Re: Kunordigado de terminaro



Le Sun, 12 Apr 2020 20:56:54 +0200,
Mathieu Lovato Stumpf Guntz <psychoslave culture-libre org> a écrit :

Saluton,

Saluton!

Mi jam postis parto de ĉi-suba mesaĝo al Gnome-Gitlab 
<https://gitlab.gnome.org/Teams/Translation/eo/-/issues/2>. Pardonu
se la duoblo estas malbonvenata. Diru al mi, kiujn kanalojn preferas
vi por diskuti.

Ha, kiel interese; mi tute ne sciis pri ekzisto de tia GitLab’a loko!
Mi kredas, ke nia ĉefa komunikilo estas ĉi tiu dissendo-listo – almenaŭ
mi nenie aliloke diskutis, laŭmemore. :-)

Pri duobligo ne zorgu – neniu el la du lokoj multe aktivas, verŝajne.

Estus bone ke ni havas komuna terminaro por kunordigadi la tradukoj,
do la uzsperto estas harmonia.

Ekzemple ni povus uzi la Gitlab-vikion por tio. Nu, eble jam ekzitas 
ion, sed mi ne trovis ĝin per la team-paĝo 
<https://l10n.gnome.org/teams/eo/>, kontraŭekzemple al la paĝo de la 
Franca teamo <https://l10n.gnome.org/teams/fr/> kiu fiksas
prioritatojn, kaj provizas al ekstera retejo por kunordigado.

Ni heredis viki-paĝon, kiu nun rolas kiel nia ĉefa informilo:

https://wiki.gnome.org/Esperanto

Vi trovos tie ankaŭ ligilon al nia teĥnika terminaro:

https://wiki.gnome.org/Esperanto/Terminaro

La franca paĝo surprizas min! Mi ne sciis, ke tiuj paĝoj estis tiel
redakteblaj. Sed verŝajne mi ne rajtas redakti ĝin; Jacob NORDFALK
(la skipestro) eble rajtas. Ni povus peti al li.

Mi mem malmulte kontribuis al la tradukoj (precipe freŝdate), sed mi
atentas la liston, kaj volonte helpos pri lingvaj kaj organizaj aferoj.
Se vi deziras proponi ŝanĝojn al io ajn, probable plej bone estus do
retpoŝti ĉi tien. (Antaŭaj diskutoj troveblas arĥive.)

Koncerne la GitLab’an lokon: ĉu tio estas memage kreita komunikilo por
tradukistoj? Ĉu mi aldonu ligilon al la viki-paĝo?

Mi ja volonte ekverkos la vikion se vi aldonas min al la teamo. Aŭ
uzi ekzistantan solvon ankaŭ estus tute bona, kompreneble. :)

Vi povas uzi la nunan. :-) Mi ne certas, ĉu vi ankaŭ rajtas ĝin redakti;
se ne, kaj se vi volas, mi rigardos, ĉu mi povas rajtigi vin. Mi ne
memoras klare, kiel ĉio ĉi funkcias. :P

Ĝis, Mathieu

Ĉion bonan
// Tirifto


[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]