Re: Novaj vortoj por terminaro



Sebastien Zurfluh píše v Čt 25. 01. 2018 v 19:21 +0100:
Konsentite. Mi aldonos vorton »izolejo« do, kun klarigo pri ĝia
temo.

     1. Sablujo ("sandbox") estas ejo kie oni povas sekure testi 
nefidindajn programojn. Facilas kompreni sablujon, kiel alegorio de 
sekura ejo por lernado kaj kreado. Provejo pli kongruas al 'testing 
environment'=sandbox (testing) laŭ mi.
     2. Kiam temas pri sekure apartigita pakaĵo por instalado al 
sistemo, mi opinias same al vi, la vorto sablujo maltaŭgas, eĉ en la 
angla. Komputeko proponas [ujo; entenilo] ('container'). Pakaĵo
estas pli ujo ol ejo.

Mi preferas la vorton »izolejo« por prisekura traduko de »sandbox«, ĉar
ĝi estas klara kaj pli aludas por mi realan aferon ol »izolujo«. Mi ne
certas, ĉu vi per via retletero celas proponi la finaĵon »-ujo« aŭ ne.

»Sablujo« aludas plurajn aferojn. Al mi ĝi ĉefe aludas kreemon kaj
nedaŭrecon; iom eble ankaŭ apartecon kaj sekurecon. Inter »provejo« kaj
»izolejo«, mi pli emus similigi ĝin al la unua. Ĉu vi proponas la uzon
de »sablujo« kiel termino?

[…]

  2. Pri username = salutnomo: Tio ne estas pli bona ol
"uzantonomo", laŭ mi. Ne ĉiu uzantonomo estas por saluti. Ankaŭ
en aliaj lingvoj oni uzas la saman signifon "nomo de la uzanto"
(ekzemple "Benutzername" en la germana).

Komprenite. Ambaŭ variaĵoj uziĝas en la ĉeĥa, kaj mi opinias ambaŭ
la esperantajn bonaj. Mi ĝin ĉefe renkontadas salutante; sed teme
ankaŭ pri nomoj ne uzataj por salutado, »uzantonomo« ja ŝajnas pli
taŭga.

Ankaŭ mi pensas ke ni bezonas almenaŭ du vortojn. Salutnomon bezonas
por akreditiloj, kaj uzantnomon bezonas por posedo ('ownership', ĉu 
posedanteco ?). Por atingi posedatan datumon kiu estas sekure
ŝlosita, bezonas salutnomon kiu plieble estus ankaŭ la uzantnomo.

Mi ne pensas, ke ni necese bezonas du vortojn; per la ekzemplo mi celis
diri, ke en mia lando oni povas renkonti ambaŭ variaĵojn.

»Salutnomo« nomas la nomon uzatan por salutado, sed tio estas nur ties 
deveno kaj ĉefa uzo. La sama nomo povas uziĝi ankaŭ en aliaj situacioj
sen multa konfuzo. Simile, »uzantonomo« (aŭ »uzulnomo«) estas la
porkomputila nomo de la uzanto (uzulo), sed oni povas ankaŭ saluti per
ĝi sen ŝanĝo de la nomo. Fakte tre ofte temas pri la sama afero en
distribuaĵoj de GNU. (Tiuokaze eble konfuzus du malsamaj nomoj.)

Tiuokaze mi ankaŭ volas atentigi la vorton »uzulo«, kompare kun
»uzanto«. Laŭ KompLeks ĝi ebligas adjektivigon neprigante homecon.
Ĉu vi trovus tion multe oportuna sen aldonaj problemoj?

La posedanto de datumo ne ĉiam estas vivanta ulo. Ekzemple, ĝi povus 
esti organizo.

Tio estas bona rimarko. Tamen la sistemo prezentas la uzantojn (aŭ
iliajn kontojn) kiel apartajn individuojn; ĉu tiuokaze oni ne rigardus
la uzanton kiel ulon, sendepende de la vera posedanto? (La konton ja
kutime uzas individuo, kaj individuan konton povas uzi pluraj homoj.)

Mi ne certas, ĉu la trajto »neprigas homecon« estas ĉiuokaze prava;
almenaŭ figurasencan uzon mi vidas ebla, kia ne devigus homecon – nur
individuecon de la sistema vidpunkto. (Sed eble temas pri ia »homeco«.)

La ĉefa problemo kun »uzulo« estus miakomprene uzoj, kiam la uzanto
estas programo aŭ procezo, kiu iel ne staras sur la sama nivelo kiel la
homaj uzantoj – kiam iel temas pri aparta aĵo. Se oni angle uzadas du
apartajn (sed enhave samajn) nomojn, ni povus uzi ambaŭ vortojn laŭ-
situacie. Se tamen temas pri unu nomo, kiu en unu situacio povas uziĝi
kun ambaŭ signifoj, tiuokaze ni ne povus fari la distingon.

Kion vi pensas pri ĉi-supro?

La ideon mi esence ŝatas, sed certe pli profunde pripensus ĝiajn
uzojn unuavice. Ĝi funkcius bone por salutoj al operaciumo, ĉar
tiam oni vere eniĝas. Ĉe retpaĝoj, fojfoje ĝi sambone funkcius, sed
oni ofte salutas jam ene, kaj tiuokaze eble devus kompreni ĝin iom
alie – »eniĝi la konton«, ekzemple. Alia okazo povas esti saluto
por aŭtentigo.

Se ni parolas pri ĝenerala traduko, mi trovas la duopon
»saluti/adiaŭi« taŭga. Ni tamen finesploru vian proponon se vi
daŭre trovas ĝin eble preferinda anstataŭigo!:)

La anglaj vortoj tradukas laŭvorte en-registri (log-in) kaj el-
registri (log-out), sed estas uzata kiam ekzistas registro aŭ ne. Do
mi samopinias kaj emas al saluti/adiaŭi.

Tre bone. Niaj estontaj faroj tie ĉi nuntempe klaras do. :)

Amike
Kristjan

Bondezire
// Tirifto

Bondezire
Sezuo

Danke
// Tirifto

P.S.: Bonvenu al la listo!

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]