Re: Novaj vortoj por terminaro



Bonan tagon.
sandbox (izolata entenilo) = sablujo

Kvankam 'provejo' bonas, ĉar temas pri medio, 'izolejo' ne taŭgas
por 'izolata entenilo' kiu vere estas ujo. Sed 'izolujo' ne funkcias
pro la difino de ujo : izolujo estas ujo de izolo, kaj sensencas.
Ekzemple, usono estas ejo kaj ujo sed skatolo estas ujo, ne ejo.
Konfesinde, mi ne konas la funkcian meĥanismon de izolado; imagadis mi,
ke aplikaĵo izolata havas certan (malgrandan) medion, kie ĝi povas agi
laŭplaĉe, sen la eblo tuŝi ϗ fuŝi ion ajn ekstere. Se tia ideo estas
misgvida, tiuokaze ni turniĝu al ujeco, pri kiu mi havas rimarkon.

Ekzistas plurajn apartajn meĥanismojn kun diversaj niveloj de izolado, iuj komplete apartigas la apon de la sistemo, kaj iuj ne.

»Izolujo« miapense taŭgas, ĉar afikso »-uj« ne laŭas severe ĉi-supran
difinon. La sama fonto (PIV ĉe vortaro.net) ankaŭ diras:

»Uj estas ankaŭ uzata post morfemo, signifanta procezon, por montri la
vazon, kuvon aŭ keston, en kiu oni laŭdestine plenumas tiun procezon«.

Inter ekzemploj ni trovu vortojn: »Fandujo, bakujo, malvarmujo [1],
pistujo, lavujo, kolektujo«. Mi konkludas do, ke la signifo priskribata
de gramatikaj libroj kaj implicata de efektiva uzado en sia sufiĉa
ĝeneraleco permesas tian uzon de »izolujo«. (T.e. ujo, kie aplikaĵo
estas izolata.)

Ŝajnas al mi ke la sablujo ne plenumas izolon, ĝi estas izolata, malsamkiel ekzemple pistujo: "Vazo, en kiu oni pistas". Sed eble, mi miskomprenas.

Mi lasas tiun subjekton al spertuloj, ĉar ĉiun el viaj uj-vortoj mi devis traserĉi en la vortaro !

username = uzantonomo = uzulnomo
user settings = agordoj de uzanto = uzulaj agordoj
user manual = manlibro por uzanto = uzula manlibro

Vorton »uzanto« oni devas ĉiam teni o-vorta, ĉar alie ĝia signifo
ŝanĝiĝus. »Uzulo« estas multe pli fleksebla. En multaj situacioj, la du
vortoj interŝanĝeblas. Tamen, ĉiu esprimas ion iom malsaman.

Plej probable »uzulo« transprenus plejparton da uzoj de »uzanto«, sed
fojfoje eble necesus plu uzi la duan. Tiel fariĝus pli klara signifa
distingo. Pripensinde: Ĉu ni havas kialon voli aŭ malvoli tion?
Jes, ne ĉiam eblas scii ĉu temas pri nur uloj aŭ se temas pri nevivanta iĝanto. Plie, ĉar la angla ne distingas inter vivanta kaj nevivanta, ni ĉiam devus kontroli.


Do, mi ĝuis tiun konversadon kiu plispertis min en la lingvo, sed ne povas aldoni iom pli. Mi sekve rekoncentru sur tradukado.

[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]