Traduka regularo



Saluton al ĉiu kuntradukonto!

Dum du semajnoj neniu plua aliĝis al la dissendo-listo, do mi kredas,
ke ĝi jam pretas por priparolado. Tiuokaze mi volas priparoli kun vi
nian regularon, laŭ kiu ĉiu helpanto tradukus. Mi kredas, ke neniun
oficialan regularon ni havas ankoraŭ, do bonus ĝin krei.

Nuntempe mi konas du utilajn kaj uzeblajn dokumentojn. La unua estas ĉe
la retejo de GNOME, skribita angle:
https://wiki.gnome.org/Esperanto
La dua, alligita de Kristjan en alia fadeno, estas ĉe la retejo de
Ubuntu, skribita esperante:
https://wiki.ubuntu.com/EsperantoTeam/Tradukado

La unua estas ŝlosita kaj la dua apartenas al alia projekto, do mi
kredas, ke pli bonus krei novan paĝon aŭ elŝuteblan dokumenton. Sed
bonus unue priparoli, kion ĝi enhavu.

Sube estas temoj, kiujn mi trovas gravaj aŭ reguligindaj. Ili pritemas
kaj aferojn de la jamaj regularoj, kaj aferojn, kiuj en tiuj mankas.

-----------------------------------------------------------------------

LINGVO – Ni tradukas el la angla al la esperanta, do nia regularo povas
esti aŭ angle aŭ esperante. Mi mem preferus Esperanton, ĉar kvankam
bona kompreno de ambaŭ lingvoj estas grava, mi opinias komprenon de
Esperanto pli grava ol de la angla por tradukado.

ĈAPELOJ – Skribi kun ĉapelo estas la ĝusta kielo, kaj ne estas teĥnikaj
baroj pri ĝi, do priparolo laŭ mi tute ne necesas (sed ja eblas).

FACILECO – Mi opinias ĝin grava. Ju malpli da klopodo necesas por legi
la tradukaĵojn, des pli bone. Ni skribu simple, sed ne evitu ajnan
bazan gramatikaĵon por tiu celo. Por tio mi ankaŭ ŝatus preferi vortojn
fundamentajn aŭ kunmetitajn ol novajn.

USKLECO – La jamaj regularoj konsilas, ke nur unua litero de frazo estu
majuskla. La angla regularo de GNOME majuskligas multajn literojn en
titoloj, kaj mi ne vidas kial ne sekvi tion. Mi do tradukus ĉion en la
sama majuskleco, kiun havas la originalo, per similaj reguloj.

SPACOJ – Francoj (kaj eble aliaj) metas spacetojn antaŭ interpunkcion
en sia lingvo. Ni ne faru tion, ankaŭ kongrue kun PMEG.¹

CITILOJ – Eblas uzi diversajn citilojn, kutimajn en diversaj lingvoj.
Mi estas kontraŭ la uzo de la rektaj ("" kaj ''). Mi mem uzas la ĉeĥajn
(„“ kaj »«), sed mi ne havas preferon por GNOME. Se iuj estas pli
facile legeblaj eble ni elektu tiujn.

NOMOJ – Foje estas en frazo nomo, kiun ne eblas bone traduki. Ĉefe
temas pri mallongigoj kaj homaj nomoj. Iu aldonas finaĵojn post
streketo (Mi ŝatas GNOME-on), iu tute ne (Mi ŝatas GNOME). Mi probable
preferetas la duan.

HOMAJ NOMOJ – Unu jama regularo skribigas familinomojn majuskle. Mi
opinias ĝin iom maleleganta, sed ŝajne utila (diversaj vortordoj), do
mi farus tion, se neniu el vi konas pli elegantan solvon.

LANDAJ NOMOJ – Oni ofte uzas diversajn finaĵojn por nomi landojn. La
fundamenta finaĵo estas »-ujo«, kaj tial mi preferas tiun. Kvankam
superflua, »-io« estas de longe kutime uzata, do mi ne kontraŭus ĝin.
Ni ankaŭ povus fini per la vorto »-lando«.

NEOLOGISMOJ – Ni tute evitu la uzon de novaj vortoj kaj gramatikaĵoj
kiuj ŝanĝas aŭ kontraŭas la fundamenton.² Tio inkluzivas ankaŭ novajn
pronomojn, finaĵon »-iĉ« kaj rolvorteton »na«.

ORDONOJ – Estas sencoplene ordoni la komputilon per i-verboj kaj la
uzanton per u-verboj, do ni faru tion.

PRONOMOJ – Se estas bezono traduki pronomojn al homoj de nekonata
sekso, mi proponas uzi la pronomon »ĝi«.

VORTORDO – Mi ne scias, ĉu utilus tion ĉi reguligi. Temas pri ordo de
o-vortoj kaj a-vortoj, kaj simile. Opiniante unu pli bona ol alia,
bonvolu priskribi kial.

DATOJ – La internacia datformato laŭ ISO 8601 estas JJJJ-MM-TT. Mi
proponas, ke ni uzu tion. Ĉu vi trovas la saman ordon bona ankaŭ
skribante la monaton vorte? Malan mi sentas pli natura, sed ĝi ja ankaŭ
estas la norma ordo en Ĉeĥujo.

DAŬRAJ AGOJ – Unu jama regularo konsilas traduki »Saving…« kiel
»Konservanta…«. La alia kiel »Konservado…«. »Installing GNOME« do
fariĝus aŭ »Instalanta GNOME« aŭ »Instalado de GNOME«. En la okazo de
»-ado« ne necesas la akuzativo, do tradukado estus pli bonrezulta, se
la traduko-sistemo ne subtenas akuzativon.

PARTICIPOJ – La regularo rekomendanda »-ado« supre ĝin rekomendas por
ĉiu angla vorto finata per »-ing«. »Error in initializing var« do
fariĝus »Eraro dum pravalorizado de variablo«. Mi malkonsentas kun tiu
regulo kaj proponas uzi participojn, ĉar ili estas pli mallongaj kaj
elegantaj, do »Eraro pravalorizante variablon«.

ĤO – Esperantistoj foje anstataŭigas ĥon per ko, do ekzistas du
variantoj por vortoj kiel »teĥniko, ĥemio, hierarĥio, ĥoro«, kaj eĉ
»ĥameleono«. Mi proponas, ke ni ĉiam uzu la variantojn kun ĥo. Ĝi ja
estas fundamenta litero, kaj ĝia malapero helpos al neniu ĝin lerni.

ELIZIO – Ni anstataŭigu la lastan literon de vorto per apostrofo nur en
cele amuzaj aŭ vulgaraj frazoj, se tiaj ekzistas en GNOME. Tiam ni uzu
la simbolon »’« anstataŭ la rekta »'«.

TERMINARO – Unu el la jamaj regularoj ligas al propra terminaro.
Ekzistas jam Komputeko por trovi terminojn, sed foje ĝi donas plurajn
rezultojn aŭ nenion. Eble taŭgus kunlabori kun Komputeko aŭ fari
similar, pli detalan teĥnikan vortaron por ĝenerala uzo, sed mi
proponas fari propran por venonta tempo.

-----------------------------------------------------------------------

Mi esperas, ke ĉi tiuj temoj estas utilaj. Bonvolu ilin komenti kaj
priparoli, kaj aldoni novajn, se vi povas iujn elpensi. Mi antaŭĝuas
respondojn! Verdigu ni GNOME! :D (GNOME-on? Priparolu, priparolu…)

Esperoplene
// Tirifto

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]