Re: Novaj terminoj por la terminaro



Je mer, 2019-05-15 je 08:52 +0200, Carmen Bianca Bakker skribis:
Sal,

Resa!

• activities → agoj (anst. aktivecoj [nuna traduko])

Konsentite.

Bone!

    Aŭ eble »faroj«, aŭ »superrigardo«. Ĉiel mi trovas tion, ke  
temu pri »ecoj«, iom stranga.

«Faroj» sonas iom stranga. «Superrigardo» estas bona, sed mi evitus
nerektan tradukon por kerna termino.

Konsentite.

• camera → fotilo / filmilo
• cursor → musmontrilo / tajpmontrilo
• loop → ripetadi (anst. iteracii [Komputeko])
• mono → unukanala
• stereo → dukanala / plurkanala
    Ĉu iu komprenanta sonajn fakvortojn povus helpi pri tio? Mi ne
    certas, ĉu temas nur pri du kanaloj, aŭ pri du kaj pli.

Bone. Mi bedaŭrinde ne certas pri la preciza signifo de stereo.

Bone! Mi ne umos stereon do, kaj provos ekscii plion.

• synchronise → samtempigi / samhavigi (anst. sinkronigi
[Komputeko])
    Samtempigi temus pri horloĝoj, kaj samhavigi pri datumoj.

Firefox uzas «speguli» ĉi tie.

Kial vi evitus «sinkronigi»?

»Speguli« estas interesa elekto… mi ne certas, ĉu ĝi pli bonas ol
»samhavigi« aŭ ne. Mi provis ĝin pripensi, sed ŝajne bezonos pripensi
plu. :-) Ĉu aliuloj havas profundajn pensojn tiuteme?

Ĉiuokaze la vortero »sinkron« estas nenecesa, kiel montras la ĉi-supraj 
fortradukoj, kiuj rimarkinde estas same aŭ eĉ malpli longaj. Plie ĝi
estas neoficiala, kaj mi ne pensas, ke ĝi estas universale internacia.
Tian vorteron ni do prefere evitu por teni simplan lingvon. 

Amike,
Carmen

Dankon
// Tirifto

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]