Re: Novaj terminoj por la teĥnika terminaro



Saluton!

Mi aldonis kelkajn novajn vortojn al la teĥnika terminaro, kiujn mi kaj
Carmen akorde trovis bonaj [1]; vidu diskuton antaŭe en la fadeno.

Jen kelkaj ĵusnovaj proponoj de mi:

header bar → ĉapobreto
mechanism → meĥanismo
organization → organizaĵo (homgrupo), organizo (ago)
pixel → bildero
selection mode → elekta reĝimo

Kaj resume ni ankoraŭ ne decidis pri »extract, theme, URL«, kaj »video
(file/multimedial content)«.

Ĉion bonan
// Tirifto

-----------------------------------------------------------------------
1. 
https://wiki.gnome.org/action/diff/Esperanto/Terminaro?action=diff&rev1=8&rev2=9

Tirifto via gnome-eo-list píše v Po 22. 10. 2018 v 09:15 +0200:
Carmen Bianca Bakker píše v Ne 21. 10. 2018 v 22:22 +0200:
Sal Tirifto,

Sal!

Jen eta eta respondo:

[…]

Bone.

Ankaŭ rilataj:

Thumbnail → Bildeto

Konsentite.

Extract (from archive) → Elpaki

Ĉu oni elpakus parton de la arĥivo, aŭ ĉu tutan? La vorto povas
funkcii
ambaŭe, miasente. Tiusence bonvolu ankaŭ kompari kun la Komputekaj
»eltiri« kaj »elpreni«. Ĝenerale la vorto ŝajnas bona.

featured → elstarigita (anst. »unuaranga«)

En GNOME Programara, mi uzis «rekomendita», same kiel la nederlanda
traduko.  Ĉu vi ankoraŭ preferus «elstarigita»?

»Rekomendita« ŝajnas taŭga al mi, precipe se vere temas pri
rekomendo.
Ni uzu ĝin do!

theme → haŭto

Kial ne «etoso»?

Ĉar efektive temas pri ŝanĝo de aspekto. Laŭ oficiala difino de
»etos«,
ĝi estas »reganta humoro aŭ spirita atmosfero kreata de ĉeestantaj
homoj, ĉirkaŭaĵo, cirkonstancoj aŭ artaĵo«. Mi trovas tion pli
ampleksa
kaj ankaŭ nerekta. Oni povas akiri certan etoson per ŝanĝo de haŭto
kaj
eventuale aliaj havaĵoj, sed »theme« sola etoson ne decidus.

(Kompreneble, ambaŭ »haŭto« kaj »etoso« estas iom figurasencaj en
komputila uzado, sed mi trovas la figuran sencon de »haŭto« pli
taŭga.)

URL → reteja adreso

Mi malkonsentas.  URL-oj ne necese temas pri retejoj.  Vi povas
havi
lokan URL-on.  Mi preferus «URL → URL (Unuforma Risurca
Lokindiko)».

Bone; mi konfesas, ke mi ne konas la tutan amplekson de »URL«. Mia
ĉefa
zorgo tamen estis komprenebleco; al teĥnike nespertaj, »reteja
adreso«
estus pli komprenebla ol mistera »URL«. Mi ne certas, kiom bone la
mallongigo estas konata, sed mi apenaŭ iam uzis ĝin parole.

Cele al precizeco mi do konsentas kun la propono »URL«, sed ankaŭ
estus
bone pripensi, ĉu ekzistas pli memkomprenebla nomo, kiu tamen estus
sufiĉe taŭga. Ĉu estus »ligilo« tro malpreciza?

video (file) → filmo*
  - ŝajnas pli ĝenerale taŭga ol »filmeto«

Mi ne necese malkonsentas, sed tio bezonus multe da
ŝanĝoj.  «Vide·o»
pli taŭgas laŭ mi, ĉar video povas esti iu ajn movbildo, sed filmo
kutime/nur estas eldonita faraĵo.

Mi proponis ĝin ĉefe pro la neklareco de tiu vorto. Laŭ kelkaj
vortaroj
»vide« nomas la procedon, arton, aŭ fakon, kaj estas multe uzata
prefikse. Iuj mencias la vorton »videaĵo«, kiu povas esti movbildo,
kaj
kelkaj tiusence uzas vorton »video«. Ne estas do tute klare, kion la
vortero signifas, ĉar oficialan difinon ĝi ne havas.

Aliflanke, »film« estas oficialigita kiel »bendo kovrita de
fotoemulsio; tuto de la bildoj fiksitaj sur tia(j) bendo(j) kaj
projekcieblaj sur ekranon«. Tio jam donas al ni certecon, ke temas
pri
konkreta aĵo. Tio ebligas figurasencan transprenon.

La difino ankaŭ ne limigas la signifon al eldonitaj faraĵoj. Estas
vero, ke oni ofte nomas tiajn »filmoj«, sed tiaj nur havas ekstran
econ. Oni povas registri aron da movbildoj, kaj laŭ mi tio mem
meritigas la nomon »filmo«. Jam ne gravas, ĉu la filmo eldoniĝos
publike, private, aŭ tute ne; ĉu ĝi estas longa aŭ mallonga. 

Mia unua elekto do estus »filmo«, kaj mia dua estus »videaĵo«.

Amike,
Carmen

Dankon kaj ĉion bonan
// Tirifto
_______________________________________________
gnome-eo-list mailing list
gnome-eo-list gnome org
https://mail.gnome.org/mailman/listinfo/gnome-eo-list

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]