Re: Novaj terminoj por la terminaro



Je mar, 2019-06-25 je 13:24 +0200, Tirifto skribis:
Kial vi evitus «sinkronigi»?

»Speguli« estas interesa elekto… mi ne certas, ĉu ĝi pli bonas ol
»samhavigi« aŭ ne. Mi provis ĝin pripensi, sed ŝajne bezonos pripensi
plu. :-) Ĉu aliuloj havas profundajn pensojn tiuteme?

Ĉiuokaze la vortero »sinkron« estas nenecesa, kiel montras la ĉi-supraj 
fortradukoj, kiuj rimarkinde estas same aŭ eĉ malpli longaj. Plie ĝi
estas neoficiala, kaj mi ne pensas, ke ĝi estas universale internacia.
Tian vorteron ni do prefere evitu por teni simplan lingvon. 

Ĉu «samtempigi» estus pli bona? «Samhavigi», laŭ mi, oni povus
intermiksi kun «kunhavigi». Tiel «samtempigi» estus pli sendubsenca,
kvankam ne vere temas pri tempo, sed pri datumoj.

Carmen

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]