Re: Nova esperantista dissendo-listo je GNOME



Espereble la skipo revekiĝos! :)

Mi ĵus legis la gvidilojn de via ligilo. Ili ŝajnas bonaj, kaj tute
uzeblaj, sed mi pensas, ke ni devas havi proprajn ĉe la retejo de
GNOME, estiel la skipo de GNOME.

Fakte, mi jam trovis paĝon pri Esperanto ĉe GNOME, sed ĝi ŝajnas esti
ŝlosita. Mi sendis retleteron al la verkinto (Allison Lortie), do
espereble li respondos kaj povos prihelpi la aferon. Jen ligilo sube al
la menciita retpaĝo.

https://wiki.gnome.org/Esperanto

Ajnokaze mi havas novajn proponojn kaj temojn por la stilgvidiloj (aŭ
la unua, aŭ la dua), kiujn mi ŝatus pridiskuti ĉe tiu ĉi dissendo-
listo. Sed tiajn aferojn ni prokrastu iom, por ke ĉiuj skipanoj havu
sufiĉan tempon por aliĝi al la listo, kaj boneble por akiri taŭgan
lokon por la stilgvidiloj.

Gnome
// Tirifto

Je Sab, 2017-06-10 je 03:42 +0200, Kristjan SCHMIDT per gnome-eo-list
skribis:
Saluton Tirifto!

mi ĝojas ke vi kreiis la liston! La skipo ja iom endormiĝis.

Ni iam kreiis stilajn konvenciojn:
https://wiki.ubuntu.com/EsperantoTeam/Tradukado
Ili ne estas perfektaj, sed tamen bonaj gvidlinioj kaj eble jam
respondas kelkajn demandojn de vi.

Amike :-)
Kristjan

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]