GNOME 3.32 eldoniĝis



Saluton!

Antaŭ kelkaj tagoj eldoniĝis »GNOME 3.32«! Kredeble neniu bezonas, ke
mi ĝin atentigu pri tio, sed mi rimarkis, ke en la pasinta tempoparto
la kvanto de kernaj tradukitoj kreskis je ĉirkaŭ 17 %, kio estas nombro
sufiĉe granda, ĉu ne?

Mi ne sukcesis trovi en »Damned Lies« unuecan historion de tradukoj,
sed mi konjektas, ke plejparte bonkulpas Carmen, kiu temigis la
tradukadon al siaj studoj universitataj, multajn programojn
ĝistradukis, kaj en la dissendo-listo diskutis, kaj Kristjan, kiu
ŝajne ĉiam pretas niajn farojn kontroli kaj korekti! Dankon do precipe
al ili pro la pluigo, kaj eventuale ankaŭ al aliulaj preterviditoj!

Kiam mi lastatempe provis daŭre agordi mian sistemon al Esperanto, ĝi
ne estis sperto tre kontentiga, sed ekde tiam ĝi iĝis multe pli
agrabla. Espere nia skipo sukcese daŭrigos tian evoluon, ĝis tuta GNOME
brilos per verd’! (Kaj ties emblemo postsignos la paŝon al fina venk’.)

Korajn dankojn kaj gratulojn
// Tirifto

*klakas al »Sendi«*

Attachment: signature.asc
Description: This is a digitally signed message part



[Date Prev][Date Next]   [Thread Prev][Thread Next]   [Thread Index] [Date Index] [Author Index]