Plirapidigiloj



Saluton listo!

Pasintjare, Leo ARIAS sendis tien ĉi informojn pri plirapidigiloj [1].
(Markitaj literoj ebligantaj trairadon de menuoj per klavaro. Dankon!)

La donitaj dokumentoj rekomendas, ke oni atenteme komencu per tradukoj
de GTK+, kaj poste uzu la ceterajn literojn en aliaj programoj. Tial mi
faris tri listojn da plirapidigiloj el unu traduka dosiero de GTK+,
kiujn mi kunsendas: Unuan de la anglaj (accelerators.txt), duan de
esperantaj antaŭ ĝisdatigo (malnovaj rapidigiloj.txt), kaj trian post
ĝi (novaj plirapidigiloj.txt).

Tie videblas, ke preskaŭ ĉiu litero uziĝas. Neniu ŝajnas tre konservita
por ceteraj programoj. Tial mi supozas, ke ankaŭ ni ne devas zorgi pri
konservado de certaj literoj. Certe pli bonus ne havi multajn menuerojn
kun la sama rapidigilo en unu menuo, sed tion ni probable devas trakti
aparte por ĉiu programo, laŭ eventuala uzado.

Ni tamen povus havi publikan liston de rapidigiloj, por ke la samaj
vortoj ĉiam kunhavu la saman rapidigilon – tio povas faciligi memoradon
de ili. Ĉu ĉio ĉi estas en ordo, kaj ĉu vi konsentas?

Ĉion bonan
// Tirifto

-----------------------------------------------------------------------
1_
https://mail.gnome.org/archives/gnome-eo-list/2017-July/msg00002.html

Attachment: novaj rapidigiloj.txt
Description: Text document

Attachment: malnovaj rapidigiloj.txt
Description: Text document

Attachment: accelerators.txt
Description: Text document

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]