Re: Traduka regularo



Saluton samideanoj, kaj nedankinde Kristjan!

Mi ĵus petis permeson redakti la paĝon, kaj mi ĝojas ĉar mi ĝin
ricevis! La doninto (aday) demandis min pri mia uzantnomo ĉe la vikio.
Mi ne konas uzantnomojn de l' aliaj skipanoj, do mi petis permeson por
neniu alia. Sed se iu skipano sendos al mi sian uzantnomon ĉe la vikio,
mi volonte petos redaktan permeson por ĝi. Aŭ se iu volas tion fari
mem, vi povas demandi en la kanalo »#gnome« je »irc.gnome.org«.
(Tiel mi faris ĝin.)

Se neniu alia volas aŭ kontraŭas, mi kreos novan regularon ĉe la paĝo
»Esperanto«. Alie min bonvolu sciigi. Mi farus ĝin kiel kunigon de
certe bonaj partoj de la jamaj regularoj, kaj kelkaj propraj ideoj,
kiujn mi jam dissendis ĉi tie. Kompreneble ni ĝin poste daŭre
priparolus kaj ŝanĝus plibonige.

Rigardante al brila estonteco
// Tirifto

On Sun, 2017-06-25 at 01:20 +0200, Kristjan SCHMIDT via gnome-eo-list
wrote:
Saluton karaj,

kaj dankon Tirifto por la listo!

Mi ankaŭ preferus havi regularon en Esperanto kaj propran ejon por la
GNOME-skipo. Fakte tiu dokumento ĉe la retejo de Ubuntu dekomence
ankaŭ
estis la dokumento de nia GNOME-skipo, sed ŝanĝo al alia loko tamen
estus bona. Laŭ mi la vikio ĉe gnome.org estus la plaj taŭga loko.
Prilabori regularon plej bone funkcias en vikio laŭ mia sperto.

Ĉu eblas malŝlosi la paĝo(j)n pri Esperanto tie por la aktivaj
tradukantoj?

Amike
Kristjan


[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]