni povus uzi «vidaĵo»?
Tiel, ni povus traduki «audio» kiel «aŭda, aŭdaĵo», «video» kiel
«vida, vidaĵo», kaj «media» kiel «aŭdovida, aŭdovidaĵo».  Sed mi
dubas, ĉu tio estus bona solvo.  Finfine, «vidaĵo» ankaŭ havas alian
signifon, kaj «vide(aĵ)o» ekzistas en PIV.

«Filmo» probable bonus, sed mi simple ne ege certas pri bona solvo.

Estus ĉarme, sed ankaŭ mi iom dubas… kvankam »aŭdaĵo« povus funkcii,
»vidaĵo« vere ŝajnas iom ĝenerala. Aliaj opinioj pri ĉi tio bonus, do
mi probable demandos iujn ankaŭ eksterskipe. (Sed pliaj respondoj
enskipaj ja bonus!)

Kio estas la malsameco inter «header bar» kaj «top bar»?  Ni jam
tradukas «top bar» kiel «supra breto».  Se vere ekzistas malsameco,
mi konsentas.

Se mi bone scias, »top bar« estas la breto supre de ekrano, kiu montras
tempon centre. Sed »header bar« estas la breto supre de fenestro,
alkondukita al GTK-aj aplikaĵoj en GNOME 3.14 (se mi bone memoras). Tiu
enhavas diversajn butonojn, kaj eble titolon.

Bone do, se estas en ordo! [Header bar → Ĉapobreto]

mechanism → meĥanismo
organization → organizaĵo (homgrupo), organizo (ago)
pixel → bildero
selection mode → elekta reĝimo

Konsentite.

Jen ankaŭ kelkaj miaj proponoj:

Clear → Vakigi

Ĉi tiu jam estas aldonita!

Purge → Senrubigi

Ĉu vi renkontis tiun ĉe rubujo, aŭ ĉu ankaŭ alie? 

OK → Bone

Bone.

Cancel → Nuligi (anst. rezigni)
Dismiss → Rezigni

Mi ŝatus scii pli pri la uzoj de tiuj terminoj en GNOME.¹ La ĉefa senco
de »rezigni« ŝajnas esti, ke oni cedas kaj ĉesas klopodi al io. Tial
oni povas rezigni je faro antaŭ ol fini ĝin, kaj tiel la ĝisnunan
laboron (probable) nuligi. Ambaŭ povas esti taŭgaj, sed mi vidas
diferencon ĉefe en la emfazo. Se vi trovas la emfazon pri »nuligi«
(ŝanĝoj al faraĵo) pli havinda ol tiun pri »rezigni« (decido de
uzanto), [Cancel → Nuligi] ŝajnas esti en ordo.

Pri [Dismiss → Rezigni] mi tamen ne certas, ĉar »dismiss« ŝajnas esti
plie ordono ol ŝanĝo de propra aliro. Ĉu vi povus doni ekzemplojn, kie
ĝi uziĝas?

Discard → Forĵeti (anst. ne konservi)

Estus en ordo laŭ mi; ĉu vi vidas pluson en plia distingiteco kontraŭ
la alia elekteblo »konservi«?


Skip → Preterpasi (anst. transsalti)

Kanguruojn mi ŝatas, sed ne gravas al mi, kaj jam estas en Komputeko,
do mi konsentas.

Backup → Sekurkopio, sekurkopii

Mi ŝatas ankaŭ la terminon »savkopio«, ĉar ĝi onin savos antaŭ perdo de
datenoj. Ĉu vi trovas la vorteron »sekur« pli bone priskriba? (Kvankam
sekurkopio ne devus esti sekura, ian sekuron ĝi donus.)

Design → Fasono, fasoni (aspekto), ??? (celo, ekz. "This program is
    designed to integrate well with GNOME")

Mi kredas, ke »fason« povas tute bone priskribi kaj aspekton, kaj
celon, ĉar ĝi temas pri formo kaj stilo, kaj tiuj influas kaj aspekto,
kaj celon (aŭ uzon). Tial mi konsentas kaj pliproponas.

Upgrade → Altgradigi (granda ĝisdatigo, ekz., Debian 8 → 9)
Update → Ĝisdatigi (jam ekzistas en komputeko, tamen, sed ekzistas
    malsameco inter «update» kaj «upgrade», do inkluzivi ambaŭ
    terminojn povus substreki tion)

Konsentite, sed mi eble ŝanĝus la vorter-ordon al »grad-alt-ig-i«.

Indent → Deŝovi

Konsentite.

Find (and replace) → Serĉi (kaj anstataŭigi) (anst. trovi)

Bone. (Kvankam mi diris komence, ke ni devus konservi ideojn… Sed oni
povas senti ĉi tion situacio malsama. :P)

Quit → Ĉesi, ĉesigi (anst. forlasi)
Favorite → Ŝatata (anst. favorata)
Snapshot → Momentkopio (de datumoj)

Konsentite.

Verbose → Babilema

Konsentite, jam pro la amuzeco. :P

Procent → Elcento (anst. procento)

Procento, elcento, pocento, centono… laŭ mi en ordo.

(Disk) image → (Diska) ekzakta kopio

Amikajn salutojn,
Carmen

Carmen Bianca Bakker píše v Út 06. 11. 2018 v 15:09 +0100:
Sal,

Suker!

Post plua pripensado, jen eta redakto. […]

(Disk) image → Diskokopio

Ekzakta kopio estas neklara---ĉiu kopio estas ekzakta, finfine, se
nenio fiaskas.

Konsentite. Alie mi tute ĝenerale rekomendus [ekzakta → preciza].
(Sed mi ne proponas novan aldonon.)

Amike,
Carmen

Dankon kaj ĉion bonan
// Tirifto

-----------------------------------------------------------------------
1. Eble mi devus pli esplori la anglan version!

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]