Saluton!
Kvankam mi ne tradukas aktive partojn de GNOME nun, mi kolektis kelkajn
terminojn, kiujn mi volas proponi por la teĥnika terminaro:
• activities → agoj (anst. aktivecoj [nuna traduko])
Aŭ eble »faroj«, aŭ »superrigardo«. Ĉiel mi trovas tion, ke temu
pri »ecoj«, iom stranga.
• camera → fotilo / filmilo
• cursor → musmontrilo / tajpmontrilo
• loop → ripetadi (anst. iteracii [Komputeko])
• mono → unukanala
• stereo → dukanala / plurkanala
Ĉu iu komprenanta sonajn fakvortojn povus helpi pri tio? Mi ne
certas, ĉu temas nur pri du kanaloj, aŭ pri du kaj pli.
• synchronise → samtempigi / samhavigi (anst. sinkronigi [Komputeko])
Samtempigi temus pri horloĝoj, kaj samhavigi pri datumoj.
Kion vi pensas?
Ĉion bonan
// Tirifto
Attachment:
signature.asc
Description: This is a digitally signed message part