Re: Plirapidigiloj
- From: Kristjan SCHMIDT <kristjan schmidt googlemail com>
- To: gnome-eo-list gnome org
- Subject: Re: Plirapidigiloj
- Date: Fri, 9 Feb 2018 19:15:51 +0100
Saluton Tirifto,
ĝis nun mi iom fajfis pri tiu temo ;-) Do mi konsentas kun ĉiu strategio
kiun vi proponas ĉar ĉiu strategio estas pli bone ol fajfi pri la temo :-D
Eble indas alŝuti la liston de novaj rapidigiloj en vikion aŭ iun alian
retejon.
Amike
Kristjan
On 2018-02-09 11:34, Tirifto wrote:
Saluton listo!
Pasintjare, Leo ARIAS sendis tien ĉi informojn pri plirapidigiloj [1].
(Markitaj literoj ebligantaj trairadon de menuoj per klavaro. Dankon!)
La donitaj dokumentoj rekomendas, ke oni atenteme komencu per tradukoj
de GTK+, kaj poste uzu la ceterajn literojn en aliaj programoj. Tial mi
faris tri listojn da plirapidigiloj el unu traduka dosiero de GTK+,
kiujn mi kunsendas: Unuan de la anglaj (accelerators.txt), duan de
esperantaj antaŭ ĝisdatigo (malnovaj rapidigiloj.txt), kaj trian post
ĝi (novaj plirapidigiloj.txt).
Tie videblas, ke preskaŭ ĉiu litero uziĝas. Neniu ŝajnas tre konservita
por ceteraj programoj. Tial mi supozas, ke ankaŭ ni ne devas zorgi pri
konservado de certaj literoj. Certe pli bonus ne havi multajn menuerojn
kun la sama rapidigilo en unu menuo, sed tion ni probable devas trakti
aparte por ĉiu programo, laŭ eventuala uzado.
Ni tamen povus havi publikan liston de rapidigiloj, por ke la samaj
vortoj ĉiam kunhavu la saman rapidigilon – tio povas faciligi memoradon
de ili. Ĉu ĉio ĉi estas en ordo, kaj ĉu vi konsentas?
Ĉion bonan
// Tirifto
-----------------------------------------------------------------------
1_
https://mail.gnome.org/archives/gnome-eo-list/2017-July/msg00002.html
[
Date Prev][
Date Next] [
Thread Prev][
Thread Next]
[
Thread Index]
[
Date Index]
[
Author Index]