Re: Nova esperantista dissendo-listo je GNOME



Saluton Tirifto!

mi ĝojas ke vi kreiis la liston! La skipo ja iom endormiĝis.

Ni iam kreiis stilajn konvenciojn:
https://wiki.ubuntu.com/EsperantoTeam/Tradukado
Ili ne estas perfektaj, sed tamen bonaj gvidlinioj kaj eble jam
respondas kelkajn demandojn de vi.

Amike :-)
Kristjan


Am 09.06.2017 um 13:31 schrieb Tirifto:
Saluton, karaj samideanoj!

Tiun ĉi leteron mi sendas al ĉiuj, kies nomoj estas sur la paĝo de la
esperantisto traduka skipo de GNOME.¹ Se vi ne plu intencas sin okupiĝi
pri tio, senzorge vi povas ĉesi legi.

Mi freŝe aliĝis al la skipo, sed mi ne trovis bonan kielon komuniki kun
la aliaj skipanoj amase. Ĉar tia komunikilo estus miaopinie tre utila
por kunlaborado, mi petis dissendo-liston de la administrantoj. Jen
ligilo al tiu nova listo.

https://mail.gnome.org/mailman/listinfo/gnome-eo-list

Tiuj de vi, kiuj volas okupiĝi pri tradukado de GNOME kaj parolado pri
aferoj stilaj, gramatikaj, kaj simile, bonvolu laŭvole aliĝi al tiu
dissendo-listo. Mi mem jam pripensis kelkajn demandojn kaj temojn, kaj
mi vere ne sciis, kun kiu kaj kiel ilin priparoli, do ĉi tio ŝajnas
esti bona solvo al mi.

Mi antaŭĝuos nian samlistanecon! :)

Amike
// Tirifto

P.S.: Nuntempe mi estas la listestro, ĉar mi ĝin petis. Se aliaj volas
kune ĝin administri, bonvolu min sciigi.

-----------------------------------------------------------------------
1. https://l10n.gnome.org/teams/eo/


Attachment: signature.asc
Description: OpenPGP digital signature



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]