Re: Novaj vortoj por terminaro



Dankon por la benveno,

Mi vortigis mian opinion tre malklare, do mi pluatente provas :

1. Sandbox

Mi ŝatas nek 'izolejo' nek 'izolujo' por paroli pri enteniloj. Mi opinias ke ambaŭ vortoj ne memkompreneblas, kontraŭe al 'sablujo' kiu devenas de la angla vorto kiu multe jam konas.

Do mi proponas :

sandbox (testa medio) = provejo (tiu ne estas aplikaĵo sed medio)
sandboxed app = izolita aplikaĵo
sandbox (izolata entenilo) = sablujo

Kvankam 'provejo' bonas, ĉar temas pri medio, 'izolejo' ne taŭgas por 'izolata entenilo' kiu vere estas ujo. Sed 'izolujo' ne funkcias pro la difino de ujo : izolujo estas ujo de izolo, kaj sensencas. Ekzemple, usono estas ejo kaj ujo sed skatolo estas ujo, ne ejo.

-uj : Objekton, kiu entenas tute en si pli-malpli grandan kvanton da substanco aŭ da objektoj de difinita speco, montrataj de la rad.: cigarujoZ(skatoleto, en kiu oni tenas cigarojn)
--- vortaro.net

ejoTEZ Vikipedio

malvasta ejo; mi amas la ejon de via domo [2]
Rim.: ejo diferencas de ujo per tio, ke ujo estas efektiva, materia, fizika objekto, entenanta ion, kiel meblo, kesto, sako, ktp, dum ejo estas loko, spaco, karakterizata per io konkreta aŭ abstrakta.

2. salutnomo / uzantonomo

Mi pardonpetas por miskompreni vin pri tiu antaŭe.

Mia propono :
login = salutonomo
username = uzantonomo

Kiam la salutonomo estas la uzantonomo, ni povas uzi 'uzantonomo' anstataŭ salutonomo, sed plieble, la fonto jam tia estas.

3. uzulo / uzanto

Mi favoras 'uzanto'. Mi ne komprenas kiel uzi alian vorton, do neniun problemon !

username = uzantonomo
user database = datumbazo de uzanto



Dankon al vi, kiu pacience legis tiom !
Sezuo





[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]