Re: Novaj vortoj por terminaro



Sé Zuo píše v Ne 28. 01. 2018 v 05:22 +0100:
Dankon por la benveno,

Mi vortigis mian opinion tre malklare, do mi pluatente provas :

1. Sandbox

Mi ŝatas nek 'izolejo' nek 'izolujo' por paroli pri enteniloj. Mi 
opinias ke ambaŭ vortoj ne memkompreneblas, kontraŭe al 'sablujo'
kiu devenas de la angla vorto kiu multe jam konas.

Do mi proponas :

sandbox (testa medio) = provejo (tiu ne estas aplikaĵo sed medio)
sandboxed app = izolita aplikaĵo

Mi entute konsentas pri ĉi-supraj du.

sandbox (izolata entenilo) = sablujo

Kvankam 'provejo' bonas, ĉar temas pri medio, 'izolejo' ne taŭgas
por 'izolata entenilo' kiu vere estas ujo. Sed 'izolujo' ne funkcias
pro la difino de ujo : izolujo estas ujo de izolo, kaj sensencas.
Ekzemple, usono estas ejo kaj ujo sed skatolo estas ujo, ne ejo.

Konfesinde, mi ne konas la funkcian meĥanismon de izolado; imagadis mi,
ke aplikaĵo izolata havas certan (malgrandan) medion, kie ĝi povas agi
laŭplaĉe, sen la eblo tuŝi ϗ fuŝi ion ajn ekstere. Se tia ideo estas
misgvida, tiuokaze ni turniĝu al ujeco, pri kiu mi havas rimarkon.

-uj : Objekton, kiu entenas tute en si pli-malpli grandan kvanton
da substanco aŭ da objektoj de difinita speco, montrataj de la
rad.: cigarujoZ(skatoleto, en kiu oni tenas cigarojn)
--- vortaro.net

»Izolujo« miapense taŭgas, ĉar afikso »-uj« ne laŭas severe ĉi-supran
difinon. La sama fonto (PIV ĉe vortaro.net) ankaŭ diras:

»Uj estas ankaŭ uzata post morfemo, signifanta procezon, por montri la
vazon, kuvon aŭ keston, en kiu oni laŭdestine plenumas tiun procezon«.

Inter ekzemploj ni trovu vortojn: »Fandujo, bakujo, malvarmujo [1],
pistujo, lavujo, kolektujo«. Mi konkludas do, ke la signifo priskribata
de gramatikaj libroj kaj implicata de efektiva uzado en sia sufiĉa
ĝeneraleco permesas tian uzon de »izolujo«. (T.e. ujo, kie aplikaĵo
estas izolata.)

ejo

malvasta ejo; mi amas la ejon de via domo [2].
Rim.: ejo diferencas de ujo per tio, ke ujo estas efektiva, materia, 
fizika objekto, entenanta ion, kiel meblo, kesto, sako, ktp, dum ejo 
estas loko, spaco, karakterizata per io konkreta aŭ abstrakta.

2. salutnomo / uzantonomo

Mi pardonpetas por miskompreni vin pri tiu antaŭe.

Mia propono :
login = salutonomo
username = uzantonomo

Kiam la salutonomo estas la uzantonomo, ni povas uzi 'uzantonomo' 
anstataŭ salutonomo, sed plieble, la fonto jam tia estas.

Tiu distingo sencas al mi. Ni preterlasu vorton »salutnomo« nuntempe.

3. uzulo / uzanto

Mi favoras 'uzanto'. Mi ne komprenas kiel uzi alian vorton, do
neniun problemon !

Simile, sed fojfoje pli oportune.

username = uzantonomo
user database = datumbazo de uzanto

username = uzantonomo = uzulnomo
user settings = agordoj de uzanto = uzulaj agordoj
user manual = manlibro por uzanto = uzula manlibro

Vorton »uzanto« oni devas ĉiam teni o-vorta, ĉar alie ĝia signifo
ŝanĝiĝus. »Uzulo« estas multe pli fleksebla. En multaj situacioj, la du
vortoj interŝanĝeblas. Tamen, ĉiu esprimas ion iom malsaman.

Plej probable »uzulo« transprenus plejparton da uzoj de »uzanto«, sed
fojfoje eble necesus plu uzi la duan. Tiel fariĝus pli klara signifa
distingo. Pripensinde: Ĉu ni havas kialon voli aŭ malvoli tion?

Dankon al vi, kiu pacience legis tiom !
Sezuo

Kaj al vi, kiu pacience skribis tiom! ;)
// Tirifto

-----------------------------------------------------------------------
1. Verŝajne la kutima formo estas »fridujo«, sed la radiko superfluas.

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]