Re: Teĥnika terminaro



Dankon pro via respondo! :) Vidu respondojn inter citaĵoj.

On Tue, 2017-09-12 at 21:06 +0200, Kristjan SCHMIDT via gnome-eo-list
wrote:
Saluton :-)

Dankon por via laboro!

Jen kelkaj komentoj:

Uzota terminaro <https://wiki.gnome.org/Esperanto/Terminaro> estas
prilaborata. Bonvolu uzi Komputekon
<http://komputeko.net/index_eo.php> ĝis la terminaro pretos. 

La terminaro verŝajne neniam estos preta. Do ĝis nun Komputeko estis
nia
ĉefa vortaro kaj ni nur bezonas propran terminaron por vortoj kiuj
mankas tie aŭ ne estas taŭga traduko tie. Tion mi preferus.

Mi tute konsentas. Komputeko certe restu kiel rekomendata fonto; ni
tamen bezonas transporti la terminojn de l’ aliaj terminaroj, kiuj,
aldone al tio kion vi menciis, helpos elekti la ĝustan tradukon, kiam
Komputeko enhavos plurajn.

Se vi povas elekti inter du variantojn de unu vorto, aŭ kun „ĥ“ aŭ
sen
„ĥ“ (ofte anstataŭigita per „k“), elektu tiun kun „ĥ“. 

Mi ne ŝatas tiun regulon. Mi ŝatus forstreki ĝin. Kelkaj k-variantoj
intertempe estas la kutimaj. Kial uzi arkaikajn variantojn?

Verŝajne la regulo nun estas tro ĝenerala; mi proponas ĝin ŝanĝi, sed
ne forigi, ĉefe pro jenaj du kialoj:

1. Multajn vortojn oni miaopinie ne povas nomi »arĥaikaj«. Mi ofte
vidas samideanojn uzi variantojn kun ĥo. Ne volas mi dubi la ekziston
de vortoj, pri kiuj veras via diraĵo; tamen, multaj vortoj daŭre estas
uzataj kun ĥo.

2. Laŭ mia scio de l’ historio, kelkaj homoj malŝatis ĥon, kaj penadis
do ĝin forigi de la lingvo pro sia malŝato, malgraŭ ĝi estis tute
ordinara litero enhavata de la fundamento. Tiun agon mi opinias
malaprobinda, kaj laŭ mi do bonas ĝin ne subteni, kaj kontraŭstari
uzante ĥon. Tion oni certe ne faru superflue, sed laŭeble, kiam la ĥa
vorto almenaŭ iom jam estis uzata (aŭ estas tre nova).

Pri la unua kialo povas malsami sperto, ĉar ni ĉiuj ja interagas kun
malsamaj samideanoj. Pri la dua povas malsami opinio, ĉar ĝi ja temas
pri nia estonta uzo de la lingvo. Tamen ilin bonvolu konsideri.

Eble bona solvo estus anstataŭigi la regulon per tabelo en la teĥnika
terminaro. Ni povus tien enskribi la vortojn duvariantajn aŭ kun ĥo aŭ
kun ko – laŭ antaŭaj diskutoj. Kion vi pensas pri tio?

Enable: enŝalti → ŝalti
(»-en« ŝajnas superflua kaj mankis en Komputeko.)

Ŝalti ne estas duuma afero, ĉar per ŝalto oni ŝanĝas inter du aŭ PLI
statoj do "malŝalti" estas tute neklara. Mi ankaŭ ne ŝatas la
varianton
"en-/elŝalti", sed tiu estas pli preciza ol la "normala" varianto. Mi
pensas ke teknologiaj laikoj decidis enkonduki la varianton
"ŝalti/malŝalti".
Mi proponas resti ĉe la nun uzata varianto.

Interese! Ĉu ekzistas bonaj legeblaĵoj pri tio? Mi legis la difinon de
la vorto en Akademia Vortaro¹,², PIV³ kaj ReVo⁴ (vidu plej sube), kaj
ili ŝajnas priskribi nur du statojn. Ĉu eble la signifo ŝanĝiĝis antaŭ
oficialiĝo, aŭ ĉu mi pretervidis ĝin? Ni ja lasu la jaman varianton, se
okazas konfuzo; mi tamen volas lerni pli pri tio ĉi!

Amike,
Kristjan

Samkiele
// Tirifto

-----------------------------------------------------------------------
1. ŝalt/i – Ekfunkciigi aparaton per tiucela regilo (ŝaltilo), precipe
tiel ke ĝi komencu produkti sonon, lumon, varmon, akvon ktp. (la
gramatika objekto povas indiki la aparaton aŭ la produktatan efikon):
ŝalti televidilon; ŝalti komputilon; ŝalti sonon; ŝalti lumon; ŝalti
elektron.
2. mal/ŝalt/i – Ĉesigi funkciadon de aparato per tiucela regilo
(ŝaltilo).
3. ŝalti – Fermi elektran cirkviton per speciala aparato, tiel ke
kurento komencas traflui: ŝalti la lumon, la ekbrulon de motoro; ŝalti
lampon, radioricevilon.
4. ŝalti – Fermi elektran cirkviton, tiel ke la kurento povas trapasi:
ŝalti la lumon, la ekbrulon (de motoro).

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]