Re: Novaj terminoj por la terminaro



Je lun, 2019-05-13 je 20:25 +0200, Tirifto via gnome-eo-list skribis:
Saluton!

Sal,

• activities → agoj (anst. aktivecoj [nuna traduko])

Konsentite.

    Aŭ eble »faroj«, aŭ »superrigardo«. Ĉiel mi trovas tion, ke temu
    pri »ecoj«, iom stranga.

«Faroj» sonas iom stranga. «Superrigardo» estas bona, sed mi evitus
nerektan tradukon por kerna termino.

• camera → fotilo / filmilo
• cursor → musmontrilo / tajpmontrilo
• loop → ripetadi (anst. iteracii [Komputeko])
• mono → unukanala
• stereo → dukanala / plurkanala
    Ĉu iu komprenanta sonajn fakvortojn povus helpi pri tio? Mi ne
    certas, ĉu temas nur pri du kanaloj, aŭ pri du kaj pli.

Bone. Mi bedaŭrinde ne certas pri la preciza signifo de stereo.

• synchronise → samtempigi / samhavigi (anst. sinkronigi [Komputeko])
    Samtempigi temus pri horloĝoj, kaj samhavigi pri datumoj.

Firefox uzas «speguli» ĉi tie.

Kial vi evitus «sinkronigi»?

Amike,
Carmen

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]