Re: Novaj terminoj por la teĥnika terminaro



Saluton Tirifto,

Pardonon pro la malfrua respondo.  Jen mi respondos al ambaŭ viaj
mesaĝoj.

Extract (from archive) → Elpaki

Ĉu oni elpakus parton de la arĥivo, aŭ ĉu tutan? La vorto povas funkcii
ambaŭe, miasente. Tiusence bonvolu ankaŭ kompari kun la Komputekaj
»eltiri« kaj »elpreni«. Ĝenerale la vorto ŝajnas bona.

La senco ĉi tie (kaj la unua senco, ĝis nun, kiun mi renkontis) estas
«elpaki .tar-dosieron».  La tutan, do.  Sed mi konsentas, ke havus
sencon uzi alian vorton por elpreni parton el ia unuo.

featured → elstarigita (anst. »unuaranga«)
theme → haŭto

Kial ne «etoso»?

Ĉar efektive temas pri ŝanĝo de aspekto. Laŭ oficiala difino de »etos«,
ĝi estas »reganta humoro aŭ spirita atmosfero kreata de ĉeestantaj
homoj, ĉirkaŭaĵo, cirkonstancoj aŭ artaĵo«. Mi trovas tion pli ampleksa
kaj ankaŭ nerekta. Oni povas akiri certan etoson per ŝanĝo de haŭto kaj
eventuale aliaj havaĵoj, sed »theme« sola etoson ne decidus.

(Kompreneble, ambaŭ »haŭto« kaj »etoso« estas iom figurasencaj en
komputila uzado, sed mi trovas la figuran sencon de »haŭto« pli taŭga.)

Konsentite.  Mi simple volis scii.  Mi devos ŝanĝi kelkajn okazojn de
«etoso», do.

URL → reteja adreso

Mi malkonsentas.  URL-oj ne necese temas pri retejoj.  Vi povas havi
lokan URL-on.  Mi preferus «URL → URL (Unuforma Risurca Lokindiko)».

Bone; mi konfesas, ke mi ne konas la tutan amplekson de »URL«. Mia ĉefa
zorgo tamen estis komprenebleco; al teĥnike nespertaj, »reteja adreso«
estus pli komprenebla ol mistera »URL«. Mi ne certas, kiom bone la
mallongigo estas konata, sed mi apenaŭ iam uzis ĝin parole.

Cele al precizeco mi do konsentas kun la propono »URL«, sed ankaŭ estus
bone pripensi, ĉu ekzistas pli memkomprenebla nomo, kiu tamen estus
sufiĉe taŭga. Ĉu estus »ligilo« tro malpreciza?

Mi konsentas, ke URL povus esti malklara, sed ŝajnas al mi, ke tio
problemo ekzistas «upstream».  Ekzemple, kelkaj fojoj mi devis traduki
«Linux» kaj «open source», kaj kvankam mi povus uzi la pravajn
Stallman-ajn vortojn Esperante, mi elektis traduki laŭvorte.

video (file) → filmo*
  - ŝajnas pli ĝenerale taŭga ol »filmeto«

Mi ne necese malkonsentas, sed tio bezonus multe da ŝanĝoj.  «Vide·o»
pli taŭgas laŭ mi, ĉar video povas esti iu ajn movbildo, sed filmo
kutime/nur estas eldonita faraĵo.

Mi proponis ĝin ĉefe pro la neklareco de tiu vorto. Laŭ kelkaj vortaroj
»vide« nomas la procedon, arton, aŭ fakon, kaj estas multe uzata
prefikse. Iuj mencias la vorton »videaĵo«, kiu povas esti movbildo, kaj
kelkaj tiusence uzas vorton »video«. Ne estas do tute klare, kion la
vortero signifas, ĉar oficialan difinon ĝi ne havas.

Aliflanke, »film« estas oficialigita kiel »bendo kovrita de
fotoemulsio; tuto de la bildoj fiksitaj sur tia(j) bendo(j) kaj
projekcieblaj sur ekranon«. Tio jam donas al ni certecon, ke temas pri
konkreta aĵo. Tio ebligas figurasencan transprenon.

La difino ankaŭ ne limigas la signifon al eldonitaj faraĵoj. Estas
vero, ke oni ofte nomas tiajn »filmoj«, sed tiaj nur havas ekstran
econ. Oni povas registri aron da movbildoj, kaj laŭ mi tio mem
meritigas la nomon »filmo«. Jam ne gravas, ĉu la filmo eldoniĝos
publike, private, aŭ tute ne; ĉu ĝi estas longa aŭ mallonga. 

Mia unua elekto do estus »filmo«, kaj mia dua estus »videaĵo«.

Mi ne tute certas pri ĉi tiu afero.  Ĉu eble ni povus uzi «vidaĵo»?
Tiel, ni povus traduki «audio» kiel «aŭda, aŭdaĵo», «video» kiel «vida,
vidaĵo», kaj «media» kiel «aŭdovida, aŭdovidaĵo».  Sed mi dubas, ĉu tio
estus bona solvo.  Finfine, «vidaĵo» ankaŭ havas alian signifon, kaj
«vide(aĵ)o» ekzistas en PIV.

«Filmo» probable bonus, sed mi simple ne ege certas pri bona solvo.

header bar → ĉapobreto

Kio estas la malsameco inter «header bar» kaj «top bar»?  Ni jam
tradukas «top bar» kiel «supra breto».  Se vere ekzistas malsameco, mi
konsentas.

mechanism → meĥanismo
organization → organizaĵo (homgrupo), organizo (ago)
pixel → bildero
selection mode → elekta reĝimo

Konsentite.

Jen ankaŭ kelkaj miaj proponoj:

Clear → Vakigi
Purge → Senrubigi
OK → Bone
Cancel → Nuligi (anst. rezigni)
Dismiss → Rezigni
Discard → Forĵeti (anst. ne konservi)
Skip → Preterpasi (anst. transsalti)
Backup → Sekurkopio, sekurkopii
Design → Fasono, fasoni (aspekto), ??? (celo, ekz. "This program is
    designed to integrate well with GNOME")
Upgrade → Altgradigi (granda ĝisdatigo, ekz., Debian 8 → 9)
Update → Ĝisdatigi (jam ekzistas en komputeko, tamen, sed ekzistas
    malsameco inter «update» kaj «upgrade», do inkluzivi ambaŭ terminojn
    povus substreki tion)
Indent → Deŝovi
Find (and replace) → Serĉi (kaj anstataŭigi) (anst. trovi)
Quit → Ĉesi, ĉesigi (anst. forlasi)
Favorite → Ŝatata (anst. favorata)
Snapshot → Momentkopio (de datumoj)
Verbose → Babilema
Procent → Elcento (anst. procento)
(Disk) image → (Diska) ekzakta kopio

Amikajn salutojn,
Carmen

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]