Nova regularo ek! (Re: Traduka regularo)



Saluton samskipanoj!

Mi enretigis la unuan provan version de nia nova vikia paĝo, kies ĉefa
parto estas la traduka regularo. Ankoraŭ mankas gravaj partoj, sed
multon ĝi jam enhavas. Bonvolu ĝin legi kaj kunhavi viajn opiniojn.
Komentojn, proponojn kaj ŝanĝojn mi bonvenas!

https://wiki.gnome.org/Esperanto

Jen kelkaj demandoj, kiujn ni respondu por aldonaĵoj:

Ĉu estu majusklo post la interpunkcia simbolo »:«?
(Ŝi ekkriis: Forĵetu la pafilon!
 Ŝi ekkriis: forĵetu la pafilon!)

Ĉu uzi la verbon »ebli« sole aŭ kunmetite?
(La dosiero ne malfermeblas.
 Ne eblas malfermi la dosieron.)

Ĉu preferi »-anta« aŭ »-ado«?
(Instalanta GNOME…
 Instalado de GNOME…)

Ĉu preferi lokon por »ĉi«?
(Tiu ĉi dosiero.
 Ĉi tiu dosiero.)

Kiujn citilojn ni uzu?
(Mi uzis „ĉi tiujn” en la retpaĝo. Ili estas uzataj
en mia denaska lingvo, kaj ŝajne ankaŭ de UEA.)

Fine mi persone volas demandi, kion signifas la substrekoj en la
tradukaj dosieroj. (Ekz. »Ĉ_esi«.) Ĉu tiuj antaŭas la literojn uzotajn
kiel fulmoklavoj? Ĉu iu el vi tion scias?

Multajn dankojn
// Tirifto

On Thu, 2017-07-06 at 18:59 +0200, Tirifto wrote:
[…] Se neniu alia volas aŭ kontraŭas, mi kreos novan regularon ĉe la
paĝo»Esperanto«. Alie min bonvolu sciigi. Mi farus ĝin kiel kunigon
decerte bonaj partoj de la jamaj regularoj, kaj kelkaj propraj ideoj,
kiujn mi jam dissendis ĉi tie. Kompreneble ni ĝin poste daŭre
priparolus kaj ŝanĝus plibonige. […]


[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]