Re: Teĥnika terminaro



Saluton :-)

Dankon por via laboro!

Jen kelkaj komentoj:

Uzota terminaro estas prilaborata. Bonvolu uzi Komputekon ĝis la terminaro pretos.
La terminaro verŝajne neniam estos preta. Do ĝis nun Komputeko estis nia ĉefa vortaro kaj ni nur bezonas propran terminaron por vortoj kiuj mankas tie aŭ ne estas taŭga traduko tie. Tion mi preferus.

Se vi povas elekti inter du variantojn de unu vorto, aŭ kun „ĥ“ aŭ sen „ĥ“ (ofte anstataŭigita per „k“), elektu tiun kun „ĥ“.
Mi ne ŝatas tiun regulon. Mi ŝatus forstreki ĝin. Kelkaj k-variantoj intertempe estas la kutimaj. Kial uzi arkaikajn variantojn?

Enable: enŝalti → ŝalti
(»-en« ŝajnas superflua kaj mankis en Komputeko.)
Ŝalti ne estas duuma afero, ĉar per ŝalto oni ŝanĝas inter du aŭ PLI statoj do "malŝalti" estas tute neklara. Mi ankaŭ ne ŝatas la varianton "en-/elŝalti", sed tiu estas pli preciza ol la "normala" varianto. Mi pensas ke teknologiaj laikoj decidis enkonduki la varianton "ŝalti/malŝalti".
Mi proponas resti ĉe la nun uzata varianto.

Amike,
Kristjan

Am 26.08.2017 um 12:17 schrieb Tirifto:
Saluton samideanoj!

Mi ete ŝanĝis la regularon kaj aldonis simplan tasko-liston, por ke ni
sciu, kion ni faru! :)

https://wiki.gnome.org/Esperanto

Mi ankaŭ faris paĝon por la terminaro. Ĝi estas tre nova kaj enhavas
nur partod el la terminaro de Ubuntu.¹

https://wiki.gnome.org/Esperanto/Terminaro

Kelkajn vortojn (emfazajn) mi ŝanĝis, pro la ĉi-subaj kialoj. Bonvolu
min sciigi, se mi iel eraras, aŭ se vi ne konsentas kun iu ŝanĝo.

Default: apriora → norma/implicita
(La duaj estas pli facile rekoneblaj.)

Enable: enŝalti → ŝalti
(»-en« ŝajnas superflua kaj mankis en Komputeko.)

Extension: kromaĵo → kromprogramo
(La unua estas tro ĝenerala.)

Log in: ensaluti → saluti
Log out: elsaluti → adiaŭi
(La duaj estas pli logikaj; mi ne komprenas la sencon de la unuaj.
Se iu jes, bonvolu min komprenigi!)

Option: opcio → elekteblo
(La dua estas fundamenta.)

Program: programaro → programo
(La unua kunportas ideon pri grupo da programoj.)

Zoom: pligrandigi → zomi
(Ŝajnas konfuza la unua, ĉar oni ne ŝanĝas veran grandecon de la bildo.
Eble taŭgus la vorto »proksimigi«?)

-----------------------------------------------------------------------
1. https://wiki.ubuntu.com/EsperantoTeam/Terminaro


_______________________________________________
gnome-eo-list mailing list
gnome-eo-list gnome org
https://mail.gnome.org/mailman/listinfo/gnome-eo-list

Attachment: signature.asc
Description: OpenPGP digital signature



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]